1 Sed en la sepa jaro kuraĝis Jehojada kaj prenis al si en interligon la centestrojn Azarja, filo de Jeroĥam, Iŝmael, filo de Jehoĥanan, Azarja, filo de Obed, Maaseja, filo de Adaja, kaj Eliŝafat, filo de Ziĥri;
2 kaj ili rondiris en Judujo kaj kolektis la Levidojn el ĉiuj urboj de Judujo kaj la ĉefojn de patrodomoj en Izrael kaj venis en Jerusalemon.
3 Kaj la tuta anaro faris en la domo de Dio interligon kun la reĝo. Kaj Jehojada diris al ili:Jen la filo de la reĝo devas reĝi, kiel diris la Eternulo pri la filoj de David.
4 Jenon vi devas fari:tiu triono de vi, kiu venas en sabato, el la pastroj kaj el la Levidoj, estu pordegistoj ĉe la sojloj,
5 triono en la reĝa domo, kaj triono ĉe la Pordego de la Fundamento; la tuta popolo estu sur la kortoj de la domo de la Eternulo.
6 Neniu eniru en la domon de la Eternulo, krom la pastroj kaj la servantoj el la Levidoj; ĉi tiuj povas eniri, ĉar ili estas sanktigitaj; sed la tuta popolo faru gardon por la Eternulo.
7 Kaj la Levidoj ĉirkaŭu la reĝon ĉiuflanke, ĉiu kun sia batalilo en la mano; kaj ĉiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu. Kaj estu apud la reĝo, kiam li eniros aŭ eliros.
8 La Levidoj kaj ĉiuj Judoj faris ĉion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj ĉiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kun la sabate forirantaj, ĉar la pastro Jehojada ne forliberigis la laŭvicajn grupojn.
9 Kaj la pastro Jehojada disdonis al la centestroj la lancojn, ŝildojn, kaj manŝildojn de la reĝo David, kiuj estis en la domo de Dio.
10 Kaj li starigis la tutan popolon, ĉiun kun lia batalilo en la mano, de la dekstra flanko de la domo ĝis la maldekstra flanko de la domo, ĉe la altaro kaj ĉe la domo, ĉirkaŭe de la reĝo.
11 Kaj oni elkondukis la reĝidon, metis sur lin la kronon kaj la ateston, kaj proklamis lin reĝo; Jehojada kaj liaj filoj sanktoleis lin, kaj diris:Vivu la reĝo!
12 Kiam Atalja aŭdis la bruon de la popolo, kuranta kaj gloranta la reĝon, ŝi iris al la popolo en la domon de la Eternulo.
13 Kaj ŝi ekvidis, ke jen la reĝo staras ĉe la kolono apud la enirejo, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la reĝo, kaj la tuta popolo de la lando ĝojas, kaj oni trumpetas per trumpetoj, kaj la kantistoj staras kun la muzikaj instrumentoj kaj glorkantas. Tiam Atalja disŝiris siajn vestojn, kaj ekkriis:Konspiro, konspiro!
14 Tiam la pastro Jehojada elirigis la centestrojn, la estrojn de la militistaro, kaj diris al ili:Elkonduku ŝin ekster la vicojn; kaj kiu ŝin sekvos, tiun oni mortigu per glavo; ĉar la pastro diris:Ne mortigu ŝin en la domo de la Eternulo.
15 Kaj oni liberigis por ŝi lokon, kaj ŝi iris tra la enirejo de la Pordego de Ĉevaloj al la reĝa domo, kaj tie oni ŝin mortigis.
16 Kaj Jehojada faris interligon inter li, la tuta popolo, kaj la reĝo, ke ili estu popolo de la Eternulo.
17 Kaj la tuta popolo iris en la domon de Baal kaj ĝin detruis; kaj liajn altarojn kaj bildojn ili disrompis, kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaŭ la altaroj.
18 Kaj Jehojada komisiis la oficojn en la domo de la Eternulo al la pastroj Levidoj, kiujn destinis David por la domo de la Eternulo, por faradi bruloferojn al la Eternulo, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, kun ĝojo kaj kantoj, laŭ la preskribo de David.
19 Kaj li starigis la pordegistojn ĉe la pordegoj de la domo de la Eternulo, por ke neniu povu eniri, kiu pro io estas malpura.
20 Kaj li prenis la centestrojn kaj la potenculojn kaj la regantojn de la popolo kaj la tutan popolon de la lando, kaj li kondukis la reĝon el la domo de la Eternulo; kaj ili trairis tra la supra pordego en la reĝan domon, kaj ili sidigis la reĝon sur la regna trono.
21 Kaj la tuta popolo de la lando ĝojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo.
1 到了第七年, 耶何耶大奋勇图强, 召来耶罗罕的儿子亚撒利雅、约哈难的儿子以实玛利、俄备得的儿子亚撒利雅、亚大雅的儿子玛西雅和细基利的儿子以利沙法等几位百夫长, 和他们立约。
2 他们就走遍犹大, 从犹大各城召集利未人和以色列各家族的首领; 他们就来到耶路撒冷。
3 全体会众在 神的殿里与王立约。耶何耶大对他们说: "王的儿子应当按照耶和华应许大卫的子孙的话作王。
4 你们要这样行: 你们中间每逢安息日来值班的祭司和利未人, 三分之一要把守各门;
5 三分之一要在王宫, 三分之一要在基址门; 全体人民都要在耶和华殿的院子里。
6 除了祭司和供职的利未人以外, 任何人不得进入耶和华的殿, 只有他们可以进去, 因为他们是分别为圣的; 全体人民都要遵守耶和华的吩咐。
7 利未人要在周围环绕君王, 各人手里拿着武器; 擅自进殿的, 都必被处死; 王出入的时候, 你们都要随着他。"
8 利未人和犹大众人都照着耶何耶大祭司吩咐的一切去行; 他们各人带着在安息日值班或在安息日下班的人来, 因为耶何耶大祭司不准他们下班。
9 于是耶何耶大祭司把 神的殿里, 原本属于大卫王的矛枪、大盾和小盾, 交给了众百夫长;
10 他又分派众民, 守卫在祭坛和殿的四周, 从殿的右面到殿的左面, 环绕着王。
11 于是他们把王子领出来, 给他戴上王冠, 又把约书交给他, 立他为王; 耶何耶大和他的众子用膏膏他, 并且说: "愿王万岁! "
12 亚他利雅听见人民奔跑和赞美王的声音, 就进了耶和华的殿, 到众民那里去。
13 她一观看, 见王站在殿门口的柱旁, 众官长和吹号的人在王的周围; 国民都欢乐吹号, 又有歌唱的人用各种乐器领导众人歌颂。于是亚他利雅撕裂衣服, 说: "反了! 反了! "
14 耶何耶大祭司把管辖军队的众百夫长叫出来, 对他们说: "把她从各班次中间赶出去; 跟随她的人, 都要用刀杀死。"因为祭司说: "不可在耶和华的殿内杀死她。"
15 她走到王宫的马门入口的时候, 众兵就把她拿住, 在那里把她杀死了。
16 耶何耶大与众民和王立约, 要他们作耶和华的子民。
17 于是众民都去到巴力庙, 把庙拆毁, 打碎祭坛和偶像, 又在祭坛前杀了巴力的祭司玛坦。
18 耶何耶大把看守耶和华殿的责任, 交在利未支派的祭司手里; 这些利未支派的祭司是大卫分派在耶和华的殿中, 照着摩西的律法所记的, 给耶和华献燔祭, 又照着大卫所定的, 欢乐歌唱。
19 他又设立守门的看守耶和华殿的各门, 无论为了什么事, 不洁净的人, 都不能进去。
20 他率领百夫长、贵族、民间的官长和国民, 又把王从耶和华的殿领下来, 从"上门"进入王宫, 拥立王坐在王位上。
21 于是全国的人民都欢乐, 全城也都宁静; 因为他们把亚他利雅用刀杀了。