1 Kaj denove li komencis instrui apud la maro. Kaj kolektiĝis al li tre granda homamaso tiel, ke li eniris en ŝipeton, kaj sidis sur la maro; kaj la tuta homamaso estis sur la tero apud la maro.
2 Kaj li multe instruis ilin per paraboloj, kaj diris al ili en sia instruado:
3 Aŭskultu:jen semisto eliris, por semi;
4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin.
5 Kaj aliaj falis sur ŝtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero;
6 kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis.
7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton.
8 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobliĝante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble.
9 Kaj li diris:Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
10 Kaj kiam li estis sola, tiuj, kiuj alestis kune kun la dek du, demandis lin pri la paraboloj.
11 Kaj li diris al ili:Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, ĉio estas farata per paraboloj;
12 por ke, vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj aŭdante, ili aŭdu, sed ne komprenu; por ke neniam ili konvertiĝu kaj pardoniĝu.
13 Kaj li diris al ili:Ĉu vi ne scias ĉi tiun parabolon? kiel do vi povos kompreni ĉiujn parabolojn?
14 La semisto semas la vorton.
15 Jen do tiuj, kiuj estas apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj kiam ili aŭdis, tuj venas Satano, kaj forprenas la vorton, en ili semitan.
16 Kaj tiel same jen la semitaj ĉe la ŝtonaj lokoj:ili aŭdas la vorton, kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin;
17 kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj ili falpuŝiĝas.
18 Kaj jen la semitaj ĉe la dornoj:tiuj, kiuj aŭdis la vorton;
19 sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj ĝi fariĝas senfrukta.
20 Kaj jen la semitaj ĉe la bona tero:tiuj, kiuj aŭdas la vorton kaj akceptas ĝin, kaj donas frukton, jen tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble.
21 Kaj li diris al ili:Ĉu lampo enportiĝas, por esti metita sub grenmezurilon aŭ sub liton, kaj ne por stari sur la lampingo?
22 Ĉar nenio estas kaŝita krom por tio, ke ĝi estu malkaŝita; nek io estas sekreta krom por tio, ke ĝi estu aperigita.
23 Se iu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
24 Kaj li diris al ili:Atentu, kion vi aŭdas; per kia mezuro vi mezuras, laŭ tiu sama oni mezuros al vi, kaj eĉ faros al vi aldonon.
25 Ĉar al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas.
26 Kaj li diris:Tia estas la regno de Dio, kvazaŭ homo ĵetus semojn sur la teron,
27 kaj dormus kaj leviĝus nokte kaj tage, kaj la semoj burĝonus kaj kreskus, li ne scias kiel.
28 Aŭtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko.
29 Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, ĉar venis la rikolto.
30 Kaj li diris:Al kio ni komparu la regnon de Dio? aŭ per kia parabolo ni montru ĝin?
31 Al sinapa semeto, kiu, kiam ĝi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol ĉiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero,
32 tamen semite, kreskas kaj fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj, kaj elmetas grandajn branĉojn, tiel ke sub ĝia ombro povas ekloĝi la birdoj de la ĉielo.
33 Kaj per multaj tiaj paraboloj li parolis al ili la vorton laŭ tio, kiel ili povis aŭskulti;
34 kaj sen parabolo li ne parolis al ili; sed private li klarigis ĉion al siaj disĉiploj.
35 Kaj en tiu tago, kiam vesperiĝis, li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo.
36 Kaj forsendinte la homamason, ili kondukis lin kun si, kiel li estis en la ŝipeto. Kaj aliaj ŝipetoj akompanis lin.
37 Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la ŝipeton, tiel ke la ŝipeto estis jam pleniĝanta.
38 Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li:Majstro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?
39 Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro:Silentu, kvietiĝu. Kaj la vento ĉesiĝis, kaj fariĝis granda sereno.
40 Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj? ĉu vi ankoraŭ ne havas fidon?
41 Kaj ili timis treege, kaj diris unu al alia:Kiu do estas ĉi tiu? ĉar eĉ la vento kaj la maro obeas al li.
1 耶稣又在海边教导人。有一大群人聚集到他那里, 因此他上船坐下来。船在海中, 群众都朝着海站在岸上。
2 他用比喻教训他们许多事, 在教训中他说:
3 "你们听着! 有一个撒种的出去撒种,
4 撒的时候, 有的落在路旁, 小鸟飞来就吃掉了。
5 有的落在泥土不多的石地上, 因为泥土不深, 很快就长起来。
6 但太阳一出来, 就把它晒干, 又因为没有根就枯萎了。
7 有的落在荆棘里, 荆棘长起来, 把它挤住, 它就结不出果实来。
8 有的落在好土里, 就生长繁茂, 结出果实, 有三十倍的、有六十倍的、有一百倍的。"
9 耶稣又说: "有耳可听的, 就应当听。"
10 耶稣独自一人的时候, 那些经常跟着他的人和十二门徒, 来问这些比喻的意义。
11 耶稣对他们说: " 神的国的奥秘, 只给你们知道, 但对于外人, 一切都用比喻,
12 叫他们‘看是看见了, 却不领悟, 听是听见了, 却不明白, 免得他们回转过来, 得到赦免。’"
13 耶稣又对他们说: "你们不明白这个比喻, 怎能明白一切比喻呢?
14 撒种的人所撒的就是道。
15 那撒在路旁的, 就是人听了道, 撒但立刻来, 把撒在他心里的道夺去。
16 照样, 那撒在石地上的, 就是人听了道, 立刻欢欢喜喜地接受了;
17 可是他们里面没有根, 只是暂时的; 一旦为道遭遇患难, 受到迫害, 就立刻跌倒了。
18 那撒在荆棘里的, 是指另一些人; 他们听了道,
19 然而今世的忧虑、财富的迷惑, 以及种种的欲望, 接连进来, 把道挤住, 就结不出果实来。
20 那撒在好土里的, 就是人听了道, 接受了, 并且结出果实, 有三十倍的、有六十倍的、有一百倍的。"
21 耶稣又对他们说: "灯难道是拿来放在量器底下或床底下的吗?它不是该放在灯台上吗?
22 因为没有什么隐藏的事不被显明出来, 没有什么掩盖的事不被揭露的。
23 有耳可听的, 就应当听。"
24 耶稣又对他们说: "要留心你们所听到的, 你们用什么尺度量给人, 神也要用什么尺度量给你们, 并且要超过尺度给你们。
25 因为那有的, 还要给他; 那没有的, 就算他有什么也要拿去。"
26 耶稣说: " 神的国好像人在地里撒种,
27 他夜里睡觉, 白天起来, 种子发芽生长, 自己也不知道怎么会这样的。
28 地生五谷是自然的, 先长苗, 后吐穗, 最后穗上结满了子粒。
29 庄稼熟了, 就派人用镰刀割下, 因为收成的时候到了。"
30 又说: "我们要把 神的国比作什么呢?我们可以用什么比喻来形容它呢?
31 它好像一粒芥菜种, 刚种下去的时候, 比地上的一切种子都小,
32 种下以后, 生长起来, 却比一切蔬菜都大, 长出大枝子, 甚至天空的飞鸟都可以在它的荫下搭窝。"
33 耶稣用许多这样的比喻, 照着他们所能听懂的, 向他们讲道;
34 不用比喻, 就不对他们讲。只有单独和自己的门徒在一起的时候, 才把一切解释给他们听。
35 当天黄昏, 耶稣对门徒说: "我们渡到海那边去吧。"
36 门徒离开群众, 耶稣已经在船上, 他们就载他过去, 也有别的船和他同去。
37 忽然起了狂风, 波浪不断地打进船来, 舱里积满了水。
38 耶稣却在船尾靠着枕头睡着了。门徒把他叫醒, 对他说: "老师, 我们要死了, 你不管吗?"
39 耶稣起来, 斥责了风, 又对海说: "不要作声! 安静吧! "风就停止, 大大地平静了。
40 然后对他们说: "为什么这样胆怯呢?你们怎么没有信心呢?"
41 门徒非常惧怕, 彼此说: "这到底是谁, 连风和海都听从他?"