1 Tuj matene la ĉefpastroj, farinte interkonsilon kun la pliaĝuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato.
2 Kaj Pilato demandis lin:Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj responde li diris al li:Vi diras.
3 Kaj la ĉefpastroj multe lin akuzis.
4 Kaj Pilato denove lin demandis:Ĉu vi respondas nenion? vidu, pri kiom da aferoj oni vin akuzas.
5 Sed Jesuo ankoraŭ nenion respondis, tiel ke Pilato miris.
6 Ĉe tiu festo li kutimis liberigi al ili unu malliberulon, iun ajn, kiun ili pripetis.
7 Kaj estis unu, nomata Barabas, katenita kun la ribelintoj, kiuj en la ribelo faris mortigon.
8 Kaj suprenveninte, la homamaso komencis peti lin pri tio, kion li kutimis fari por ili.
9 Kaj Pilato respondis al ili, dirante:Ĉu vi volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj?
10 Ĉar li eksciis, ke pro envio la ĉefpastroj transdonis lin.
11 Sed la ĉefpastroj instigis la homamason, ke prefere li liberigu al ili Barabason.
12 Kaj Pilato, denove respondante, diris al ili:Kion do mi faru al tiu, kiun vi nomas Reĝo de la Judoj?
13 Kaj ili denove ekkriis:Krucumu lin.
14 Kaj Pilato diris al ili:Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis:Krucumu lin.
15 Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurĝinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.
16 Kaj la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton.
17 Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li;
18 kaj ili komencis aklami lin:Saluton, Reĝo de la Judoj!
19 Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kraĉis sur lin, kaj ekgenuinte, kliniĝis al li.
20 Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.
21 Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu lian krucon.
22 Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota, tio estas, Loko de Kranio.
23 Kaj ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis ĝin.
24 Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn sur ili, kion ĉiu el ili ricevu.
25 Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin.
26 Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita:LA REĜO DE LA JUDOJ.
27 Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de li.
28 Kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras:Kaj li estis alkalkulita al krimuloj.
29 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante:Ha, ha! vi, kiu detruas la sanktejon kaj konstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj,
30 savu vin, deirante de la kruco.
31 Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris:Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi.
32 La Kristo, la Reĝo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.
33 Kaj kiam venis la sesa horo, fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo.
34 Kaj je la naŭa horo Jesuo kriis per laŭta voĉo:Eloi, Eloi, lama sabaĥtani; tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?
35 Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte, diris:Jen li vokas Elijan.
36 Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki, dirante:Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por depreni lin.
37 Sed Jesuo, eliginte laŭtan krion, ellasis for la spiriton.
38 Kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre.
39 Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraŭ li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris:Vere ĉi tiu viro estis Filo de Dio.
40 Estis ankaŭ virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome;
41 kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon.
42 Kaj kiam jam vesperiĝis, pro tio, ke estas la Preparado, tio estas, la tago antaŭ sabato,
43 venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuraĝe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo.
44 Kaj Pilato miris, ĉu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li demandis lin, ĉu li de longe estas mortinta.
45 Kaj sciiĝinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon.
46 Kaj li aĉetis tolaĵon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolaĵo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el ŝtonego; kaj li alrulis ŝtonon al la enirejo de la tombo.
47 Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.
1 一到清晨, 祭司长和长老、经学家以及公议会全体一致议决, 把耶稣绑起来, 押去交给彼拉多。
2 彼拉多问他: "你是犹太人的王吗?"耶稣回答: "你说的是。"
3 祭司长控告了他许多事。
4 彼拉多又问他: "你看, 他们控告你这么多的事! 你什么都不回答吗?"
5 耶稣还是一言不答, 使彼拉多非常惊奇。
6 每逢这节期, 彼拉多按着众人所要求的, 照例给他们释放一个囚犯。
7 有一个人名叫巴拉巴, 和作乱的人囚禁在一起, 他们作乱的时候, 曾杀过人。
8 群众上去, 要求彼拉多援例给他们办理。
9 彼拉多回答他们: "你们要我给你们释放这个犹太人的王吗?"
10 他知道祭司长是因为嫉妒才把耶稣交了来。
11 祭司长却煽动群众, 宁可要总督释放巴拉巴给他们。
12 彼拉多又对他们说: "那么, 你们称为犹太人的王的, 你们要我怎样处置他呢?"
13 他们就喊着说: "把他钉十字架! "
14 彼拉多说: "他作了什么恶事呢?"众人却更加大声喊叫: "把他钉十字架! "
15 彼拉多有意讨好群众, 就释放了巴拉巴给他们, 把耶稣鞭打了, 交给他们钉十字架。
16 士兵把耶稣带进总督府的院子里, 召集了全队士兵。
17 他们给他披上紫色的外袍, 又用荆棘编成冠冕给他戴上;
18 就向他祝贺说: "犹太人的王万岁! "
19 又用一根芦苇打他的头, 向他吐唾沫, 并且跪下来拜他。
20 他们戏弄完了, 就把他的紫色的外袍脱下, 给他穿回自己的衣服, 带他出去, 要钉十字架。
21 有一个古利奈人西门, 就是亚历山大和鲁孚的父亲, 从乡下来到, 经过那里, 士兵就强迫他背着耶稣的十字架。
22 他们把耶稣带到各各他地方(这地名译出来就是"髑髅地"),
23 拿没药调和的酒给他, 他却不接受。
24 他们就把他钉了十字架; 又抽签分他的衣服, 看谁得着什么。
25 他们钉他十字架的时候, 是在上午九点钟。
26 耶稣的罪状牌上写着"犹太人的王"。
27 他们又把两个强盗和他一同钉十字架, 一个在右, 一个在左。
28 (有些抄本有第28节: "这就应验了经上所说的: ‘他和不法者同列。’")
29 过路的人讥笑他, 摇着头说: "哼, 你这个要拆毁圣所, 三日之内又把它建造起来的,
30 从十字架上把自己救下来吧! "
31 祭司长和经学家也同样讥笑他, 彼此说: "他救了别人, 却不能救自己;
32 以色列的王基督啊, 现在可以从十字架上下来, 让我们看见就信吧。"那和他同钉十字架的人也侮辱他。
33 从正午到下午三点钟, 遍地都黑暗了。
34 下午三点的时候, 耶稣大声呼号: "以罗伊, 以罗伊, 拉马撒巴各大尼?"这句话译出来就是: "我的 神, 我的 神, 你为什么离弃我?"
35 有些站在旁边的人听见了就说: "看, 他呼叫以利亚呢。"
36 有一个人跑去拿海绵浸满了酸酒, 绑在芦苇上, 递给他喝, 说: "等一等, 我们看看以利亚来不来救他。"
37 耶稣大叫一声, 气就断了。
38 圣所里的幔子, 从上到下裂成两半。
39 站在他对面的百夫长, 看见他这样断气, 就说: "这人真是 神的儿子! "
40 也有些妇女远远地观看, 她们之中有抹大拉的马利亚, 小雅各和约西的母亲马利亚, 以及撒罗米。
41 这些妇女, 当耶稣在加利利的时候, 就一直跟随他、服事他。此外, 还有许多和他一同上耶路撒冷的妇女。
42 到了晚上, 因为是预备日, 就是安息日的前一日,
43 一个一向等候 神国度的尊贵的议员, 亚利马太的约瑟来了, 就放胆地进去见彼拉多, 求领耶稣的身体。
44 彼拉多惊讶耶稣已经死了, 就叫百夫长前来, 问他耶稣是不是死了很久。
45 他从百夫长知道了实情以后, 就把尸体给了约瑟。
46 约瑟买了细麻布, 把耶稣取下, 用细麻布裹好, 安放在一个从磐石凿出来的坟墓里, 又辊过一块石头来挡住墓门。
47 抹大拉的马利亚和约西的母亲马利亚都看见安放他的地方。