1 Kaj kiam li revenis en Kapernaumon post kelke da tagoj, oni sciiĝis, ke li estas en domo.
2 Kaj multaj kunvenis, tiel ke jam ne estis loko eĉ apud la pordo; kaj li parolis al ili la vorton.
3 Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj.
4 Kaj ne povante alproksimiĝi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte ĝin, ili mallevis la liton, sur kiu kuŝis la paralizulo.
5 Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo:Filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
6 Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj:
7 Kial tiu tiel parolas? li blasfemas:kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola?
8 Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili:Kial vi tion diskutas en viaj koroj?
9 Kio estas pli facila:diri al la paralizulo:Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri:Leviĝu, prenu vian liton, kaj piediru?
10 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:
11 Mi diras al vi:Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
12 Kaj li leviĝis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaŭ ĉiuj, tiel ke ĉiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante:Neniam ni vidis ion tian.
13 Kaj denove li eliris al la marbordo, kaj la tuta homamaso venis al li, kaj li instruis ilin.
14 Kaj preterpasante, li vidis Levin, filon de Alfeo, sidantan ĉe la impostejo, kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin.
15 Kaj li sidis ĉe manĝo en lia domo, kaj multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj disĉiploj; ĉar ili estis multaj, kaj ili sekvis lin.
16 Kaj la skribistoj kaj la Fariseoj, vidante, ke li manĝas kun la pekuloj kaj la impostistoj, diris al liaj disĉiploj:Li manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj.
17 Kaj aŭdinte tion, Jesuo diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj:mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.
18 Kaj la disĉiploj de Johano kaj la Fariseoj estis fastantaj, kaj oni venis, kaj diris al li:Kial fastas la disĉiploj de Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas?
19 Kaj Jesuo diris al ili:Ĉu la filoj de la edziĝejo povas fasti, dum la fianĉo estas kun ili? Tiel longe, kiel ili havas kun si la fianĉon, ili ne povas fasti.
20 Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos en tiuj tagoj.
21 Neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la nova plenigaĵo ion forprenas de la malnova ŝtofo, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas.
22 Kaj neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn.
23 Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj disĉiploj komencis dum la vojiro deŝiri la spikojn.
24 Kaj la Fariseoj diris al li:Jen kial ili en la sabato faras tion, kio ne estas permesata?
25 Kaj li diris al ili:Ĉu vi neniam legis, kion faris David, kiam li havis bezonon kaj malsatis, li kaj liaj kunuloj?
26 Ke li eniris en la domon de Dio, kiam Ebjatar estis ĉefpastro, kaj manĝis la panojn de propono, kiujn manĝi ne estas permesate krom al la pastroj, kaj donis ankaŭ al siaj kunuloj?
27 Kaj li diris al ili:La sabato estiĝis por la homo, kaj ne la homo por la sabato;
28 tial la Filo de homo estas sinjoro eĉ de la sabato.
1 过了些日子, 耶稣再回到迦百农。一听说他在屋子里,
2 许多人就都来聚集, 甚至连门前都没有地方了, 耶稣就对他们讲道。
3 那时有人把一个瘫子带到耶稣那里, 是由四个人抬来的。
4 因为人挤, 不能带到他面前, 就对着耶稣所在的地方, 拆去房顶; 拆通了, 就把瘫子连人带褥子缒了下去。
5 耶稣看见他们的信心, 就对瘫子说: "孩子, 你的罪赦了。"
6 当时有几个经学家也坐在那里, 心里议论说:
7 "这个人为什么这样说话?他说僭妄的话了。除了 神一位以外, 谁能赦罪呢?"
8 耶稣心里立刻知道他们这样议论, 就对他们说: "你们心里为什么议论这事?
9 对瘫子说‘你的罪赦了’, 或说‘起来, 拿着你的褥子走’, 哪一样容易呢?
10 然而为了要你们知道人子在地上有赦罪的权柄, (他就对瘫子说: )
11 我吩咐你, 起来, 拿起你的褥子, 回家去吧。"
12 那人就起来, 立刻拿着褥子, 当众出去了。众人都非常惊奇, 颂赞 神, 说: "我们从来没有见过这样的事。"
13 耶稣又出去, 到了加利利海边; 众人都到他面前来, 他就教导他们。
14 他往前走的时候, 看见亚勒腓的儿子利未坐在税关那里, 就对他说: "来跟从我! "他就起来跟从了耶稣。
15 后来耶稣在利未家里吃饭, 有很多税吏和罪人也来与他和门徒一起吃饭; 因为这样的人很多, 并且他们已经跟随了耶稣。
16 法利赛派的经学家, 看见耶稣与罪人和税吏一起吃饭, 就对耶稣的门徒说: "他跟税吏和罪人一起吃饭吗?"
17 耶稣听见了, 就对他们说: "健康的人不需要医生, 有病的人才需要; 我来不是要召义人, 而是要召罪人。"
18 约翰的门徒和法利赛人正在禁食, 有人来问耶稣说: "为什么约翰的门徒和法利赛人的门徒常常禁食, 你的门徒却不禁食呢?"
19 耶稣回答: "新郎跟宾客在一起的时候, 宾客怎能禁食呢?只要新郎还在, 就不能禁食。
20 但日子到了, 新郎要被取去, 离开他们, 那一天他们就要禁食了。
21 没有人会把一块新布缝在旧衣服上, 如果这样, 新的布就会把旧衣服扯破, 裂开的地方就更大了。
22 也没有人会把新酒装在旧皮袋里, 如果这样, 酒就会把皮袋胀破, 酒和皮袋都损坏了; 新酒总该装在新皮袋里。"
23 有一次, 在安息日, 耶稣从麦田经过, 他的门徒一面走路, 一面摘麦穗。
24 法利赛人对耶稣说: "你看, 他们为什么作安息日不可作的事?"
25 耶稣对他们说: "大卫和跟他一起的人在饥饿缺食的时候所作的, 你们没有念过吗?
26 他不是在亚比亚他作大祭司的时候, 进了 神的殿, 吃了除祭司以外谁都不可以吃的陈设饼, 而且还给跟他在一起的人吃吗?"
27 耶稣又告诉他们: "安息日是为人设立的, 人并不是为安息日设立的。
28 这样, 人子也是安息日的主。"