1 Troviĝis tie viro malbonaga, kies nomo estis Ŝeba, filo de Biĥri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris:Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj:iru, Izraelidoj, ĉiu en sian tendon.
2 Kaj ĉiuj Izraelidoj foriris de David, kaj sekvis Ŝeban, filon de Biĥri; sed la Judoj restis fidelaj al sia reĝo, de Jordan ĝis Jerusalem.
3 Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la reĝo prenis la dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne envenadis al ili. Kaj ili restis ŝlositaj ĝis la tago de sia morto, vivante kiel vidvinoj.
4 Kaj la reĝo diris al Amasa:Kunvoku al mi la Judojn por la tria tago, kaj vi ankaŭ venu ĉi tien.
5 Amasa iris, por kunvoki la Judojn; sed li malfruis la templimon, kiu estis destinita al li.
6 Tiam David diris al Abiŝaj:Nun Ŝeba, filo de Biĥri, faros al ni pli da malbono, ol Abŝalom; prenu do vi la servantojn de via sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne ŝirmu sin kontraŭ niaj okuloj.
7 Kaj eliris post li la viroj de Joab kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj kaj ĉiuj fortuloj; kaj ili eliris el Jerusalem, por postkuri Ŝeban, filon de Biĥri.
8 Kiam ili estis ĉe la granda ŝtono, kiu troviĝas en Gibeon, Amasa venis antaŭ ilin. Joab havis sur si striktan veston, kaj sur ĝi estis zonita glavo, kiu pendis en la glavingo ĉe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri.
9 Kaj Joab diris al Amasa:Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin.
10 Amasa ne atentis la glavon, kiu estis en la mano de Joab; kaj ĉi tiu frapis lin per ĝi en la ventron tiel, ke liaj internaĵoj elŝutiĝis sur la teron, kaj sen ripetita frapo li mortis. Poste Joab kaj lia frato Abiŝaj postkuris Ŝeban, filon de Biĥri.
11 Ĉe la mortigito staris viro el la servantoj de Joab, kaj diris:Kiu amas Joabon kaj kiu estas por David, tiu sekvu Joabon.
12 Amasa kuŝis rulita en sango meze de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke ĉiuj haltadis, li fortrenis Amasan de la vojo sur la kampon kaj ĵetis sur lin veston, ĉar li vidis, ke ĉiu, kiu venis al li, haltis.
13 Kiam li estis forigita for de la vojo, ĉiuj iris post Joab, por postkuri Ŝeban, filon de Biĥri.
14 Ĉi tiu trairis ĉiujn tribojn de Izrael, ĝis Abel kaj Bet-Maaĥa, kaj ĉiuj Beriidoj; kaj oni kolektiĝis, kaj sekvis lin.
15 Kaj ili venis, kaj eksieĝis lin en Abel-Bet-Maaĥa, kaj ŝutis ĉirkaŭ la urbo remparon, kiu atingis la muron; kaj la tuta popolo, kiu estis kun Joab, komencis detrui, por faligi la muron.
16 Tiam ekkriis unu saĝa virino el la urbo:Aŭskultu, aŭskultu; diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimiĝu ĉi tien, por ke mi parolu kun li.
17 Kiam li alproksimiĝis al ŝi, la virino diris:Ĉu vi estas Joab? Li respondis:Mi. Kaj ŝi diris al li:Aŭskultu la vortojn de via sklavino. Li respondis:Mi aŭskultas.
18 Tiam ŝi diris:En antaŭaj tempoj oni diradis:Demandu la Abelanojn, kaj konforme al tio decidu.
19 Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio vi volas ekstermi posedaĵon de la Eternulo?
20 Tiam Joab respondis kaj diris:Mi tute, tute ne intencas ekstermi kaj ruinigi;
21 ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de Efraim-Ŝeba, filo de Biĥri, estas lia nomo-levis sian manon kontraŭ la reĝon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la urbo. Kaj la virino diris al Joab:Jen lia kapo estos ĵetita al vi trans la muron.
22 Kaj la virino venis al la tuta popolo kun sia saĝa parolo; kaj ili dehakis la kapon de Ŝeba, filo de Biĥri, kaj ĵetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris de la urbo ĉiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la reĝo.
23 Joab estis super la tuta militistaro de Izrael; kaj Benaja, filo de Jehojada, super la Keretidoj kaj la Peletidoj;
24 kaj Adoram super la impostoj; kaj Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto;
25 kaj Ŝeva estis skribisto; kaj Cadok kaj Ebjatar estis pastroj;
26 ankaŭ Ira, la Jairano, estis pastro ĉe David.
1 在那里恰巧有一个流氓名叫示巴, 是便雅悯人比基利的儿子。他吹号角, 说: "我们在大卫的身上无分, 在耶西的儿子身上无干, 以色列人哪! 各回自己的帐棚去吧! "
2 于是以色列众人都上山去, 不跟随大卫, 却跟随了比基利的儿子示巴; 犹大人却紧紧跟随他们的王, 从约旦河直到耶路撒冷。
3 大卫王回到耶路撒冷自己的宫里, 就把以前留下来看守王宫的那十个妃嫔捉起来, 关在禁宫里。王供养她们, 却不再亲近她们。她们被禁闭, 过着寡妇一般的生活, 直到死的日子。
4 王对亚玛撒说: "你要在三天之内把犹大人召集到我这里来。你自己也要在这里。"
5 亚玛撒就去召集犹大人。他却耽延, 超过了王限定的日期。
6 大卫对亚比筛说: "现在比基利的儿子示巴要加害我们, 比押沙龙更甚。你要带着你主人的仆人去追赶他, 免得他找到了设防的城镇, 就避过我们的眼目, 从我们的手中逃脱了。"
7 于是约押的人, 基利提人、比利提人和所有的勇士, 都跟随亚比筛出去。他们从耶路撒冷出去, 追赶比基利的儿子示巴。
8 他们到了基遍的大磐石那里, 亚玛撒来与他们会合。那时约押穿着战衣, 腰间束着佩刀的带子, 刀在鞘里。他往前走的时候, 刀掉了下来。
9 约押对亚玛撒说: "我的兄弟, 你好吗?"约押用右手握住亚玛撒的胡子, 要与他亲嘴。
10 亚玛撒没有防备约押手中的刀, 约押用这刀刺进他的肚子, 他的内脏就流在地上。不用再刺第二刀, 亚玛撒就死了。约押和他的兄弟亚比筛继续追赶比基利的儿子示巴。
11 约押的仆从之中, 有一个人站在亚玛撒的尸体旁边, 说: "谁喜欢约押, 谁归顺大卫, 就当跟随约押去! "
12 亚玛撒在大道当中, 辊在自己的血里。那人看见经过的众人都站住, 就把亚玛撒的尸体从大道上拖到田里, 又扔一件衣服把他盖住, 因为他看见众人来到亚玛撒的尸体旁边都站住。
13 尸体从大道上挪去以后, 众人就都过去, 跟随约押去追赶比基利的儿子示巴。
14 示巴走遍以色列各支派, 直到伯.玛迦的亚比拉和比利人的全境, 他们聚集起来跟随他。
15 所有跟随约押的人都来了, 把示巴围困在伯.玛迦的亚比拉。他们对着城筑起攻城的土垒, 高度与城的外墙一样。他们撞击城墙, 要把城墙撞倒。
16 有一个聪明的妇人在城墙上呼叫: "请听! 请听! 请你们对约押说: ‘请你走近这里, 我有话对你说。’"
17 约押走近妇人那里, 妇人问: "你是约押吗?"他回答: "我是。"妇人对他说: "请听婢女的话! "他说: "我正在听! "
18 妇人说: "古时人常说: ‘只要在亚比拉求问, 事就必成全。’
19 我在以色列中是和平信实的人, 你却设法毁灭这座以色列的母城。你为什么要吞灭耶和华的产业呢?"
20 约押回答: "绝对不会! 我绝对不会吞灭, 也不会毁坏。
21 事情不是这样的; 只因以法莲山地有一个人名叫示巴, 是比基利的儿子, 他举手攻击大卫王。你们只要把他一人交出来, 我就离开这城。"妇人对约押说: "看哪! 那人的头必从这城墙上丢给你。"
22 妇人就凭她的智慧去见众人, 他们就把比基利的儿子示巴的头砍下来, 丢给约押; 约押吹号角, 众人就离城散开, 各回自己的家去了。约押也回耶路撒冷去见大卫王。
23 约押作以色列所有军队的统帅。耶何耶大的儿子比拿雅统辖基利提人和比利提人;
24 亚多兰管理作苦工的人。亚希律的儿子约沙法作史官;
25 示法作书记。撒督和亚比亚他作祭司长;
26 睚珥人以拉也作大卫的祭司。