1 Post la morto de Saul, kiam David revenis de la venkobato de Amalek, kaj David estis en Ciklag de du tagoj,

2 okazis, ke en la tria tago iu viro venis el la tendaro, de Saul, kaj liaj vestoj estis disŝiritaj kaj terpolvo estis sur lia kapo; kaj kiam li alvenis al David, li ĵetis sin sur la teron kaj adorkliniĝis.

3 Kaj David diris al li:De kie vi venas? Kaj tiu diris al li:El la tendaro de la Izraelidoj mi forsavis min.

4 Kaj David diris al li:Kiel estis la afero? diru al mi, mi petas. Kaj tiu diris, ke la popolo forkuris el la batalo, ke multaj falis el la popolo kaj mortis, kaj ke ankaŭ Saul kaj lia filo Jonatan mortis.

5 Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li:Kiamaniere vi eksciis, ke mortis Saul kaj lia filo Jonatan?

6 Kaj la junulo raportanta al li diris:Okaze mi venis sur la monton Gilboa, kaj jen mi vidis, ke Saul apogas sin sur sia glavo kaj la ĉaroj kaj rajdantoj atingas lin.

7 Kaj li ekrigardis malantaŭen, kaj ekvidis min kaj vokis min; kaj mi diris:Jen mi estas.

8 Kaj li diris al mi:Kiu vi estas? Kaj mi diris al li:Mi estas Amalekido.

9 Kaj li diris al mi:Stariĝu, mi petas, super mi, kaj mortigu min, ĉar kaptis min agonio; ĉar mia animo ĝis nun ankoraŭ estas en mi.

10 Tiam mi stariĝis super li kaj mortigis lin, ĉar mi sciis, ke li ne vivos post sia falo; kaj mi prenis la kronon, kiu estis sur lia kapo, kaj la brakornamon, kiu estis sur lia brako, kaj mi alportis ilin al mia sinjoro ĉi tien.

11 Tiam David kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin, ankaŭ ĉiuj homoj, kiuj estis kun li.

12 Kaj ili funebris kaj ploris kaj fastis ĝis la vespero, pro Saul, kaj pro Jonatan, lia filo, kaj pro la popolo de la Eternulo, kaj pro la domo de Izrael, ke ili falis de glavo.

13 Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li:De kie vi estas? Kaj tiu respondis:Mi estas filo de fremdulo Amalekido.

14 Tiam David diris al li:Kiel vi ne timis etendi vian manon, por pereigi la sanktoleiton de la Eternulo?

15 Kaj David alvokis unu el la servantoj, kaj diris:Alproksimiĝu, kaj frapu lin. Kaj tiu frapis lin, kaj li mortis.

16 Kaj David diris al li:Via sango estu sur via kapo; ĉar via buŝo atestas kontraŭ vi per tio, ke vi diris:Mi mortigis la sanktoleiton de la Eternulo.

17 Kaj David eldiris la sekvantan funebran parolon pri Saul kaj pri lia filo Jonatan

18 (kaj li ordonis instrui al la Judoj la uzadon de pafarko, kiel estas skribite en la libro de la Justulo):

19 La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altaĵoj! Kiel falis la herooj!

20 Ne sciigu en Gat, Ne anoncu sur la stratoj de Aŝkelon; Por ke ne ĝoju la filinoj de la Filiŝtoj, Por ke ne ĝojkriu la filinoj de la necirkumciditoj.

21 Montoj en Gilboa, Nek roso nek pluvo estu sur vi, nek kampoj fruktodonaj; Ĉar tie estas malhonorita la ŝildo de herooj, La ŝildo de Saul, kvazaŭ li ne estus oleita per sankta oleo.

22 Sen sango de mortigitoj, sen sebo de fortuloj, La pafarko de Jonatan neniam venis returne, Kaj la glavo de Saul ne revenis vane.

23 Saul kaj Jonatan, amindaj kaj ĉarmaj ĉe sia vivo, Eĉ ĉe sia morto ne disiĝis; Pli rapidaj ili estis ol agloj, Pli fortaj ol leonoj.

24 Filinoj de Izrael, ploru pri Saul, Kiu vestis vin per purpuro kun ornamaĵoj, Kiu metis orajn ornamojn sur viajn vestojn.

25 Kiel falis herooj meze de la batalo! Mortigita estas Jonatan sur viaj altaĵoj.

26 Mi malĝojas pro vi, mia frato Jonatan; Vi estis al mi tre kara; Via amo estis al mi pli kara, Ol la amo de virinoj.

27 Kiel falis herooj, Kaj pereis batalaj armiloj!

1 扫罗死后, 大卫杀退了亚玛力人回来, 就在洗革拉住了两天。

2 第三天, 忽然有一个人从扫罗的营回来, 衣服撕裂, 头上蒙灰。这人一来到大卫面前, 就俯伏在地上叩拜他。

3 大卫问他: "你从哪里来?"他对他说: "我是从以色列的营中逃出来的。"

4 大卫又问他: "情况怎么样?请你告诉我! "他回答: "众人都逃离战场, 他们中间不但有许多人倒地阵亡, 连扫罗和他的儿子约拿单也死了。"

5 于是, 大卫问那向他报信的年轻人: "你怎么知道扫罗和他的儿子死了呢?"

6 那个向大卫报信的年轻人回答: "我刚巧在基利波山, 看见扫罗靠在自己的矛枪上, 又见有战车和马兵紧紧地追赶他。

7 他回头看到我, 就呼唤我。我说: ‘我在这里。’

8 他问我: ‘你是谁?’我回答他: ‘我是亚玛力人。’

9 于是他对我说: ‘请你站到我身边来, 把我杀死, 因为痛苦抓住我, 我却还死不了。’

10 我就站到他身边去, 把他杀了, 因为我知道他一倒下, 就不能再活了。我摘下他头上的王冠, 取下他臂上的手镯, 带到这里来奉给我主。"

11 大卫就抓住自己的衣服, 把它们全都撕裂。所有与他在一起的人也都是这样。

12 他们为了扫罗、他的儿子约拿单、耶和华的子民和以色列家的缘故悲哀、哭泣、禁食直到晚上, 因为他们已经倒毙在刀下。

13 大卫问那向他报信的年轻人: "你是哪里的人?"他回答: "我是个寄居这地的亚玛力人的儿子。"

14 大卫对他说: "你伸手毁灭耶和华的受膏者, 怎么还不惧怕呢?"

15 于是大卫叫了一个年轻人来, 说: "你上前去, 砍倒他。"那年轻人击杀他, 他就死了。

16 大卫对他说: "你流人血的罪要归到自己的头上, 因为你亲口作证指控自己说: ‘我杀了耶和华的受膏者。’"

17 大卫为扫罗和他的儿子约拿单作了这首哀歌。

18 他又吩咐要把这首"弓歌"教导犹大人。(这首歌记录在《雅煞珥书》上。)

19 "以色列啊! 尊荣的人都在高处被杀, 勇士怎么都已仆倒!

20 你们不要在迦特报道, 不要在亚实基伦的街上宣扬, 免得非利士的女子欢喜, 免得未受割礼之人的女子快乐。

21 基利波的群山啊! 愿雨露都不降在你们上面, 愿你们的田地不产供物。因为勇士的盾牌在那里玷污, 扫罗的盾牌没有用油抹亮。

22 不见被杀者的血、勇士的脂油, 约拿单的弓不缩回, 扫罗的剑也不空空返回。

23 扫罗和约拿单, 生时相亲相爱, 死时也不分离。他们比鹰还快速, 比狮子更勇猛。

24 以色列的女子啊! 你们要为扫罗哭泣, 他曾给你们穿上紫色豪华的衣服, 又给你们的外衣加上金饰。

25 勇士怎么会在战阵上倒毙, 约拿单在高处被刺死!

26 我的兄弟约拿单啊! 我为你悲痛, 你是我最好的朋友, 你对我的爱情远超过妇女的爱情。

27 勇士怎么会倒毙! 争战的武器怎么会毁灭! "