1 De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? ĉu ne de viaj voluptoj, militantaj en viaj membroj?
2 Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, ĉar vi ne petas.
3 Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj.
4 Vi adultulinoj, ĉu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? Ĉiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, fariĝas malamiko de Dio.
5 Aŭ ĉu vi opinias, ke la Skribo vane parolas? Ĉu la spirito, kiun Li loĝigis en ni, deziregas envieme?
6 Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite:Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon.
7 Submetiĝu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.
8 Alproksimiĝu al Dio, kaj Li alproksimiĝos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj ĉastigu la korojn, vi duoblanimuloj.
9 Mizeru kaj malĝoju kaj ploru; via ridado turniĝu en ploron, kaj via ĝojo en malĝojon.
10 Humiliĝu antaŭ la Sinjoro, kaj Li vin altigos.
11 Ne kalumniu unu la alian, fratoj. Kiu kalumnias fraton aŭ juĝas sian fraton, tiu kalumnias la leĝon kaj juĝas la leĝon; sed se vi juĝas la leĝon, vi jam estas ne plenumanto de la leĝo, sed juĝanto.
12 Unu estas la leĝdonisto kaj juĝisto, Tiu, kiu povas savi aŭ pereigi; kiu vi estas, juĝanta vian proksimulon?
13 Atentu nun vi, kiuj diras:Hodiaŭ aŭ morgaŭ ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos;
14 kvankam vi ne scias, kio morgaŭ okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montriĝas kaj poste malaperas.
15 Anstataŭ diri:Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros ĉi tion aŭ tion.
16 Sed nun vi fieras pri viaj memfidaĵoj; ĉiu tia singratulado estas malbona.
17 Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, ĉe tiu estas peko.
1 你们中间的争执和打斗是从哪里来的呢?不是从你们肢体中好斗的私欲来的吗?
2 你们放纵贪欲, 如果得不到, 就杀人; 你们嫉妒, 如果一无所得, 就打斗争执。你们得不到, 因为你们不求;
3 你们求也得不到, 因为你们的动机不良, 要把所得的耗费在你们的私欲上。
4 淫乱的人哪, 你们不知道与世俗为友, 就是与 神为敌吗?所以与世俗为友的, 就成了 神的仇敌。
5 圣经说: " 神爱他那安置在我们里面的灵, 爱到嫉妒的地步"(或译: " 神安置在我们里面的灵, 爱到嫉妒的地步"), 你们想这话是徒然的吗?
6 但 神所赐的恩更大; 所以圣经上说: " 神抵挡骄傲的人, 赐恩给谦卑的人。"
7 你们应当顺服 神, 抵挡魔鬼, 魔鬼就逃避你们。
8 你们应当亲近 神, 神就亲近你们。罪人啊, 要洁净你们的手; 三心两意的人哪, 要清洁你们的心。
9 你们要愁苦、悲哀、哭泣, 把欢笑变为伤痛, 把快乐变为忧愁。
10 你们务要在主面前谦卑, 他就使你们高升。
11 弟兄们, 不要互相毁谤; 人若毁谤弟兄, 或判断弟兄, 就是毁谤律法、判断律法了。如果你判断律法, 就不是实行律法的人, 而是审判官了。
12 立法的, 审判的, 只有一位, 就是那能拯救人, 也能毁灭人的 神; 你这判断邻舍的, 你是谁呢?
13 你们说: "今天或明天, 我们要到某城去, 在那里住一年, 作生意赚钱。"
14 其实明天怎样, 你们并不知道。你们的生命是什么呢?你们本来是过眼云烟, 转瞬之间就消逝了。
15 你们倒不如说: "主若愿意, 我们就可以活着, 作这事或作那事。"
16 但现在你们竟然张狂自夸; 这一切自夸, 都是邪恶的。
17 人若知道该行善事, 却不去行, 这就是他的罪了。