1 Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn aranĝojn kaj leĝojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en ĉiu tempo.

2 Kaj sciu hodiaŭ, ĉar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne scias kaj ne vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian grandecon, Lian fortan manon, kaj Lian etenditan brakon,

3 kaj Liajn signojn kaj Liajn farojn, kiujn Li faris interne de Egiptujo al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al lia tuta lando;

4 kaj kion Li faris al la militistaro de Egiptujo, al ĝiaj ĉevaloj kaj ĉaroj, kiujn Li superverŝis per la akvo de la Ruĝa Maro, kiam ili postkuris vin; kaj la Eternulo pereigis ilin ĝis la nuna tago;

5 kaj kion Li faris al vi en la dezerto, ĝis vi venis al ĉi tiu loko;

6 kaj kion Li faris al Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, filo de Ruben, kiam la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj iliajn familiojn kaj iliajn tendojn, kaj ĉion, kio ekzistis ĉe ili, meze de la tuta Izrael.

7 Viaj okuloj vidis ja ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris.

8 Observu do ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por ke vi fortiĝu, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la landon, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin,

9 kaj por ke vi longe vivu sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili kaj al ilia idaro, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

10 Ĉar la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin, ne estas kiel la lando Egipta, el kiu vi eliris, kie, seminte vian semon, vi devis akvumi ĝin per viaj piedoj, kiel legoman ĝardenon.

11 La lando, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin, estas lando kun montoj kaj valoj; de la pluvo ĉiela ĝi trinkas akvon;

12 lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via Dio; ĉiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur ĝi, de la komenco de la jaro ĝis la fino de la jaro.

13 Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaŭ, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo:

14 tiam Mi donos al via lando pluvon ĝiatempe, fruan kaj malfruan; kaj vi kolektos vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon.

15 Kaj Mi donos herbon sur via kampo por via bruto; kaj vi manĝos kaj estos sata.

16 Gardu vin, ke ne forlogiĝu via koro, kaj ke vi ne forflankiĝu, kaj ke vi ne servu al aliaj dioj kaj ne kliniĝu antaŭ ili.

17 Alie ekflamos kontraŭ vi la kolero de la Eternulo, kaj Li ŝlosos la ĉielon, kaj ne estos pluvo, kaj la tero ne donos siajn produktaĵojn, kaj vi rapide forpereos el la bona lando, kiun la Eternulo donas al vi.

18 Metu do ĉi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj.

19 Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kuŝiĝos kaj kiam vi leviĝos;

20 kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj;

21 por ke longiĝu via vivo kaj la vivo de viaj infanoj sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili, kiel longe estas la ĉielo super la tero.

22 Se vi observos ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi plenumi, amante la Eternulon, vian Dion, irante laŭ ĉiuj Liaj vojoj, kaj algluiĝante al Li:

23 tiam la Eternulo forpelos de antaŭ vi ĉiujn tiujn popolojn, kaj vi ekposedos popolojn pli grandajn kaj pli fortajn ol vi.

24 Ĉiu loko, sur kiu ekpaŝos via piedo, fariĝos via; de la dezerto kaj Lebanon, de la rivero, la rivero Eŭfrato, ĝis la ekstrema maro estos viaj limoj.

25 Neniu povos kontraŭstari al vi:timon kaj teruron antaŭ vi la Eternulo venigos sur ĉiun teron, sur kiu vi ekpaŝos, kiel Li diris al vi.

26 Rigardu, mi proponas al vi hodiaŭ benon kaj malbenon:

27 benon, se vi aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ;

28 kaj malbenon, se vi ne aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, sed forflankiĝos de la vojo, kiun mi ordonas al vi hodiaŭ, kaj sekvos diojn aliajn, kiujn vi ne konas.

29 Kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin, tiam vi esprimos la benon sur la monto Gerizim kaj la malbenon sur la monto Ebal;

30 ili estas transe de Jordan, malantaŭ la vojo al la okcidento, en la lando de la Kanaanidoj, kiuj loĝas en la stepo, kontraŭ Gilgal, apud la kverko More.

31 Ĉar vi transiras Jordanon, por veni ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos ĝin kaj ekloĝos en ĝi.

32 Observu do, ke vi plenumu ĉiujn leĝojn kaj instrukciojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ.

1 "所以你要爱耶和华你的 神, 常常遵守他的吩咐、律例、典章和诫命。

2 今日你们要知道, 我并不是与你们的儿女说话, 因为他们不知道, 也没有见过耶和华你们的 神的管教、伟大有力的手和伸出来的膀臂,

3 以及他在埃及向埃及王法老和法老的全国所行的神迹和作为;

4 他们也没有见过他怎样对待埃及的军队、马匹和车辆; 他们追赶你们的时候, 耶和华怎样使红海的水淹没了他们, 把他们灭绝, 这事一直传到今日;

5 并且耶和华在旷野怎样待你们, 直到你们来到了这个地方;

6 也没有见过他怎样对待流本的子孙以利押的儿子大坍、亚比兰; 大地怎样在全体以色列人中间裂开了, 把他们和他们的家人、帐棚, 以及与他们在一起一切有生命之物都吞下去;

7 只有你们亲眼看见了耶和华所作的一切伟大的作为。

8 "所以你们要遵守我今日吩咐你的一切诫命, 使你们坚强起来, 可以进去得着你们将要过去得的那地,

9 又使你们在耶和华向你们的列祖起誓应许赐给他们和他们后裔的地上, 就是流奶与蜜的地, 可以长久居住。

10 因为你要进去得的那地, 并不像你出来的埃及地; 在那里你撒了种, 还要用脚灌溉, 像菜园一样。

11 但你们要过去得为业的地, 却是一个有山有谷的地, 有天上雨水滋润的地,

12 就是耶和华你的 神眷顾的地; 从岁首到年终, 耶和华你的 神的眼目常常眷顾这地。

13 "如果你们留心听我今日吩咐你们的诫命, 爱耶和华你们的 神, 一心一意事奉他,

14 他必按时降雨在你们的地上, 就是降秋雨和春雨, 使你们可以丰收五谷、新酒和新油。

15 他也必使田野为你的牲畜长出青草来, 你也可以吃得饱足。

16 你们要谨慎, 免得你们的心受迷惑, 你们就偏离了我, 去事奉别的神, 并且敬拜它们;

17 叫耶和华的怒气向你发作, 就把天封闭, 不降下雨水, 地也不生出土产, 使你们从耶和华赐给你们的美地上, 快快地灭亡。

18 "所以你们要把我这些话放在心里, 存在意念中; 要系在手上作记号, 戴在额上作头带。

19 你们也要把这些话教训你们的儿女, 无论你是坐在家里, 行在路上, 躺下, 或是起来, 都要讲论。

20 你要把这些话写在你房屋的门柱上和城门上,

21 为要叫你们和你们的子孙的日子, 在耶和华向你们列祖起誓应许给他们的地上, 可以增多, 像天覆地的年日那样多。

22 如果你们殷勤谨守遵行我吩咐你们的这一切诫命, 爱耶和华你们的 神, 行他的一切道路, 又紧紧地依靠他,

23 耶和华就必从你们面前把这些国民都赶出去, 你们就必占领比你们大比你们强的国民的地。

24 你们脚掌所踏的地, 都必属于你们; 从旷野到黎巴嫩, 从幼发拉底河直到西海, 都要作你们的境界。

25 必没有一人能在你们面前站立得住; 耶和华你们的 神, 必照着他对你们所说的, 使害怕和惊惧你们的心临到你们将要踏足之地的居民。

26 "看哪, 我今日把祝福和咒诅都摆在你们面前。

27 如果你们听从耶和华你们的 神的诫命, 就是我今日吩咐你们的, 你们就必蒙赐福;

28 如果你们不听从耶和华你们的 神的诫命, 偏离了我今日吩咐你们要走的道路, 去随从你们素来不认识的别神, 你们就必受咒诅。

29 耶和华你的 神领你进入你要占领为业之地以后, 你就要把祝福摆在基利心山上, 把咒诅摆在以巴路山上。

30 这两座山不是在约旦河西、日落的地方, 在住亚拉巴的迦南人之地, 与吉甲相对, 靠近摩利橡树那里吗?

31 现在你们快要过约旦河, 进去得耶和华你们的 神要赐给你们为业之地; 你们取得了那地, 就住在那里。

32 你们要谨守遵行我今日在你们的面前颁布的一切律例和典章。"