1 Jehoram, filo de Aĥab, fariĝis reĝo super Izrael en Samario en la dek- oka jaro de Jehoŝafat, reĝo de Judujo, kaj li reĝis dek du jarojn.

2 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, tamen ne tiel, kiel lia patro kaj lia patrino; li forigis la statuon de Baal, kiun faris lia patro.

3 Tamen li restis aliĝinta al la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne forlasis ilin.

4 Meŝa, reĝo de Moab, estis paŝtisto, kaj li sendadis al la reĝo de Izrael po cent mil ŝafidoj kaj cent mil virŝafoj kun ilia lano.

5 Sed kiam Aĥab mortis, la reĝo de Moab defalis de la reĝo de Izrael.

6 Tiam la reĝo Jehoram eliris el Samario kaj revuis la tutan Izraelon.

7 Kaj li iris kaj sendis al Jehoŝafat, reĝo de Judujo, por diri:La reĝo de Moab defalis de mi; ĉu vi iros kun mi milite kontraŭ Moabon? Tiu diris:Mi iros; mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj ĉevaloj kiel viaj ĉevaloj.

8 Kaj li diris:Kiun vojon ni iros? Kaj la alia diris:La vojon de la Edoma dezerto.

9 Tiam ekiris la reĝo de Izrael kaj la reĝo de Judujo kaj la reĝo de Edom; sed kiam ili trairis vojon de sep tagoj, ne estis akvo por la militistaro, nek por la brutoj, kiuj sekvis ilin.

10 Kaj la reĝo de Izrael diris:Ho ve! la Eternulo vokis ĉi tiujn tri reĝojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.

11 Sed Jehoŝafat diris:Ĉu ne troviĝas ĉi tie profeto de la Eternulo, por ke ni demandu per li la Eternulon? Tiam respondis unu el la servantoj de la reĝo de Izrael, kaj diris:Estas ĉi tie Eliŝa, filo de Ŝafat, kiu verŝadis akvon sur la manojn de Elija.

12 Kaj Jehoŝafat diris:Li posedas la vorton de la Eternulo. Kaj iris al li la reĝo de Izrael kaj Jehoŝafat kaj la reĝo de Edom.

13 Kaj Eliŝa diris al la reĝo de Izrael:Kio komuna estas inter mi kaj vi? iru al la profetoj de via patro kaj al la profetoj de via patrino. Sed la reĝo de Izrael diris al li:Ne, ĉar la Eternulo vokis ĉi tiujn tri reĝojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.

14 Tiam Eliŝa diris:Mi ĵuras per la Eternulo Cebaot, antaŭ kiu mi staras, ke se mi ne estimus Jehoŝafaton, reĝon de Judujo, mi ne ekrigardus vin kaj ne vidus vin.

15 Nun alkonduku al mi muzikiston. Kaj kiam la muzikisto ludis, estis sur li la mano de la Eternulo.

16 Kaj li diris:Tiele diras la Eternulo:Faru en ĉi tiu valo multajn fosojn.

17 Ĉar tiele diras la Eternulo:Vi ne vidos venton kaj vi ne vidos pluvon, kaj tamen ĉi tiu valo pleniĝos de akvo, kaj vi trinkos, kaj ankaŭ viaj apartenantoj kaj viaj brutoj.

18 Sed ĉi tio ne sufiĉos al la Eternulo; Li transdonos ankaŭ Moabon en viajn manojn.

19 Kaj vi venkobatos ĉiujn urbojn fortikigitajn kaj ĉiujn urbojn distingindajn, kaj ĉiujn bonajn arbojn vi faligos, kaj ĉiujn fontojn de akvo vi ŝtopos, kaj ĉiujn bonajn kampojn vi malbonigos per ŝtonoj.

20 Kaj jen matene, kiam oni alportas farunoferojn, subite venis akvo per la vojo de Edom, kaj la tero pleniĝis de akvo.

21 Ĉiuj Moabidoj aŭdis, ke la reĝoj venis, por militi kontraŭ ili, kaj ili kunvokis ĉiujn, kiuj povis komenci porti zonon, kaj pli aĝajn, kaj stariĝis ĉe la limo.

22 Kiam ili leviĝis frue matene kaj la suno ekbrilis super la akvo, al la Moabidoj de malproksime ŝajnis, ke la akvo estas ruĝa kiel sango.

23 Kaj ili diris:Tio estas sango! la reĝoj batalis inter si kaj ekstermis unu alian; nun, Moab, iru preni rabakiron.

24 Ili venis al la tendaro de Izrael. Tiam la Izraelidoj leviĝis kaj frapis la Moabidojn, kaj ĉi tiuj forkuris de ili. Sed ili venis kaj batis la Moabidojn.

25 Kaj la urbojn ili ruinigis, kaj sur ĉiun bonan kampon ĉiu ĵetis ŝtonon tiel, ke ili plenigis ilin, kaj ĉiujn fontojn de akvo ili ŝtopis, kaj ĉiun bonan arbon ili faligis, ĝis restis nur ŝtonoj en Kir-Ĥareset. Kaj ĉirkaŭis ĝin la ŝtonĵetistoj kaj ĝisfine frapis ĝin.

26 Kiam la reĝo de Moab vidis, ke la batalo lin venkas, li prenis kun si sepcent virojn kun eltiritaj glavoj, por trabati sin al la reĝo de Edom; sed ili ne povis.

27 Tiam li prenis sian filon unuenaskitan, kiu estis reĝonta anstataŭ li, kaj oferportis lin kiel bruloferon sur la murego. Tiam la Izraelidoj forte indignis, kaj ili foriris de li kaj reiris en sian landon.

1 犹大王约沙法第十八年, 亚哈的儿子约兰在撒玛利亚作王, 统治以色列; 他作王共有十二年。

2 他行耶和华看为恶的事, 只是还不至于像他的父亲和母亲一样, 因为他除去了他父亲所做的巴力神柱。

3 只是尼八的儿子耶罗波安使以色列人陷在罪中的那些罪, 他却坚持不舍, 不肯脱离。

4 摩押王米沙是个以畜牧为生的人。他每年进贡十万头绵羊羔和十万头公羊羔给以色列王。

5 亚哈死后, 摩押王背叛以色列王。

6 那时约兰王从撒玛利亚出来点阅以色列众人。

7 他一面起行, 一面派人到犹大王约沙法那里, 说: "摩押王背叛了我, 你肯不肯和我同去攻打摩押呢?"约沙法说: "我愿意去; 我和你不分彼此, 我的人民就像是你的人民, 我的马就像是你的马。"

8 约沙法问: "我们从哪条路上去呢?"约兰回答: "从以东旷野的路上去。"

9 于是以色列王、犹大王和以东王, 绕道行了七日的路程。军队和随行的牲畜都没有水喝。

10 以色列王说: "哎哟, 耶和华招聚这三位君王, 是要把他们交在摩押人的手中。"

11 约沙法说: "这里不是有一位耶和华的先知吗?我们可以托他求问耶和华。"以色列王的一位臣仆说: "这里有沙法的儿子以利沙, 他从前是服事以利亚的("他从前是服事以利亚的"原文作"他从前倒水在以利亚手上")。"

12 约沙法说: "他必有耶和华的话。"于是以色列王、约沙法和以东王都下到他那里。

13 以利沙对以色列王说: "我和你有什么关系呢?去问你父亲和你母亲的先知吧! "以色列王对他说: "不要这样说, 耶和华招聚这三位君王, 是要把他们交在摩押人手中。"

14 以利沙说: "我指着我所事奉永活的万军耶和华起誓, 若不是看犹大王约沙法的情面, 我根本不会理你, 看也不看你。

15 现在, 给我找一个琴师来。"当琴师弹琴的时候, 耶和华的能力就临到他身上。

16 以利沙说: "耶和华这样说: ‘要在这山谷到处挖濠沟。’

17 因为耶和华这样说: ‘你们虽然没有看见风, 也没有看见雨, 但这山谷必充满了水, 你们和你们的牲畜都可以有水喝。

18 这事在耶和华眼中算是小事, 他还要把摩押交在你们手中。

19 你们要攻破所有坚固的城和一切繁华的都市; 砍下各种佳美的树木, 堵塞所有水泉, 用石头堆满一切肥沃的田地。’"

20 到了早上, 约在献祭的时候, 忽然有水从以东来, 遍地就满了水。

21 摩押全国听见这几位君王上来要攻打他们, 就召集所有能够穿上武装的, 不论老幼, 到边界上防守。

22 第二天早上, 他们起来的时候, 太阳照在水上, 摩押人从那边看见水红得像血一样。

23 他们说: "这是血啊! 一定是那些王互相攻击, 自相残杀; 现在, 摩押人哪, 去抢掠吧! "

24 他们来到以色列营, 以色列人起来, 击杀摩押人, 摩押人就在以色列人面前逃跑; 以色列人就攻进摩押, 击杀他们。

25 他们毁坏城市, 各人向一切肥沃的田地拋掷石头, 把田地填满了, 又堵塞一切水泉, 砍下各种佳美的树木, 直到吉珥.哈列设只剩下石头, 甩石的兵把它包围, 攻击它。

26 摩押王见战事激烈, 无法抵抗, 于是带领七百持刀的兵, 想要突围到以东王那里, 可是不成功,

27 于是他把那要接续他作王的长子, 在城墙上献为燔祭。以色列人就遭遇极大的忿怒, 于是离开他, 回到自己的地方去了。