1 En la naŭa jaro de lia reĝado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraŭ Jerusalemon, kaj eksieĝis ĝin, kaj oni konstruis ĉirkaŭ ĝi bastionojn.
2 Kaj la urbo restis sieĝata ĝis la dek-unua jaro de la reĝo Cidkija.
3 En la naŭa tago de la kvara monato, kiam la malsato tiel fortiĝis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,
4 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj ĉiuj militistoj forkuris en la nokto laŭ la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la ĝardeno de la reĝo, kaj foriris laŭ la vojo al la stepo. Kaj la Ĥaldeoj staris ĉirkaŭ la urbo.
5 Kaj la militistaro de la Ĥaldeoj postkuris la reĝon kaj kuratingis lin sur la stepo de Jeriĥo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li.
6 Kaj ili kaptis la reĝon kaj forkondukis lin al la reĝo de Babel en Riblan, kaj oni faris pri li juĝon.
7 La filojn de Cidkija oni buĉis antaŭ liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon.
8 En la kvina monato, en la sepa tago de la monato, tio estas en la dek- naŭa jaro de la reĝo Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, servanto de la reĝo de Babel, en Jerusalemon.
9 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la reĝo kaj ĉiujn domojn de Jerusalem; ĉiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.
10 Kaj la muregojn de Jerusalem ĉirkaŭe detruis la tuta militistaro de la Ĥaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj.
11 La ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la reĝo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.
12 Sed iom el la malriĉuloj de la lando la estro de la korpogardistoj restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj.
13 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazaĵojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la Ĥaldeoj disrompis kaj forportis ilian kupron en Babelon.
14 Kaj la potojn kaj la ŝovelilojn kaj la tranĉilojn kaj la kulerojn kaj ĉiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj ĉe la servado, ili forprenis.
15 Kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn, kiuj estis aŭ el oro aŭ el arĝento, prenis la estro de la korpogardistoj.
16 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, kaj la bazaĵojn, kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto de la kupro en ĉiuj tiuj iloj estis nemezurebla.
17 La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la kapitelo sur ĝi estis kupra, kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj, kaj ĉirkaŭ la kapitelo estis kradaĵo kaj granatoj, ĉio el kupro; tiel same estis ĉe la dua kolono, ankaŭ kun kradaĵo.
18 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis la ĉefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn.
19 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj kvin virojn el la adjutantoj de la reĝo, kiuj troviĝis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis la militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj troviĝis en la urbo.
20 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la reĝo de Babel en Riblan.
21 Kaj la reĝo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando Ĥamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.
22 Super la popolo, kiu restis en la Juda lando kaj kiun restigis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li estrigis super ili Gedaljan, filon de Aĥikam, filo de Ŝafan.
23 Kiam ĉiuj militestroj, ili kaj iliaj homoj, aŭdis, ke la reĝo de Babel estrigis Gedaljan, ili venis al Gedalja en Micpan, nome:Iŝmael, filo de Netanja, kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj Seraja, filo de Tanĥumet, Netofaano, kaj Jaazanja, filo de Maaĥatano, ili kaj iliaj homoj.
24 Kaj Gedalja ĵuris al ili kaj al iliaj homoj, kaj diris al ili:Ne timu esti subuloj de la Ĥaldeoj; loĝu en la lando kaj servu al la reĝo de Babel, kaj estos al vi bone.
25 Sed en la sepa monato venis Iŝmael, filo de Netanja, filo de Eliŝama, el la reĝa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaŭ la Judojn kaj la Ĥaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa.
26 Tiam leviĝis la tuta popolo, de la malgrandaj ĝis la grandaj, kaj ankaŭ la militestroj, kaj ili foriris en Egiptujon, ĉar ili timis la Ĥaldeojn.
27 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, Evil- Merodaĥ, reĝo de Babel, en la jaro de sia reĝiĝo levis la kapon de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, el la malliberejo;
28 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj reĝoj, kiuj estis ĉe li en Babel;
29 kaj li ŝanĝis liajn vestojn de malliberejo; kaj li manĝadis ĉiam ĉe li dum sia tuta vivo;
30 kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la reĝo ĉiutage dum lia tuta vivo.
1 西底家作王第九年十月十日, 巴比伦王尼布甲尼撒率领他的全军来攻打耶路撒冷; 他们在城外安营, 又在四围筑垒攻城。
2 于是, 城被围困, 直到西底家王第十一年。
3 四月九日, 城里饥荒非常严重, 甚至那地的人民都断了粮食。
4 城终于被攻破了, 所有的战士就在夜间从靠近王的花园的两墙中间的那门, 逃跑出城。那时迦勒底人在四围攻城; 他就往亚拉巴的方向逃走。
5 迦勒底人的军队追赶王, 在耶利哥的原野上把他追上了; 他的全军都离开他四散了。
6 他们把王擒住, 把他解到利比拉巴比伦王那里; 他们就宣判他的罪。
7 他们又在西底家眼前杀了他的众子, 并且把西底家的眼睛弄瞎, 然后用铜链锁住他, 把他带到巴比伦去。
8 五月七日, 就是巴比伦王尼布甲尼撒第十九年, 巴比伦王的大臣, 护卫长尼布撒拉旦来到耶路撒冷。
9 他放火焚烧耶和华的殿和王宫, 以及耶路撒冷一切房屋; 一切高大的房屋, 他都放火烧了。
10 跟随护卫长的迦勒底人全军拆毁了耶路撒冷周围的城墙。
11 至于城中剩下的人民, 和已经向巴比伦王投降的人, 以及剩下的民众, 护卫长尼布撒拉旦都掳了去。
12 至于那地最贫穷的人, 护卫长把他们留下, 去修理葡萄园和耕种田地。
13 耶和华殿的铜柱, 以及耶和华殿的铜座和铜海, 迦勒底人都打碎了, 把铜运到巴比伦去。
14 他们又把锅、铲子、烛剪、碟子和敬拜用的一切铜器都拿去了。
15 此外, 火鼎和碗, 无论是金的或是银的, 护卫长都拿去了。
16 所罗门为耶和华殿所做的两根铜柱、一个铜海和十个铜座, 这一切器皿的铜, 重得无法可称。
17 铜柱每根高八公尺, 柱上有铜柱头; 柱头高一公尺三公寸, 柱头四周有网子和石榴都是铜的; 另一根柱子同样也有网子。
18 护卫长拿住祭司长西莱雅、副祭司长西番亚和三个守门的;
19 又从城里拿住一个管理军兵的官长, 并且在城里搜获常见王面的五个人, 和一个负责召募当地人民的军长书记, 又在城中搜获六十个当地的人民。
20 护卫长尼布撒拉旦把他们拿住, 带到利比拉巴比伦王那里。
21 巴比伦王击杀他们, 在哈马地的利比拉把他们处死。这样, 犹大人被掳, 离开了他们的国土。
22 至于在犹大地剩下来的人民, 就是巴比伦王尼布甲尼撒留下来的, 巴比伦王委派沙番的孙子、亚希甘的儿子基大利管理他们。
23 众将领和他们的士兵, 听见巴比伦王委派了基大利, 他们就来到米斯巴去见基大利; 其中有尼探雅的儿子以实玛利、加利亚的儿子约哈难、尼陀法人单户篾的儿子西莱雅、玛迦人的儿子雅撒尼亚, 以及他们的士兵。
24 基大利向他们和他们的士兵起誓, 又对他们说: "你们不必惧怕迦勒底的官员, 只管住在这地, 服事巴比伦王, 就可以平安无事。"
25 但在七月的时候, 王裔以利沙玛的孙子、尼探雅的儿子以实玛利, 带了十个人和他一起, 他们袭击基大利, 把他杀死, 和他一起在米斯巴的犹大人和迦勒底人, 也被杀死。
26 因此, 众民无论大小, 以及众将领都起来逃往埃及去, 因为他们惧怕迦勒底人。
27 犹大王约雅斤被掳后第三十七年, 就是巴比伦王以未.米罗达登基的那一年, 十二月二十七日, 他恩待("恩待"原文作"使抬起头来")犹大王约雅斤, 把他从狱中领出来,
28 并且安慰他, 使他的地位高过和他一起在巴比伦的众王。
29 又换下他的囚衣, 赐他终生常在王面前吃饭。
30 他的生活费用, 在他一生的年日中, 每日不断由王供应。