1 La ordo de la Aaronidoj:la filoj de Aaron:Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar.
2 Nadab kaj Abihu mortis pli frue ol ilia patro, kaj filojn ili ne havis; kaj Eleazar kaj Itamar fariĝis pastroj.
3 La ordon aranĝis David, kaj Cadok el la idoj de Eleazar, kaj Aĥimeleĥ el la idoj de Itamar, laŭ iliaj oficoj ĉe ilia servado.
4 Montriĝis, ke inter la idoj de Eleazar estis pli granda nombro da viroj, ol inter la idoj de Itamar. Oni dividis ilin:por la idoj de Eleazar estis dek ses ĉefoj de patrodomoj, kaj por la idoj de Itamar ok patrodomoj.
5 Oni dividis ilin per lotado, ambaŭ partojn paralele, ĉar la estroj de la sanktejo kaj la estroj en la aferoj de Dio estis el la idoj de Eleazar kaj el la idoj de Itamar.
6 Kaj enskribis ilin Ŝemaja, filo de Netanel, skribisto el la Levidoj, antaŭ la reĝo kaj la estroj, antaŭ la pastro Cadok, antaŭ Aĥimeleĥ, filo de Ebjatar, kaj antaŭ la ĉefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj; unu loto estis por patrodomo de Eleazaridoj, kaj unu loto estis por patrodomo de Itamaridoj.
7 La unua loto eliris por Jehojarib, la dua por Jedaja,
8 la tria por Ĥarim, la kvara por Seorim,
9 la kvina por Malkija, la sesa por Mijamin,
10 la sepa por Hakoc, la oka por Abija,
11 la naŭa por Jeŝua, la deka por Ŝeĥanja,
12 la dek-unua por Eljaŝib, la dek-dua por Jakim,
13 la dek-tria por Ĥupa, la dek-kvara por Jeŝebab,
14 la dek-kvina por Bilga, la dek-sesa por Imer,
15 la dek-sepa por Ĥezir, la dek-oka por Hapicec,
16 la dek-naŭa por Petaĥja, la dudeka por Jeĥezkel,
17 la dudek-unua por Jaĥin, la dudek-dua por Gamul,
18 la dudek-tria por Delaja, la dudek-kvara por Maazja.
19 Tio estis ilia ordo ĉe ilia servado, por iri en la domon de la Eternulo laŭ la preskribo donita per ilia patro Aaron, kiel ordonis al li la Eternulo, Dio de Izrael.
20 La ordo por la ceteraj idoj de Levi:el la idoj de Amram:Ŝubael; el la idoj de Ŝubael:Jeĥdeja;
21 ĉe Reĥabja:el la idoj de Reĥabja la unua estis Jiŝija;
22 ĉe la Jicharidoj:Ŝelomot; el la filoj de Ŝelomot:Jaĥat;
23 la filoj de Ĥebron:Jerija, Amarja estis la dua, Jaĥaziel la tria, Jekameam la kvara;
24 el la filoj de Uziel:Miĥa; el la filoj de Miĥa:Ŝamir;
25 la frato de Miĥa estis Jiŝija; el la filoj de Jiŝija:Zeĥarja;
26 el la filoj de Merari:Maĥli kaj Muŝi; el la filoj de Jaazija:Beno;
27 el la idoj de Merari:ĉe Jaazija:Beno, Ŝoham, Zakur, kaj Ibri;
28 ĉe Maĥli:Eleazar; li ne havis filojn;
29 ĉe Kiŝ:el la filoj de Kiŝ:Jeraĥmeel;
30 la filoj de Muŝi:Maĥli, Eder, kaj Jerimot. Tio estas la Levidoj laŭ iliaj patrodomoj.
31 Ili ankaŭ lotis samtempe kun siaj fratoj la Aaronidoj, antaŭ la reĝo David, Cadok, Aĥimeleĥ, kaj la ĉefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj:ĉefo de patrodomo egale kun sia pli malgranda frato.
1 亚伦子孙的班次如下: 亚伦的儿子是拿答、亚比户、以利亚撒和以他玛。
2 拿答和亚比户比他们的父亲早死, 又没有儿子; 所以以利亚撒和以他玛作了祭司。
3 大卫和以利亚撒的子孙撒督, 以及以他玛的子孙亚希米勒, 把他们的亲族分开班次, 按着他们的职责服事。
4 后来发现以利亚撒的子孙, 比以他玛的子孙更多作首领的, 就把他们分开班次; 以利亚撒子孙中作首领的, 按着他们的家族有十六人; 以他玛子孙中作首领的, 按着他们的家族有八人。
5 以抽签的方式平均地把他们分开, 因为在以利亚撒的子孙中和以他玛的子孙中都有人在圣所作领袖, 以及在 神面前作领袖。
6 作书记的利未人拿坦业的儿子示玛雅, 在君王、领袖、撒督祭司、亚比亚他的儿子亚希米勒, 以及众祭司家族和利未家族的首领面前, 把他们的名字记录下来。在以利亚撒的子孙中, 有一家族被选取了; 在以他玛的子孙中, 也有一家族被选取了。
7 第一签抽出来的是耶何雅立, 第二签是耶大雅,
8 第三签是哈琳, 第四签是梭琳,
9 第五签是玛基雅, 第六签是米雅民,
10 第七签是哈歌斯, 第八签是亚比雅,
11 第九签是耶书亚, 第十签是示迦尼,
12 第十一签是以利亚实, 第十二签是雅金,
13 第十三签是胡巴, 第十四签是耶是比押,
14 第十五签是璧迦, 第十六签是音麦,
15 第十七签是希悉, 第十八签是哈辟悉,
16 第十九签是毗他希雅, 第二十签是以西结,
17 第二十一签是雅斤, 第二十二签是迦末,
18 第二十三签是第来雅, 第二十四签是玛西亚。
19 这就是他们的班次, 是照着耶和华以色列的 神借着他们的祖宗亚伦所吩咐的条例, 进入耶和华的殿, 办理事务。
20 利未还有其他子孙: 暗兰的子孙中有书巴业; 书巴业的子孙中有耶希底亚。
21 至于利哈比雅: 利哈比雅的众子中, 长子是伊示雅。
22 以斯哈的众子中有示罗摩; 示罗摩的众子中有雅哈。
23 希伯伦的儿子是: 长子耶利雅、次子亚玛利亚、三子雅哈悉、四子耶加面。
24 乌薛的众子中有米迦; 米迦的众子中有沙密。
25 米迦的兄弟是耶西雅; 耶西雅的众子中有撒迦利雅。
26 米拉利的儿子是抹利、母示、雅西雅; 雅西雅的儿子是比挪。
27 米拉利的众子中有雅西雅的儿子比挪、朔含、撒刻和伊比利。
28 抹利的儿子是以利亚撒; 以利亚撒没有儿子。
29 至于基士: 基士的众子中有耶拉篾。
30 母示的儿子是末力、以得和耶利摩; 以上这些都是利未的子孙, 按着他们的家族记录。
31 他们在大卫王、撒督、亚希米勒, 以及祭司和利未人的家族首领面前也抽了签, 好像他们的亲族亚伦的子孙一样; 各家族首领和他们年幼的兄弟都一样抽了签。