1 Kaj oni alportis la keston de Dio, kaj metis ĝin interne de la tendo, kiun David starigis por ĝi; kaj oni alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaŭ Dion.
2 Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo.
3 Kaj li disdonis al ĉiuj Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaŭ al la virinoj, al ĉiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj.
4 Kaj li starigis antaŭ la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj laŭdon al la Eternulo, Dio de Izrael:
5 la ĉefo estis Asaf, la dua estis Zeĥarja, poste Jeiel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Matitja, Eliab, Benaja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kun psalteroj kaj harpoj, kaj Asaf sonigadis per cimbaloj;
6 Benaja kaj Jaĥaziel, la pastroj, estis kun trumpetoj ĉiam antaŭ la kesto de interligo de Dio.
7 Tiam, en tiu tago, David la unuan fojon aranĝis dankokanton al la Eternulo per Asaf kaj liaj fratoj:
8 Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.
9 Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj.
10 Laŭdu Lian sanktan nomon; Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon.
11 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.
12 Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris; Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo;
13 Vi, semo de Izrael, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.
14 Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj.
15 Memoru eterne Lian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,
16 Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj ĵuris al Isaak.
17 Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon, Por Izrael kiel eternan interligon,
18 Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.
19 Kiam vi estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en ĝi,
20 Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,
21 Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili reĝojn;
22 Dirante:Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.
23 Kantu al la Eternulo la tuta tero; Proklamu de tago al tago Lian savon.
24 Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn.
25 Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda; Li estas timinda super ĉiuj dioj;
26 Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas idoloj; Sed la Eternulo kreis la ĉielon.
27 Gloro kaj majesto estas antaŭ Li; Forto kaj beleco estas sur Lia loko.
28 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
29 Tributu al la Eternulo honoron de Lia nomo; Alportu donacon, kaj venu antaŭ Lin; Adorkliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo.
30 Tremu antaŭ Li la tuta tero; Li aranĝis ja la mondon, ke ĝi ne ŝanceliĝu.
31 Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero; Kaj oni diru inter la nacioj:La Eternulo reĝas.
32 Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas; Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi.
33 Tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro antaŭ la Eternulo, Ĉar Li venas, por juĝi la teron.
34 Laŭdu la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia favorkoreco.
35 Kaj diru:Savu nin, ho Dio de nia savo, Kolektu nin kaj liberigu nin el inter la nacioj, Por ke ni danku Vian sanktan nomon, Por ke ni gloru nin per Via majesto.
36 Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne ĝis eterne. Kaj la tuta popolo diris:Amen! kaj gloro al la Eternulo!
37 Kaj li restigis tie antaŭ la kesto de interligo de la Eternulo Asafon kaj liajn fratojn, por servadi antaŭ la kesto konstante, laŭ la ordo de ĉiu tago;
38 kaj Obed-Edomon kaj liajn fratojn, sesdek ok; Obed-Edom, filo de Jedutun, kaj Ĥosa, restis kiel pordegistoj;
39 kaj la pastron Cadok kaj liajn fratojn, la pastrojn, antaŭ la loĝejo de la Eternulo sur la altaĵo en Gibeon,
40 por ke ili alportadu bruloferojn al la Eternulo sur la altaro de bruloferoj konstante, matene kaj vespere, kaj por ĉio, kio estas skribita en la instruo de la Eternulo, kiun Li donis al Izrael.
41 Kaj kun ili estis Heman kaj Jedutun, kaj la aliaj elektitoj, difinitaj laŭnome, por kantadi laŭdon al la Eternulo, ĉar eterna estas Lia favorkoreco;
42 kun ili estis Heman kaj Jedutun, kun trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj instrumentoj por kantado antaŭ Dio; kaj la filoj de Jedutun estis ĉe la pordego.
43 Kaj la tuta popolo disiris ĉiu en sian domon; kaj David iris returne, por beni sian domon.
1 他们把 神的约柜抬了进去, 安放在大卫为它所搭的会幕中间, 然后在 神面前献上了燔祭和平安祭。
2 大卫献上了燔祭和平安祭以后, 就奉耶和华的名给人民祝福。
3 他又分给以色列众人, 无论男女, 每人一个饼、一块肉、一个葡萄饼。
4 大卫派了一部分利未人, 在耶和华的约柜前事奉、颂扬、称谢和赞美耶和华以色列的 神。
5 领导的人是亚萨, 其次是撒迦利雅、耶利、示米拉末、耶歇、玛他提雅、以利押、比拿雅、俄别.以东和耶利, 他们鼓瑟弹琴, 敲打响钹。
6 比拿雅和雅哈悉两位祭司在 神的约柜前不住地吹号。
7 那一天, 大卫初次指定亚萨和他的亲族, 以诗歌称谢耶和华, 说:
8 "你们要称谢耶和华, 呼求他的名, 在万民中宣扬他的作为。
9 要向他歌唱, 向他颂扬, 述说他一切奇妙的作为。
10 要以他的圣名为荣, 愿寻求耶和华的人, 心中喜乐。
11 要寻求耶和华和他的能力, 常常寻求他的面。
12 他的仆人以色列的后裔啊, 他所拣选的雅各的子孙啊, 你们要记念他奇妙的作为、他的奇事和他口中的判语。
14 他是耶和华我们的 神, 他的判语达到全地。
15 你们要记念他的约, 直到永远; 不可忘记他吩咐的话, 直到千代。
16 就是他与亚伯拉罕所立的约, 他向以撒所起的誓。
17 他把这约向雅各定为律例, 向以色列定为永约,
18 说: ‘我必把迦南地赐给你, 作你们的产业的分。
19 那时你们人丁单薄, 数目很少, 又是在那地作寄居的。’
20 他们从这国走到那国, 从一族走到另一族。
21 耶和华不容许任何人欺压他们, 曾为了他们的缘故责备君王,
22 说: ‘不可伤害我所膏的人, 不可恶待我的先知。’
23 全地都要向耶和华歌唱, 天天传扬他的救恩。
24 在列国中述说他的荣耀, 在万民中述说他奇妙的作为。
25 因为耶和华是伟大的, 当受极大的赞美; 他当受敬畏, 远在万神之上。
26 万民的偶像算不得什么, 唯独耶和华创造诸天。
27 尊荣和威严在他面前, 能力和欢乐在他的圣所。
28 万族万民啊, 你们要归给耶和华, 要把荣耀和能力归给耶和华。
29 要把耶和华的名应得的荣耀归给他, 拿着礼物到他面前来, 要以圣洁的装饰敬拜耶和华。
30 全地要在他面前战栗; 他使世界坚定, 不致摇动。
31 愿天欢喜, 愿地欢呼, 愿人在万国中说: ‘耶和华作王了! ’
32 愿海和充满海中的都澎湃, 愿田和田中的一切都欢欣。
33 那时树木中的树木, 必在耶和华面前欢呼, 因为他来要审判全地。
34 你们要称谢耶和华, 因他是良善的, 他的慈爱永远常存。
35 你们要说: ‘拯救我们的 神啊, 求你拯救我们, 招聚我们, 从万国中救我们出来, 好使我们称谢你的圣名, 以赞美你为夸耀。’
36 耶和华以色列的 神是应当称颂的, 从永远直到永远。"全体人民都说阿们, 并且赞美耶和华。
37 于是在那里, 就是耶和华的约柜前, 大卫留下亚萨和他的亲族, 照着每日的本分, 在约柜前不断地事奉。
38 又留下俄别.以东和他们的亲族六十八人, 以及耶杜顿的儿子俄别.以东和何萨作守门的。
39 又留下撒督祭司和他的亲族, 都是作祭司的。在基遍的高地耶和华的帐幕前,
40 每日早晚不住地在燔祭坛上, 把燔祭献给耶和华, 全是照着耶和华吩咐以色列人的律法书上所写的。
41 和他们一起的有希幔、耶杜顿和其余被选出, 有记名的人, 都称谢耶和华, 因为他的慈爱永远常存。
42 希幔、耶杜顿和他们一起吹号敲钹, 以及演奏各种乐器, 大声歌颂 神。耶杜顿的子孙负责守门。
43 于是众民都回去, 各人回自己的家; 大卫也回去给自己的家人祝福。