1 La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael. (Li estis la unuenaskito; sed kiam li malhonoris la liton de sia patro, lia unuenaskiteco estis fordonita al la filoj de Jozef, filo de Izrael, kaj li ne estis enskribita en la genealogian liston kiel unuenaskito;
2 Jehuda estis la plej potenca inter siaj fratoj, kaj la reganto devenis de li; sed la unuenaskiteco estis donita al Jozef.)
3 La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael:Ĥanoĥ, Palu, Ĥecron, kaj Karmi.
4 La idoj de Joel:lia filo estis Ŝemaja, lia filo estis Gog, lia filo estis Ŝimei,
5 lia filo estis Miĥa, lia filo estis Reaja, lia filo estis Baal,
6 lia filo estis Beera, kiun forkondukis en kaptitecon Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio. Li estis princo de la Rubenidoj.
7 Kaj liaj fratoj, laŭ iliaj familioj, laŭ ilia genealogia listo, estis:Jeiel, la ĉefo, Zeĥarja,
8 kaj Bela, filo de Azaz, filo de Ŝema, filo de Joel. Li loĝis en Aroer, ĝis Nebo kaj Baal-Meon.
9 Oriente li loĝis ĝis la komenco de la dezerto ĉe la rivero Eŭfrato; ĉar ili havis multe da brutoj en la lando Gilead.
10 En la tempo de Saul ili militis kontraŭ la Hagaridoj, kaj ĉi tiuj enfalis en iliajn manojn; kaj ili ekloĝis en la tendoj de tiuj en la tuta orienta parto de Gilead.
11 La idoj de Gad loĝis apude de ili, en la lando Baŝan, ĝis Salĥa;
12 la ĉefo estis Joel, la dua estis Ŝafam, poste Janaj kaj Ŝafat en Baŝan.
13 Iliaj fratoj, laŭ iliaj patrodomoj:Miĥael, Meŝulam, Ŝeba, Joraj, Jakan, Zia, kaj Eber-sep.
14 Jen estas la filoj de Abiĥail, filo de Ĥuri, filo de Jaroaĥ, filo de Gilead, filo de Miĥael, filo de Jeŝiŝaj, filo de Jaĥdo, filo de Buz;
15 Aĥi, filo de Abdiel, filo de Guni, estis ĉefo de ilia patrodomo.
16 Kaj ili loĝis en Gilead en Baŝan kaj ĝiaj filinurboj, kaj sur ĉiuj kampoj de Ŝaron, ĝis iliaj finoj.
17 Ĉiuj ili estis genealogie enskribitaj en la tempo de Jotam, reĝo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, reĝo de Izrael.
18 La idoj de Ruben kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase havis da batalkapablaj viroj, portantaj ŝildon kaj glavon, streĉantaj pafarkon, kaj instruitaj por milito, kvardek kvar mil sepcent sesdek, elirantojn en militistaro.
19 Ili militis kontraŭ la Hagaridoj, kontraŭ Jetur, Nafiŝ, kaj Nodab.
20 Kaj ili ricevis helpon kontraŭ ĉi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun ĉio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. Ĉar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li aŭskultis ilian preĝon pro tio, ke ili fidis Lin.
21 Kaj ili forkaptis la brutojn de tiuj, kvindek mil kamelojn, ducent kvindek mil ŝafojn, du mil azenojn, kaj cent mil homojn.
22 Multe da mortigitoj falis, ĉar de Dio estis la milito. Kaj ili loĝis sur ilia loko ĝis la elpatrujigo.
23 La idoj de la duontribo de Manase loĝis en la lando de Baŝan ĝis Baal-Ĥermon, Senir, kaj la monto Ĥermon. Ili estis en granda nombro.
24 Kaj jen estas la ĉefoj de iliaj patrodomoj:Efer, Jiŝei, Eliel, Azriel, Jeremia, Hodavja, kaj Jaĥdiel, viroj potencaj, viroj famaj, ĉefoj de siaj patrodomoj.
25 Sed ili defalis de Dio de iliaj patroj, kaj malĉaste sekvis la diojn de la enlandaj popoloj, kiujn Dio ekstermis antaŭ ili;
26 tial Dio de Izrael ekscitis kontraŭ ili la spiriton de Pul, reĝo de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en Ĥalaĥon, Ĥaboron, Haran, kaj al la rivero Gozan ĝis la nuna tago.
1 以色列的长子流本的儿子如下(流本虽然是长子, 但是因为他玷污了他父亲的床, 他长子的名分就归给以色列的儿子约瑟的儿子, 所以按着家谱他不算是长子。
2 犹大在自己的兄弟中是最强盛的, 领袖也是从他而出, 但是长子的名分却归约瑟):
3 以色列的长子流本的儿子是哈诺、法路、希斯伦和迦米。
4 约珥的子孙如下: 约珥的儿子是示玛雅, 示玛雅的儿子是歌革, 歌革的儿子是示每,
5 示每的儿子是米迦, 米迦的儿子是利.亚雅, 利.亚雅的儿子是巴力,
6 巴力的儿子是备.拉; 备.拉被亚述王提革拉.毗尼色掳去, 他是流本支派的首领。
7 他的兄弟按着家族历代的谱系记载作首领的, 是耶利、撒迦利雅和比拉。
8 比拉是亚撒的儿子, 亚撒是示玛的儿子, 示玛是约珥的儿子。约珥住在亚罗珥, 远至尼波和巴力.免。
9 他也向东面迁居, 直到幼发拉底河这边旷野的边缘, 因为他们在基列地的牲畜增多起来。
10 扫罗在位的日子, 他们与夏甲人作战; 夏甲人败在他们手下, 他们就在基列东面的全境, 住在夏甲人的帐棚里。
11 迦得的子孙在流本支派的对面, 住在巴珊地, 直到撒迦。
12 住在巴珊的有族长约珥, 副族长沙番, 还有雅乃和沙法。
13 他们同家族的兄弟是米迦勒、米书兰、示巴、约赖、雅干、细亚和希伯, 共七人。
14 以上这些人都是亚比孩的儿子。亚比孩是户利的儿子, 户利是耶罗亚的儿子, 耶罗亚是基列的儿子, 基列是米迦勒的儿子, 米迦勒是耶示筛的儿子, 耶示筛是耶哈多的儿子, 耶哈多是布斯的儿子;
15 还有古尼的孙子、押比叠的儿子亚希, 是他们家族的首领。
16 他们住在基列、巴珊和属于巴珊的村庄, 以及沙仑的整个草场, 直到四周的边缘。
17 以上所有这些人, 在犹大王约坦和以色列王耶罗波安在位的日子, 都记载在家谱上。
18 流本支派、迦得支派和玛拿西半个支派的人, 都是勇士; 他们拿盾牌和刀剑, 能拉弓射箭, 又能出征善战的, 共有四万四千七百六十人。
19 他们与夏甲人、伊突人、拿非施人和挪答人作战。
20 他们得 神的帮助对抗敌人, 夏甲人和所有与夏甲人联盟的人, 都交在他们手中, 因为他们在作战的时候向 神呼求; 神应允了他们, 因为他们倚靠他。
21 他们又掳掠了敌人的牲畜: 骆驼五万、羊二十五万、驴二千, 以及人口十万。
22 因为这场战争是出于 神, 所以敌人被杀的很多; 他们就占领了敌人的地方, 直到被掳的时候。
23 玛拿西半个支派的人住在那地, 从巴珊直到巴力.黑门、示尼珥和黑门山, 他们人数众多。
24 以下这些人是他们各家族的族长: 以弗、以示、以列、亚斯列、耶利米、何达威雅和雅叠; 他们都是英勇的战士, 著名的人物, 也是各家族的族长。
25 他们背弃了他们列祖的 神, 随从当地民族的神行邪淫; 神曾从他们面前消灭了这些民族。
26 因此, 以色列的 神激动了亚述王普勒, 就是亚述王提革拉.毗尼色的心, 他就把流本支派、迦得支派和玛拿西半个支派的人掳到哈腊、哈博和哈拉, 以及歌散河边, 他们的后裔直到今日还在那里。