1 Post paso de unu jaro, en la tempo, kiam la reĝoj eliras milite, Joab kondukis la militistaron kaj komencis ruinigi la landon de la Amonidoj, kaj li venis kaj eksieĝis Raban. Sed David restis en Jerusalem. Kaj Joab venkobatis Raban kaj detruis ĝin.
2 Kaj David prenis la kronon de Malkam de lia kapo; li trovis, ke ĝi enhavas laŭpeze kikaron da oro, kaj estis en ĝi multekosta ŝtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakiraĵo li elportis el la urbo tre multe.
3 Kaj la popolon, kiu estis tie, li elirigis, kaj mortigis per segiloj, feraj draŝiloj, kaj hakiloj. Tiele David agis kun ĉiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kun la tuta popolo revenis Jerusalemon.
4 Post tio komenciĝis milito en Gezer, kontraŭ la Filiŝtoj; tiam Sibĥaj, la Ĥuŝaido, mortigis Sipajon, unu el la infanoj de la giganto. Kaj ili humiliĝis.
5 Kaj denove estis milito kun la Filiŝtoj; kaj Elĥanan, filo de Jair, mortigis Laĥmin, fraton de Goljat, la Gatano, ĉe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto.
6 Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaŭ naskiĝis al la giganto.
7 Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de Ŝimea, frato de David.
8 Tiuj naskiĝis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la manoj de liaj servantoj.
1 过了年, 在列王出征的时候, 约押带领军兵, 毁坏了亚扪人的地方, 然后去围困拉巴。那时大卫住在耶路撒冷。约押攻打拉巴, 把城摧毁。
2 大卫从米勒公神像的头上取下金冠, 发现金子净重三十公斤, 又有一块宝石嵌在上面; 有人把这冠冕戴在大卫的头上; 大卫从城里夺走了大批战利品。
3 又把城里的众民拉出来, 要他们用锯子、铁铲和斧子作工; 大卫待亚扪各城的人都是这样。后来大卫和众民都回耶路撒冷去了。
4 这事以后, 以色列人在基色与非利士人交战; 那时户沙人西比该击杀了巨人的一个儿子细派, 非利士人就被制伏了。
5 后来, 以色列人与非利士人再次交战, 睚珥的儿子伊勒哈难, 击杀了迦特人歌利亚的兄弟拉哈米; 这人的枪杆好像织布机轴一样。
6 后来, 在迦特又有战事; 那里有一个身材高大的人, 手脚各有六指, 共有二十四根指头; 他也是巨人的儿子。
7 这人侮辱以色列人, 大卫的哥哥示米亚的儿子约拿单就把他击杀了。
8 这些人是迦特巨人的儿子, 都死在大卫和他仆人的手下。