1 Boaz iris al la pordego de la urbo kaj sidiĝis tie. Kaj jen preterpasas la parenco, pri kiu Boaz parolis. Kaj li diris:Alproksimiĝu kaj sidiĝu ĉi tie, vi, tia-tia. Tiu alproksimiĝis kaj sidiĝis.

2 Kaj Boaz prenis dek virojn el la plejaĝuloj de la urbo, kaj diris:Sidiĝu ĉi tie. Kaj ili sidiĝis.

3 Kaj li diris al la parenco:Tiun parcelon de la kampo, kiu apartenis al nia frato Elimeleĥ, vendas Naomi, kiu revenis el la lando de Moab;

4 kaj mi decidis sciigi vin, dirante:Aĉetu en la ĉeesto de la loĝantoj kaj en la ĉeesto de la plejaĝuloj de mia popolo. Se vi volas elaĉeti, aĉetu nun; sed se vi ne volas elaĉeti, diru al mi, por ke mi sciu; ĉar ne ekzistas iu alia por aĉeti, krom vi, kaj mi estas via postproksimulo. Tiu diris:Mi volas elaĉeti.

5 Tiam Boaz diris:Samtempe, kiam vi aĉetos la kampon el la mano de Naomi kaj de Rut, la Moabidino, edzino de la mortinto, vi ankaŭ prenos sur vin la devon restarigi la nomon de la mortinto al lia heredaĵo.

6 Kaj la parenco diris:Mi ne povas elaĉeti al mi, por ke mi ne pereigu mian propran heredaĵon; elaĉetu al vi mian aĉetotaĵon, ĉar vere mi ne povas elaĉeti.

7 Sed de la antikva tempo ekzistis kutimo en Izrael, pri elaĉetado kaj ŝanĝado, por firmigi ĉion:oni detiras sian ŝuon kaj donas ĝin al sia proksimulo; kaj tio estas la atesto en Izrael.

8 La parenco diris al Boaz:Elaĉetu al vi; kaj li detiris sian ŝuon.

9 Kaj Boaz diris al la plejaĝuloj kaj al la popolamaso:Hodiaŭ vi estas atestantoj, ke mi aĉetis el la mano de Naomi ĉion, kio apartenis al Elimeleĥ kaj al Kiljon kaj Maĥlon;

10 kaj ankaŭ Ruton, la Moabidinon, la edzinon de Maĥlon, mi akiris al mi kiel edzinon, por restarigi la nomon de la mortinto al lia heredaĵo, por ke la nomo de la mortinto ne estingiĝu inter liaj fratoj kaj ĉe la pordego de lia loko; vi estas atestantoj hodiaŭ.

11 Kaj la tuta ĉeestantaro, kiu troviĝis ĉe la pordego, kiel ankaŭ la plejaĝuloj, respondis:Ni estas atestantoj; la Eternulo faru, ke la virino, kiu envenas en vian domon, estu simila al Raĥel kaj Lea, kiuj ambaŭ starigis la domon de Izrael, kaj vi estu sukcesplena en Efrata kaj akiru bonan nomon en Bet-Leĥem;

12 kaj via domo estu sukcesplena, simile al la domo de Perec, kiun naskis Tamar al Jehuda, el la idaro, kiun la Eternulo donos al vi de tiu junulino.

13 Kaj Boaz prenis Ruton, kaj ŝi fariĝis lia edzino; kaj li envenis al ŝi, kaj la Eternulo donis al ŝi gravedecon, kaj ŝi naskis filon.

14 Kaj la virinoj diris al Naomi:Benata estu la Eternulo, kiu ne lasis vin sen parenco hodiaŭ, kaj li estu fama en Izrael;

15 kaj li estu al vi ĝojiganto, kaj prizorganto de via maljuneco; ĉar via bofilino, kiu amas vin kaj kiu estas al vi pli bona ol sep filoj, naskis lin.

16 Kaj Naomi prenis la infanon kaj metis ĝin sur sian bruston kaj fariĝis ĝia vartistino.

17 Kaj la najbarinoj donis al li nomon, dirante:Filo naskiĝis al Naomi; kaj ili nomis lin Obed. Li estas la patro de Jiŝaj, patro de David.

18 Kaj jen estas la generacioj de Perec:al Perec naskiĝis Ĥecron,

19 al Ĥecron naskiĝis Ram, al Ram naskiĝis Aminadab,

20 al Aminadab naskiĝis Naĥŝon, al Naĥŝon naskiĝis Salma,

21 al Salma naskiĝis Boaz, al Boaz naskiĝis Obed,

22 al Obed naskiĝis Jiŝaj, kaj al Jiŝaj naskiĝis David.

1 波阿斯去到城门, 坐在那里, 波阿斯所说那个有买赎权的近亲刚巧路过那里。波阿斯说: "喂, 老兄, 过来坐一下吧。"他就过去坐下来了。

2 波阿斯又邀请城里的十个长老, 对他们说: "请坐在这里。"他们就坐下来了。

3 他对那个有买赎权的近亲说: "从摩押地回来的拿俄米, 现在要卖我们族兄以利米勒的那块地。

4 我想把这一件事告诉你, 请你在众民的长老, 还有在座的各位面前, 把它买下来吧。如果你肯赎就赎, 假如不肯, 就说出来, 让我知道; 因为除了你当赎它以外, 我是第一候补。"那人说: "我肯赎。"

5 波阿斯说: "你从拿俄米手中买下那块地的时候, 你也得娶("娶"原文作"买")已死的人的妻子摩押女子路得, 使已死的人的名字留在他的产业上。"

6 那有买赎权的近亲说: "那我就不能赎它了, 只怕损害了我的产业。你可以赎我当赎的, 因为我没有办法赎了。"

7 从前在以色列, 无论买赎或是交易, 决定什么事, 当事人就要脱鞋给对方。这是以色列中作证的方式。

8 那有买赎权的近亲对波阿斯说: "你自己买下来吧。"就把鞋脱下来。

9 波阿斯对长老和众人说: "今天你们都是见证人, 所有属于以利米勒、基连和玛伦的, 我都从拿俄米手中买下来了。

10 我也娶了("娶了"原文作"买了")玛伦的妻子摩押女子路得作妻子, 使已死的人的名字留在他的产业上, 免得他的名字在本族本乡中除掉。今天你们都是见证人。"

11 聚集在城门的众人和长老都说: "我们都是见证人。愿耶和华使进你家的这女人, 像建立以色列家的拉结和利亚二人一样。愿你在以法他显大, 在伯利恒扬名。

12 愿耶和华从这少妇赐你后裔, 使你的家像他玛从犹大所生法勒斯的家一般。"

13 于是波阿斯娶了路得作妻子, 与她亲近。耶和华使她怀孕生了一个儿子。

14 妇女对拿俄米说: "耶和华是应当称颂的, 因为他今天没有断绝你有买赎权的近亲, 愿他在以色列中扬名。

15 他必苏醒你的生命, 养你的老, 因为他是爱你的媳妇所生的; 有她比有七个儿子更好。"

16 拿俄米把孩子接过来, 抱在怀中, 作他的保姆。

17 邻近的妇女要给他起名字, 说: "拿俄米生了孩子了。"就给他起名叫俄备得; 这俄备得是耶西的父亲, 耶西是大卫的父亲。

18 以下是法勒斯的后代: 法勒斯生希斯仑,

19 希斯仑生兰, 兰生亚米拿达,

20 亚米拿达生拿顺, 拿顺生撒门,

21 撒门生波阿斯, 波阿斯生俄备得,

22 俄备得生耶西, 耶西生大卫。