1 Jen do la resumo rilate la diritaĵojn:Ni havas tian ĉefpastron, kiu sidiĝis dekstre de la trono de la Majesto en la ĉielo,
2 servanto de la sanktejo, kaj de la vera tabernaklo, kiun starigis ne homo, sed la Sinjoro.
3 Ĉar ĉiu ĉefpastro estas enoficigita por oferi donacojn kaj oferojn; kaj tial estas necese, ke ankaŭ ĉi tiu havu ion por oferi.
4 Sed se li estus sur la tero, li tute ne estus pastro, tial, ke jam ekzistas oferantoj de donacoj laŭ la leĝo;
5 kiuj servas al la ekzemplo kaj ombro de ĉielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte la tabernaklon; ĉar:Zorgu, Li diris, ke vi faru ĉion laŭ la modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
6 Sed nun li ricevis servadon des pli bonan, ju pli bona estas la interligo, kies interulo li fariĝis kaj kiu sur pli bonaj promesoj estas dekretita.
7 Ĉar se tiu unua interligo estus sendifekta, tiam ne estus serĉita loko por dua.
8 Ĉar riproĉante ilin, Li diris: Jen venos la tempo, diras la Eternulo, Kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan:
9 Ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj En la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, Ĉar ili ne restis en Mia interligo, Kaj Mi malatentis ilin, diris la Eternulo.
10 Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos, Kaj Mi estos ilia Dio, Kaj ili estos Mia popolo.
11 Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon, Kaj ĉiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; Ĉar ĉiuj Min konos, De iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj;
12 Ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn, Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros.
13 Dirante:Novan interligon-Li malnovigis la unuan. Kaj tio, kio kadukiĝas kaj malnoviĝas estas proksima al malapero.
1 我们所讲论的重点, 就是我们有这样的一位大祭司, 他已经坐在众天之上至尊者的宝座右边,
2 在至圣所和真会幕里供职; 这真会幕是主支搭的, 不是人支搭的。
3 所有大祭司都是为了献礼物和祭品而设立的, 所以这位大祭司, 也必须有所献上的。
4 如果他在地上, 就不会作祭司, 因为已经有按照律法献礼物的祭司了。
5 这些祭司所供奉的职事, 不过是天上的事物的副本和影像, 就如摩西将要造会幕的时候, 神曾经警告他说: "你要留心, 各样物件, 都要照着在山上指示你的样式去作。"
6 但是现在耶稣得了更尊贵的职分, 正好像他是更美的约的中保, 这约是凭着更美的应许立的。
7 如果头一个约没有缺点, 就没有寻求另一个约的必要了。
8 可是 神指责他们, 说: "看哪, 主说, 日子要到了, 我要与以色列家和犹大家订立新约。
9 这新约不像从前我拉他们祖先的手, 领他们出埃及的日子与他们所立的约。因为他们没有遵守我的约, 我就不理会他们。这是主说的。
10 主说: ‘因为在那些日子以后, 我要与以色列家所立的约是这样: 我要把我的律法放在他们的心思里面, 写在他们的心上。我要作他们的 神, 他们要作我的子民。
11 他们各人必不用教导自己的邻居, 和自己的同胞, 说: 你要认识主。因为所有的人, 从最小到最大的, 都必认识我。
12 我也要宽恕他们的不义, 决不再记着他们的罪恶。’"
13 神既然说到新的约, 就是把前约当作旧的了; 那变成陈旧衰老的, 就快要消逝了。