1 Ni do timu, ke, kiam al ni restas promeso veni en Lian ripozejon, iu el vi eble ŝajne malatingos ĝin.

2 Ĉar al ni ankaŭ estas evangelio anoncita tiel same, kiel al ili; sed al ili la aŭdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido ĉe la aŭdantoj.

3 Ĉar ni ekkredintoj venas en la ripozejon, kiel Li diris: Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon; kvankam la faritaĵoj estis finitaj jam de post la fondo de la mondo.

4 Ĉar Li diris ie pri la sepa tago jene:Kaj Dio ripozis en la sepa tago de Sia tuta laboro;

5 kaj ankaŭ jene: Ili ne venos en Mian ripozejon.

6 Ĉar restas do por iuj veni en ĝin, kaj tiuj, al kiuj la evangelio unue estis predikita, ne envenis pro malobeo,

7 denove Li difinis iun tagon, dirante en David:Hodiaŭ, post tiom da tempo; kiel estas dirite: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, Ne obstinigu vian koron.

8 Ĉar se Josuo al ili estus doninta ripozon, Li ne parolus poste pri alia tago.

9 Tial restas sabata ripozo por la popolo de Dio.

10 Ĉar tiu, kiu venis en sian ripozejon, ankaŭ mem ripozas de siaj faroj, kiel Dio de Siaj.

11 Ni klopodu do veni en tiun ripozejon, por ke neniu falu laŭ la sama ekzemplo de malobeo.

12 Ĉar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol ĉia glavo dutranĉa, kaj penetranta ĝis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro.

13 Kaj ne ekzistas kreitaĵo kaŝita antaŭ Lia vidado; sed ĉio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

14 Havante do ĉefpastron grandan, trapasintan la ĉielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson.

15 Ĉar ni havas ĉefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj, sed tentitan en ĉio tiel same, tamen sen peko.

16 Ni do alvenu kun kuraĝo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por ĝustatempa helpo.

1 所以, 那进入安息的应许, 既然还给我们留着, 我们就应该战战兢兢, 恐怕我们中间有人像是被淘汰了。

2 因为有福音传给我们, 像传给他们一样, 只是他们所听见的道, 对他们没有益处, 因为他们没有用信心与所听见的打成一片("没有用信心与所听见的打成一片", 有古卷作"没有用信心与听从这道的人打成一片")。

3 然而我们信了的人, 就可以进入那安息。正如 神所说: "我在烈怒中起誓说, 他们绝不可进入我的安息! "其实 神的工作, 从创立世界以来已经完成了。

4 因为论到第七日, 他在圣经某一处说: "在第七日 神歇了他的一切工作。"

5 但在这里又说: "他们绝不可进入我的安息。"

6 既然这安息还留着要让一些人进去, 但那些以前听过福音的人, 因为不顺从不得进去;

7 所以 神就再定一个日子, 就是过了很久以后, 借着大卫所说的"今天", 就像前面引用过的: "如果你们今天听从他的声音, 就不要硬着心。"

8 如果约书亚已经使他们享受了安息, 神后来就不会再提到别的日子了。

9 这样看来, 为了 神的子民, 必定另外有一个"安息日"的安息保留下来。

10 因为那进入 神安息的人, 就歇了自己的工作, 好像 神歇了自己的工作一样。

11 所以, 我们要竭力进入那安息, 免得有人随着那不顺从的样子就跌倒了。

12 神的道是活的, 是有效的, 比一切两刃的剑更锋利, 甚至可以刺入剖开灵与魂, 关节与骨髓, 并且能够辨明心中的思想和意念。

13 被造的在 神面前没有一样不是显明的, 万有在他的眼前都是赤露敞开的; 我们必须向他交帐。

14 我们既然有一位伟大的、经过了众天的大祭司, 就是 神的儿子耶稣, 就应该坚持所宣认的信仰。

15 因为我们的大祭司并不是不能同情我们的软弱, 他像我们一样, 也曾在各方面受过试探, 只是他没有犯罪。

16 所以, 我们只管坦然无惧地来到施恩的宝座前, 为的是要领受怜悯, 得到恩惠, 作为及时的帮助。