1 Jen de la Eternulo venos tago, kiam oni dividos vian havaĵon meze de vi.

2 Mi kolektos ĉiujn naciojn milite kontraŭ Jerusalemon, kaj la urbo estos venkoprenita, la domoj estos detruitaj, la virinoj estos senhonorigitaj, duono de la urbo iros en kaptitecon, sed la cetera popolo ne estos ekstermita el la urbo.

3 Sed la Eternulo eliros kaj militos kontraŭ tiuj nacioj, kiel iam Li militis en tago de batalo.

4 Liaj piedoj en tiu tempo stariĝos sur la Monto de Olivoj, kiu estas antaŭ Jerusalem oriente; kaj la Monto de Olivoj disfendiĝos en la mezo en du partojn, de oriento ĝis okcidento, tiel, ke fariĝos tre granda valo, unu duono de la monto forŝoviĝos norden kaj la dua duono suden.

5 Kaj vi kuros en la valo inter Miaj montoj, ĉar la intermonta valo atingos ĝis Acel; vi kuros, kiel vi kuris de la tertremo en la tempo de Uzija, reĝo de Judujo; tiam venos la Eternulo, mia Dio, kune kun ĉiuj sanktuloj.

6 En tiu tago ne estos lumo, sed estos malvarmo kaj densa nebulo.

7 Kaj tio estos tago sola, konata nur de la Eternulo, nek tago nek nokto; nur vespere montriĝos lumo.

8 En tiu tago ekfluos viviga akvo el Jerusalem, duono de ĝi al la maro orienta kaj duono al la maro okcidenta; ĝi fluados en somero kaj en vintro.

9 Kaj la Eternulo estos Reĝo super la tuta tero; en tiu tempo la Eternulo estos sola, kaj Lia nomo estos sola.

10 La tuta lando fariĝos ebenaĵo, de Geba ĝis Rimon, sude de Jerusalem; ĉi tiu altiĝos kaj staros sur sia loko, de la Pordego de Benjamen ĝis la loko de la unua pordego, ĝis la Pordego Angula, kaj de la turo de Ĥananel ĝis la reĝaj vinpremejoj.

11 Kaj oni loĝos en ĝi, kaj anatemo ne plu ekzistos; kaj Jerusalem estos ekster ĉia danĝero.

12 Kaj tia estos la plago, per kiu la Eternulo frapos ĉiujn popolojn, kiuj batalis kontraŭ Jerusalem:ilia karno putros, kiam ili staros ankoraŭ sur siaj piedoj, iliaj okuloj putros en siaj kavoj, kaj ilia lango putros en ilia buŝo.

13 En tiu tempo estos inter ili granda tumulto, venanta de la Eternulo, kaj ĉiu kaptos la manon de sia proksimulo, kaj leviĝos lia mano kontraŭ lian proksimulon.

14 Eĉ Judujo militos kontraŭ Jerusalem, kaj oni kolektos la havaĵon de ĉiuj nacioj ĉirkaŭe, tre multe da oro, arĝento, kaj vestoj.

15 Tia sama plago estos sur la ĉevaloj, muloj, kameloj, azenoj, kaj sur ĉiuj brutoj, kiuj estos en tiuj tendaroj.

16 Ĉiuj restintoj el ĉiuj nacioj, kiuj venis kontraŭ Jerusalemon, venados ĉiujare, por adorkliniĝi antaŭ la Reĝo, la Eternulo Cebaot, kaj por festi la feston de laŭboj.

17 Se iu el la gentoj de la tero ne iros en Jerusalemon, por adorkliniĝi antaŭ la Reĝo, la Eternulo Cebaot, tiam ili ne havos pluvon super si.

18 Se la gento Egipta, kiu ne havas pluvon, ne iros kaj ne venos, trafos ilin la plago, per kiu la Eternulo frapos tiujn naciojn, kiuj ne venos, por festi la feston de laŭboj.

19 Tio estos puno de Egiptujo, kaj puno de ĉiuj nacioj, se ili ne iros, por festi la feston de laŭboj.

20 En tiu tempo sur la tintiloj de la ĉevaloj estos skribite:SANKTA AL LA ETERNULO; kaj la kaldronoj en la domo de la Eternulo estos kiel la kalikoj antaŭ la altaro.

21 Kaj ĉiuj kaldronoj en Jerusalem kaj en Judujo estos sanktaj al la Eternulo Cebaot; kaj ĉiuj oferontoj venos kaj prenos el ili kaj kuiros en ili; kaj ne plu estos komercisto en la domo de la Eternulo Cebaot en tiu tempo.

1 看哪! 耶和华的日子快到, 人要在你中间分取你的掠物。

2 因为我必招聚列国与耶路撒冷作战, 城必被占领, 房屋被抢掠, 妇女被强奸。城中的居民必有半数被掳去, 剩下的人民必不会从这城里被剪除。

3 那时, 耶和华要出去, 与那些国家作战, 像他以前在战争的日子作战一样。

4 到那日, 他的脚必站在对着耶路撒冷, 在东面的橄榄山上; 这橄榄山必从中间裂开, 由东至西成为极大的山谷。山的一半向北挪移, 一半向南挪移。

5 你们要经由我的山谷逃跑, 因为山谷必伸展到亚萨; 你们要逃跑, 好像在犹大王乌西雅年间逃避大地震一样。耶和华我的 神必来临, 所有的圣者都与他("与他"《马索拉抄本》作"与你")同来。

6 到那日, 必没有光、寒冷和严霜。

7 那将是独特的一天, 只有耶和华知道; 那天不再分白昼和黑夜, 因为在晚上仍有光明。

8 到那日, 必有活水从耶路撒冷流出来; 一半流往东海, 另一半流往西海; 冬天夏天都是这样。

9 耶和华必作全地的王; 到那日, 人人都承认耶和华是独一无二的, 他的名也是独一无二的。

10 全地, 从迦巴直到耶路撒冷南方的临门, 都要变成平原; 但耶路撒冷仍必屹然耸立, 从便雅悯门到第一门的地方, 到角门, 又从哈楠业楼到王的榨酒池, 都在原处。

11 城中必有人居住, 必不再有毁灭的咒诅, 耶路撒冷的人必安然居住。

12 这是耶和华用来击打那些与耶路撒冷争战的万族的灾疫: 他们双脚仍然站地的时候, 他们的肌肉必腐烂, 他们的眼球必在眼眶里腐烂, 他们的舌头必在口腔中腐烂。

13 到那日, 耶和华必使他们大大慌乱, 他们各人互相抓住对方的手, 并举起手来互相攻击。

14 犹大也必在耶路撒冷争战; 四围列国的财物都必被收聚起来, 有极多的金子、银子和衣服。

15 照样, 像这类的灾疫也必临到马匹、骡子、骆驼、驴和在营中的一切牲畜身上。

16 所有前来攻击耶路撒冷的列国中剩下的人, 必年年上来敬拜大君王万军之耶和华, 并且守住棚节。

17 地上的万族中, 凡是不上耶路撒冷敬拜大君王万军之耶和华的, 就必没有雨降给他们。

18 埃及族若不上来参加, 就必没有雨降给他们, 这就是耶和华用来击打那些不上来守住棚节的列国的灾祸。

19 这就是埃及的刑罚, 也是所有不上来守住棚节的列国的惩罚。

20 到那日, 马的铃铛上必有"归耶和华为圣"这句话; 耶和华殿里的锅必好像祭坛前献祭用的碗一样。

21 耶路撒冷和犹大所有的锅都必归万军之耶和华为圣; 献祭的, 都必来取这些锅, 用来煮祭肉。到那日, 在万军之耶和华的殿中, 必不再有商人("商人"或译: 迦南人")。