1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen kvar ĉaroj eliras el inter du montoj; kaj la montoj estas kupraj.
2 La unua ĉaro havis ĉevalojn ruĝajn, la dua ĉaro havis ĉevalojn nigrajn,
3 la tria ĉaro havis ĉevalojn blankajn, kaj la kvara ĉaro havis ĉevalojn makulitajn kaj brunajn.
4 Mi ekparolis kaj diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi:Kio tio estas, mia sinjoro?
5 La anĝelo respondis kaj diris al mi:Tio estas la kvar spiritoj de la ĉielo, kiuj eliras post sia starado antaŭ la Reganto de la tuta tero.
6 La ĉaro kun la nigraj ĉevaloj iris al la lando norda, la blankaj iris post ili, kaj la makulitaj iris al la lando suda.
7 La brunaj eliris, kaj deziris trairi la teron; kaj li diris:Iru, trairu la teron; kaj ili trairis la teron.
8 Kaj li kriis al mi, kaj diris al mi jene:Vidu, tiuj, kiuj eliris al la lando norda, kontentigis Mian spiriton en la lando norda.
9 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
10 Prenu de la forkondukitoj, de Ĥeldaj, de Tobija, kaj de Jedaja, kaj iru en la domon de Joŝija, filo de Cefanja, iru en la sama tago, kiam ili venos el Babel;
11 prenu arĝenton kaj oron, kaj faru kronojn kaj metu sur la kapon de la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak,
12 kaj diru al li jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen estas viro, kies nomo estas Markoto; li kreskos el sia loko kaj konstruos la templon de la Eternulo.
13 Li konstruos la templon de la Eternulo, li ricevos gloron kaj sidos kaj regos sur sia trono; li estos ankaŭ pastro sur sia trono, kaj konsiliĝo paca estos inter ambaŭ.
14 Kaj tiuj kronoj estos ĉe Ĥelem, Tobija, Jedaja, kaj Ĥen, filo de Cefanja, kiel memoraĵo en la templo de la Eternulo.
15 Kaj malproksime loĝantoj venos kaj konstruos en la templo de la Eternulo, kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi; kaj tio okazos, se vi obeados la voĉon de la Eternulo, via Dio.
1 我又举目观看, 看见有四辆战车从两座山中间出来, 那两座山是铜山。
2 第一辆战车套着红马, 第二辆套着黑马,
3 第三辆套着白马, 第四辆套着有斑点的马; 这些马都很雄壮。
4 于是我问那与我说话的天使: "我主啊, 这些是什么意思?"
5 天使回答我: "这些是天的四风("风"或译: "灵"), 是从侍立在全地之主面前出来的。"
6 套着黑马的车出来, 往北方之地去; 套着白马的车出来, 跟在它们后面("跟在它们后面"或译: "往西方去"); 套着有斑点的马的车出来, 往南方之地去。
7 这些雄壮的马出来, 切望在全地走遍各处; 天使说: "你们去吧, 只管在全地走遍各处。"它们就在全地走遍各处。
8 他又呼唤我, 对我说: "你看, 那些出来往北方之地去的, 已经在北方之地使我心灵的忿怒平息下来。"
9 耶和华的话临到我, 说:
10 "你要从黑玳、多比雅和耶大雅手中收取被掳的人奉献的金银; 他们已经从巴比伦回来了。你要即日去, 进入西番雅的儿子约西亚的家里。
11 你要拿这金银来做冠冕, 戴在约撒答的儿子大祭司约书亚的头上,
12 告诉他说: ‘万军之耶和华这样说: 看哪! 有一个人名叫大卫的苗裔, 他必从自己的地方生长起来, 并要建造耶和华的殿。
13 他必建造耶和华的殿, 必得尊荣; 他必坐在宝座上执掌王权, 又必在他的宝座上作祭司, 使两者之间和谐共济。’"
14 这冠冕要在耶和华的殿中给希连("希连"有古译本作"黑玳")、多比雅、耶大雅和西番雅的儿子贤("贤"有古译本作"约西亚")作记念。
15 远方的人也要来建造耶和华的殿, 你们就知道万军之耶和华差遣了我到你们这里来。你们若留心听从耶和华你们 神的话, 这事必定成就。