1 Mi denove levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen staras viro, kiu tenas en sia mano mezurŝnuron.
2 Mi demandis:Kien vi iras? Kaj li respondis al mi:Mezuri Jerusalemon, por vidi, kiel larĝa kaj kiel longa ĝi estas.
3 Kaj jen la anĝelo, kiu parolis kun mi, eliris, kaj alia anĝelo iris renkonte al li,
4 kaj diris al li:Kuru, kaj diru al ĉi tiu junulo:Sen murego estos Jerusalem, pro la multeco de la homoj kaj brutoj en ĝi.
5 Sed Mi estos por ĝi fajra murego ĉirkaŭe, diras la Eternulo, kaj Mi estos glora meze de ĝi.
6 He, he! kuru el la lando norda, diras la Eternulo; ĉar kiel la kvar ventojn de la ĉielo Mi dispelis vin, diras la Eternulo.
7 He, Cion, kiu loĝas ĉe la filino de Babel, saviĝu!
8 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot:Post la gloriĝo Li sendos min al la nacioj, kiuj prirabis vin; ĉar kiu tuŝas vin, tiu tuŝas la pupilon de Lia okulo.
9 Kaj jen mi levos mian manon sur ilin, kaj ili fariĝos rabaĵo por tiuj, kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot min sendis.
10 Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo.
11 Kaj multaj popoloj aliĝos al la Eternulo en tiu tempo, kaj fariĝos Mia popolo, kaj Mi ekloĝos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.
12 Kaj la Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon.
13 Ĉiu karno silentu antaŭ la Eternulo, ĉar Li leviĝis el Sia sankta loĝejo.
1 我又举目观看, 看见一人手里拿着量度用的绳子。(本节在《马索拉抄本》为2:5)
2 我问他: "你到哪里去?"他对我说: "我要去量度耶路撒冷, 看看有多宽, 有多长。"
3 那与我说话的天使离去的时候, 另有一位天使迎着他来,
4 对他说: "你快跑去告诉那年轻人: ‘耶路撒冷必有人居住, 像没有城墙规限的田野, 因为城中的人和牲畜很多。
5 耶和华说: 我要作耶路撒冷四围的火墙和城中的荣耀。’"
6 "嗨! 嗨! 你们要从北方之地逃走(这是耶和华的宣告), 因为我过去曾把你们分散在天的四方。"这是耶和华的宣告。
7 耶和华说: "嗨! 与巴比伦的居民同住的锡安的人民哪! 逃跑吧! "
8 万军之耶和华这样说, 得了荣耀之后, 他差遣我去攻击那些劫掠你们的列国, 因为凡触摸你们的, 就是触摸他眼中的瞳人。
9 看哪! 我要向他们挥动我的手, 他们就必成了自己奴仆的掠物。这样, 你们就知道万军之耶和华差遣了我。
10 "锡安的居民("居民"原文作"女子")哪! 你们要欢呼快乐, 因为我要来住在你们中间。"这是耶和华的宣告。
11 到那日, 许多国家要归附耶和华, 作他的("他的"原文作"我的")子民, 他要("他要"原文作"我要")住在你们中间。你们就知道万军之耶和华差遣了我到你们那里去。
12 耶和华必再得着犹大作他在圣地的业分, 他必再拣选耶路撒冷。
13 全人类都当在耶和华面前肃静, 因为他从自己圣洁的居所被激动起来了。