1 Profeta vorto de la Eternulo pri Izrael. Diro de la Eternulo, kiu etendis la ĉielon, fondis la teron, kaj kreis la spiriton de la homo interne de li:

2 Jen Mi faros Jerusalemon freneziga kaliko por ĉiuj popoloj ĉirkaŭe, kaj eĉ por Judujo, kiam Jerusalem estos sieĝata.

3 En tiu tempo Mi faros Jerusalemon peza ŝtono por ĉiuj popoloj:ĉiuj, kiuj ĝin levos, faros al si vundojn; kaj kolektiĝos kontraŭ ĝi ĉiuj nacioj de la tero.

4 En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi frapos ĉiun ĉevalon per rabio kaj ĝian rajdanton per frenezeco; kaj sur la domon de Jehuda Mi malfermos Miajn okulojn; ĉiujn ĉevalojn de la popoloj Mi frapos per blindeco.

5 Kaj la estroj de Judujo diros en sia koro:Mia forto estas la loĝantoj de Jerusalem, dank� al la Eternulo Cebaot, ilia Dio.

6 En tiu tempo Mi faros la estrojn de Judujo kiel pato kun fajro inter ligno kaj kiel brulanta torĉo inter garboj, kaj ili formanĝos dekstre kaj maldekstre ĉiujn popolojn ĉirkaŭe; kaj Jerusalem estos denove priloĝata sur sia loko, en Jerusalem.

7 Kaj antaŭe la Eternulo savos la tendojn de Judujo, por ke la gloro de la domo de David kaj la gloro de la loĝantoj de Jerusalem ne estu tro alta super Judujo.

8 En tiu tempo la Eternulo defendos la loĝantojn de Jerusalem, kaj la plej malforta el ili estos en tiu tempo kiel David, kaj la domo de David estos kiel Dio, kiel anĝelo de la Eternulo antaŭ ili.

9 En tiu tempo Mi decidos ekstermi ĉiujn naciojn, kiuj atakas Jerusalemon.

10 Sed sur la domon de David kaj sur la loĝantojn de Jerusalem Mi verŝos spiriton de amo kaj de preĝoj; kaj ili rigardos tiun, kiun ili trapikis, kaj ili ploros pri li, kiel oni ploras pri solfilo, kaj ili malĝojos pri li, kiel oni malĝojas pri unuenaskito.

11 En tiu tempo estos granda plorado en Jerusalem, kiel la plorado en Hadadrimon en la valo de Megidon.

12 Ploros la lando, ĉiu familio aparte:la familio de la domo de David aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la domo de Natan aparte, kaj iliaj edzinoj aparte;

13 la familio de la domo de Levi aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la Ŝimeiidoj aparte, kaj iliaj edzinoj aparte;

14 ĉiuj ceteraj familioj ĉiu familio aparte, kaj iliaj edzinoj aparte.

1 以下是耶和华的默示, 这是耶和华论到以色列的话(是耶和华的宣告, 他铺张诸天, 奠定大地的根基, 造成人里面的灵):

2 "看哪! 我要使耶路撒冷成为令周围万族喝醉的杯; 耶路撒冷被围困的时候, 犹大也必受到攻击。

3 到那日, 我要使耶路撒冷对万族来说像一块沉重的石头, 举起它的必受重伤; 地上的列国必聚集起来攻击耶路撒冷。

4 到那日(这是耶和华的宣告), 我要击打所有的马匹, 使它们惊恐, 击打骑马的人, 使他们疯狂; 我必开眼看顾犹大家, 我要击打万族所有的马匹, 使它们瞎眼。

5 那时, 犹大的族长必心里说: ‘耶路撒冷的居民, 靠万军之耶和华他们的 神得着力量。’

6 "到那日, 我必使犹大的族长好像木柴中的火盆, 又好像禾捆中的火把; 他们必向左右吞灭周围的万族, 但耶路撒冷的人必仍在城中原处安居。

7 "耶和华必先拯救犹大的帐棚, 免得大卫家的荣耀和耶路撒冷居民的荣耀胜过犹大。

8 到那日, 耶和华必保护耶路撒冷的居民; 他们中间最软弱的, 到那日必好像大卫, 大卫家必好像 神, 好像行在他们前面的耶和华使者。

9 到那日, 我必歼灭所有前来攻打耶路撒冷的列国。

10 "我必把那恩慈与恳求的灵倾注在大卫家和耶路撒冷居民的身上。他们必仰望我, 就是他们所刺的; 他们要为他哀哭, 好像丧独生子; 他们必为他悲痛, 好像丧长子。

11 到那日, 耶路撒冷必有极大的哀哭, 像在米吉多平原的哈达临门的哀哭一样。

12 全地都要哀哭, 一家一家独在一处哀哭。大卫家独在一处, 他们的妇女也独在一处; 拿单家独在一处, 他们的妇女也独在一处;

13 利未家独在一处, 他们的妇女也独在一处; 示每家独在一处, 他们的妇女也独在一处;

14 其余的各家都是一家一家独在一处, 他们的妇女也独在一处。"