1 Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero, Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito.

2 Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro, Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon,

3 Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi.

4 Kiam mi kuŝiĝas, mi diras:Kiam mi leviĝos? Sed la vespero fariĝas longa, kaj mi satiĝas de maltrankvileco ĝis la tagiĝo.

5 Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia haŭto krevis kaj putras.

6 Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.

7 Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;

8 Ne plu revidos min okulo de vidanto; Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos.

9 Nubo pasas kaj foriras; Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en Ŝeolon;

10 Li ne plu revenas en sian domon; Lia loko ne plu rekonos lin.

11 Tial mi ne detenos mian buŝon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolĉeco de mia animo.

12 Ĉu mi estas maro aŭ mara monstro, Ke Vi starigis gardon por mi?

13 Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos, Ke mia kuŝejo plifaciligos mian suferadon,

14 Tiam Vi teruras min per sonĝoj, Timigas min per vizioj;

15 Kaj mia animo deziras sufokiĝon, Miaj ostoj la morton.

16 Tedis al mi; ne eterne mi vivu; Forlasu min, ĉar miaj tagoj estas vantaĵo.

17 Kio estas homo, ke Vi faras lin granda, Ke Vi zorgas pri li,

18 Ke Vi rememoras lin ĉiumatene, Elprovas lin ĉiumomente?

19 Kial Vi ne deturnas Vin de mi, Ne lasas min libera eĉ tiom, ke mi povu engluti mian salivon?

20 Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj, Ke mi fariĝis ŝarĝo por mi mem?

21 Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaŭ kuŝos en la tero; Kaj kiam Vi morgaŭ serĉos min, mi ne ekzistos.

1 "人在世上怎能没有劳役呢?你的日子不像雇工的日子吗?

2 正如仆人切慕暮影, 又像雇工盼望工价。

3 照样, 我有空虚的岁月, 也有劳苦的黑夜为我派定。

4 我躺下的时候, 就说: ‘我什么时候起来?’然而, 长夜漫漫, 我辗转反侧, 直到黎明。

5 我的肉体以虫子和土块为衣裳, 我的皮肤裂开又流脓。

6 我过的日子比梭还要快, 在毫无盼望之中而结束。

7 求你记念我的性命不过是一口气, 我的眼必不再看见福乐。

8 看我的, 他的眼再也看不到我, 你的眼要看我, 我已经不在了。

9 云彩怎样消散逝去, 照样, 人下阴间也不再上来。

10 他不再回自己的家, 故乡再也不认识他。

11 因此, 我不再禁止我的口, 我要说出灵里的忧愁, 倾诉心中的痛苦。

12 我岂是洋海或是海怪, 你竟然设守卫防备我?

13 我若说: ‘我的床必安慰我, 我的榻必减轻我的苦情’,

14 你就用梦惊扰我, 又用异象惊吓我,

15 以致我宁可窒息而死, 也不肯保留我这一身的骨头。

16 我厌恶自己, 不愿永远活下去。任凭我吧, 因为我的日子都是空虚的。

17 人算什么, 你竟看他为大, 又把他放在心上;

18 每天早晨你都鉴察他, 每时每刻你也试验他。

19 你到什么时候才转眼不看我, 任凭我咽下唾沫呢?

20 鉴察世人的主啊! 我若犯了罪, 跟你有什么关系呢?你为什么把我当作箭靶, 使我以自己为重担呢?

21 你为什么不赦免我的过犯, 除去我的罪孽呢?现在我快要躺卧在尘土中, 那时你寻找我, 我却不在了。"