1 Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon.
2 Al li naskiĝis sep filoj kaj tri filinoj.
3 Lia brutaro konsistis el sep mil ŝafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol ĉiuj filoj de la oriento.
4 Liaj filoj havis la kutimon faradi festenon en la domo de ĉiu el ili, ĉiu en sia tago; kaj ili invitadis siajn tri fratinojn, por manĝi kaj trinki kun ili.
5 Kaj ĉiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li leviĝis frue matene kaj alportis bruloferojn laŭ la nombro de ili ĉiuj; ĉar, diris Ijob:Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob ĉiam.
6 Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis inter ili ankaŭ Satano.
7 Kaj la Eternulo diris al Satano:De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi.
8 Kaj la Eternulo diris al Satano:Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas ja sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon.
9 Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Ĉu vane Ijob timas Dion?
10 Vi ŝirmis ja ĉiuflanke lin kaj lian domon, kaj ĉion, kio apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastiĝis sur la tero.
11 Sed etendu nur Vian manon, kaj ektuŝu ĉion, kion li havas; Vi vidos, ĉu li ne blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo.
12 Tiam la Eternulo diris al Satano:Jen ĉio, kion li havas, estas transdonata en vian manon; nur sur lin mem ne etendu vian manon. Kaj Satano foriris de antaŭ la Eternulo.
13 Unu tagon, kiam liaj filoj kaj liaj filinoj estis manĝantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato,
14 venis sendito al Ijob, kaj diris:Dum la bovoj estis plugantaj kaj la azeninoj estis paŝtiĝantaj apud ili,
15 superfalis ilin la Ŝebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.
16 Kiam ankoraŭ tiu parolis, venis alia, kaj diris:Fajro de Dio falis el la ĉielo, bruligis la ŝafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.
17 Kiam tiu ankoraŭ parolis, venis alia, kaj diris:La Ĥaldeoj aranĝis tri taĉmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.
18 Dum tiu ankoraŭ parolis, venis alia, kaj diris:Viaj filoj kaj viaj filinoj estis manĝantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato;
19 kaj jen granda vento leviĝis de la flanko de la dezerto, puŝis la kvar angulojn de la domo, kaj ĉi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.
20 Tiam Ijob leviĝis, disŝiris sian veston, pritondis sian kapon, ĵetis sin sur la teron, kaj adorkliniĝis;
21 kaj li diris:Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.
22 Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis, kaj ne eldiris blasfemon kontraŭ Dio.
1 乌斯地有一个人, 名叫约伯。这人完全、正直, 敬畏 神, 远离罪恶。
2 他生了七男三女。
3 他的家产有七千只羊、三千匹骆驼、五百对牛、五百头母驴, 并且有许多仆婢。这人在全东方的人中至为尊贵。
4 他的儿子素常轮流各按自己的日子在家摆设筵席, 并且邀请他们的三个姊妹来一同吃喝。
5 轮流设宴的日子一过, 约伯就差人去叫他们自洁。他清早起来, 按他们的数目献上燔祭。因为他心里想: "说不定孩子犯了罪, 心中亵渎了 神。"约伯经常这样作。
6 有一天, 神的众子都来侍立在耶和华面前, 撒但也来到他们中间。
7 耶和华问撒但: "你从哪里来?"撒但回答耶和华说: "我在地上徘徊, 走来走去。"
8 耶和华问撒但: "你有没有注意到我的仆人约伯?世上再也没有一个人像他那样完全、正直, 敬畏 神, 远离罪恶。"
9 撒但回答耶和华说: "约伯敬畏 神, 难道是无缘无故的吗?
10 你不是在他四周围上篱笆保护他吗?他的家和他所有的一切, 以及他手所作的, 你都赐福, 他的家产也在地上增添。
11 只要你伸手打击他所有的一切, 他一定当面亵渎你。"
12 耶和华对撒但说: "好吧, 他所有的一切都交在你手中, 只是不可以伸手害他。"于是撒但从耶和华面前退去。
13 有一天, 约伯的儿女正在他们长兄的家里吃饭喝酒的时候,
14 有报信的来见约伯, 说: "牛正在耕田, 母驴在附近吃草的时候,
15 示巴人忽然来侵袭, 把牛驴掳去, 又用刀杀了仆人, 只有我一个人逃脱, 来向你报告。"
16 这个人还在说话的时候, 又有人来说: " 神的火从天上降下来, 把群羊和仆人都烧光了, 只有我一个人逃脱, 来向你报告。"
17 他还在说话的时候, 又有人来说: "迦勒底人分成三队突袭骆驼, 把它们掳去, 又用刀杀了仆人, 只有我一个人逃脱, 来向你报告。"
18 他还在说话的时候, 又有人来说: "你的儿女正在他们长兄的家里吃饭喝酒的时候,
19 没想到有一阵狂风, 从旷野那边刮来, 吹袭房屋的四角, 房屋倒塌在他们身上, 他们就都死了, 只有我一个人逃脱, 来向你报告。"
20 于是约伯起来, 撕裂外袍, 剃了头, 俯伏在地上敬拜,
21 说: "我赤身出于母胎, 也必赤身归去。赏赐的是耶和华, 收回的也是耶和华; 耶和华的名是应当称颂的。"
22 在这一切事上, 约伯并没有犯罪, 也没有归咎于 神。