1 Ijob respondis kaj diris:

2 Aŭskultu mian parolon; Kaj ĝi estu anstataŭ viaj konsoloj.

3 Toleru, ke mi parolu; Kaj kiam mi finos mian paroladon, tiam moku.

4 Ĉu kontraŭ homo mi disputas? Kaj kial mi ne estu malpacienca?

5 Turnu vin al mi, kaj vi eksentos teruron, Kaj vi metos la manon sur la buŝon.

6 Kiam mi ekpensas pri tio, min atakas teruro, Kaj tremo kaptas mian korpon.

7 Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havaĵon?

8 Ilia idaro estas bone aranĝita antaŭ ili, kune kun ili, Kaj ilia devenantaro estas antaŭ iliaj okuloj.

9 Iliaj domoj estas en paco, sen timo; Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili.

10 Ilia bovo naskigas kaj ne estas forpuŝata; Ilia bovino gravediĝas kaj ne abortas.

11 Siajn malgrandajn infanojn ili elirigas kiel ŝafaron, Kaj iliaj knaboj saltas.

12 Ili ĝojkrias sub la sonoj de tamburino kaj harpo, Ili estas gajaj sub la sonoj de fluto.

13 Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en Ŝeolon momente.

14 Kaj tamen ili diras al Dio:Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn;

15 Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?

16 Sed ne de ili dependas ilia bonstato; La pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi.

17 Ĝis kiam? La lumilo de la malpiuloj estingiĝu, Kaj ilia pereo venu sur ilin; Suferojn Li partodonu al ili en Sia kolero.

18 Ili estu kiel pajlero antaŭ vento, Kaj kiel grenventumaĵo, kiun forportas ventego.

19 Dio konservas lian malfeliĉon por liaj infanoj; Li repagu al li mem, ke li sciu;

20 Liaj propraj okuloj vidu lian malfeliĉon, Kaj el la kolero de la Plejpotenculo li trinku.

21 Ĉar kiom interesas lin lia domo post li, Kiam la nombro de liaj monatoj finiĝis?

22 Ĉu oni povas instrui scion al Dio, Kiu juĝas ja plej altajn?

23 Unu mortas meze de sia abundeco, Tute trankvila kaj kontenta;

24 Lia brusto estas plena de lakto, Kaj liaj ostoj estas saturitaj de medolo.

25 Alia mortas kun animo suferanta, Kaj li ne ĝuis bonon.

26 Sed ambaŭ kune ili kuŝas en la tero, Kaj vermoj ilin kovras.

27 Vidu, mi scias viajn pensojn, Kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraŭ mi;

28 Vi diros:Kie estas la domo de la nobelo? Kaj kie estas la tendo, en kiu loĝis la malpiuloj?

29 Sed demandu la vojaĝantojn, Kaj ne malatentu iliajn atestojn:

30 En tago de malfeliĉo la malpiulo estas ŝirmata, En tago de kolero li estas metata flanken.

31 Kiu montros antaŭ lia vizaĝo lian konduton? Kiu repagos al li, se li ion faris?

32 Kaj li estas akompanata al la tomboj, Kaj sur la tomba altaĵeto estas starigataj gardistoj.

33 Dolĉaj estas por li la terbuloj de la valo, Kaj post li treniĝas ĉiuj homoj, Kaj sennombraj estas tiuj, kiuj iris antaŭ li.

34 Kiel do vi volas konsoli min per vantaĵo, Kaj viaj respondoj enhavas nur malĝustaĵojn?

1 约伯回答说:

2 "你们要细听我的言语, 这就算是你们给我的安慰。

3 请原谅我, 我又要说话了, 说完以后, 就任凭你们嘲笑吧!

4 我岂是抱怨的人呢?我的心为什么不能忍耐呢?

5 你们注视我, 惊讶吧, 用手掩口吧。

6 我每逢想起, 就惊惶, 浑身战抖。

7 恶人为什么总可以存活, 活到老, 而且财势强大?

8 他们的后裔在他们面前坚定, 他们眼见自己的子孙在他们周围立定。

9 他们的家宅平安无惧, 神的刑杖也不加在他们身上。

10 他们的公牛交配而不落种, 他们的母牛下犊而不掉胎,

11 他们叫小孩子出去多如羊群, 他们的年轻人四处跳跃;

12 他们跟着琴鼓高歌, 又因着箫的声音欢乐。

13 他们幸福度过他们的日子, 一剎那间下阴间, 毫无病痛。

14 然而他们对 神说: ‘离开我们吧, 我们不愿意晓得你的道路。

15 全能者是谁, 竟要我们服事他呢?我们若向他恳求, 有什么益处呢?’

16 他们的福乐岂不是掌握在他们的手中?恶人的谋算离我很远。

17 恶人的灯何尝熄灭?灾难何尝临到他们身上?神何尝在忿怒中把痛苦分给他们!

18 他们何尝像风前的干草, 何尝像暴风刮去的糠秕?

19 你们说: ‘ 神为恶人的儿女积蓄罪孽’, 我却说: ‘ 神报应他本人, 好叫他自己明白。’

20 愿他亲眼看见自己败落, 愿他喝全能者的烈怒。

21 他的岁月既然断绝, 他还会看顾自己身后的家吗?

22 神既然审判那些在高位的, 谁能把什么知识教给他呢?

23 有人到死的时候仍然气力充足, 享尽平静与安逸;

24 他的奶桶充满鲜奶, 他的骨髓滋润。

25 有人到死的时候心里痛苦, 一生未尝美食;

26 他们都一起躺在尘土中, 虫子爬满他们身上。

27 我知道你们的心思, 与你们恶待我的计谋。

28 你们问: ‘霸王的房屋在哪里?恶人住过的帐棚在哪里?’

29 你们没有问问过路的人吗?不承认他们所提的证据吗?

30 就是恶人在灾难的日子得存留, 在 神发怒的时候得逃脱。

31 他所行的, 有谁敢当面指责他呢?他所作的, 有谁能报应他呢?

32 然而他被人抬到坟墓里, 并且有人看守他的墓地。

33 他以谷中的土块为甘甜, 所有的人跟在他后面, 走在他前面的不计其数。

34 你们的回话既然只存虚假, 怎样徒然安慰我呢?"