1 Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.
2 Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj?
3 Ĉu ne malfeliĉon al malpiulo, Kaj forpuŝon de malbonagantoj?
4 Ĉu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas ĉiujn miajn paŝojn?
5 Ĉu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo?
6 Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkiĝos pri mia senkulpeco.
7 Se mia paŝo forkliniĝis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluiĝis makulo:
8 Tiam mi semu kaj alia manĝu, Kaj mia idaro elradikiĝu.
9 Se mia koro forlogiĝis al virino, Kaj mi kaŝe atendis ĉe la pordo de mia amiko:
10 Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj kliniĝu super ŝi.
11 Ĉar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni juĝistoj.
12 Tio estas fajro, kiu ekstermas ĝis la abismo, Kaj mian tutan akiritaĵon ĝi elradikigus.
13 Ĉu mi malŝatis la rajton de mia servisto aŭ de mia servistino, Kiam ili havis juĝan aferon kun mi?
14 Tiam kion mi farus, kiam Dio leviĝus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus?
15 Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaŭ lin.
16 Ĉu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aŭ ĉu mi turmentis la okulojn de vidvino?
17 Ĉu mian panpecon mi manĝis sola? Ĉu ne manĝis de ĝi ankaŭ orfo?
18 Ĉar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto.
19 Kiam mi vidis malfeliĉulon sen vesto Kaj malriĉulon sen kovro,
20 Ĉu tiam ne benis min liaj lumboj, Ĉu li ne estis varmigata per la lano de miaj ŝafoj?
21 Se mi levis mian manon kontraŭ orfon, Ĉar mi vidis en la pordego helpon al mi,
22 En tia okazo mia ŝultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompiĝu de kano.
23 Ĉar mi timas la punon de Dio, Kaj ĝian pezon mi ne povus elteni.
24 Ĉu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido?
25 Ĉu mi ĝojis, ke mia riĉeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris?
26 Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan,
27 Ĉu tiam sekrete forlogiĝis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano?
28 Ankaŭ tio estus krimo juĝinda, Ĉar mi forneus per tio Dion en la alto.
29 Ĉu mi ĝojis pri malfeliĉo de mia malamiko? Aŭ ĉu mi estis ravita, se lin trafis malbono?
30 Mi ne permesis al mia gorĝo peki Per eldiro de malbeno kontraŭ lia animo.
31 Ĉu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satiĝus de lia karno!
32 Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj.
33 Ĉu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn, Por kaŝi en mia brusto miajn pekojn?
34 En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon.
35 Ho, se iu aŭskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron,
36 Mi portus ĝin sur mia ŝultro, Mi metus ĝin sur min kiel kronon,
37 Mi raportus al li pri la nombro de miaj paŝoj; Mi alproksimiĝus al li kiel al princo.
38 Se mia lando kriis kontraŭ mi, Kaj ĝiaj sulkoj ploris,
39 Se ĝiajn fruktojn mi manĝis senpage, Kaj mi afliktis la animon de ĝiaj mastroj:
40 Tiam anstataŭ tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataŭ hordeo dornoj. Finiĝis la paroloj de Ijob.
1 "我与自己的眼睛立了约, 决不注视处女。
2 从至上的 神所得的分, 从至高的全能者所得的业是什么呢?
3 灾难不是临到不义的人吗?灾祸不是临到作孽的人吗?
4 神不是察看我的道路, 数算我的一切脚步吗?
5 我若与虚谎同行, 我的脚若急于追随诡诈,
6 就愿我被公平的天平称度, 使 神可以知道我的完全。
7 我的脚步若偏离正道, 我的心若随从眼目而行, 我的手掌若粘有任何污点,
8 就愿我所种的, 让别人来吃, 愿我田中出产的, 都连根拔起来。
9 我的心若被女人迷惑, 在别人的门口埋伏,
10 就愿我的妻子作别人的奴仆, 也愿别人屈身与她行淫,
11 因为这是大恶, 是该受审判的罪孽;
12 这是焚烧直至毁灭的火, 必把我所有的收获都拔出来。
13 我的仆婢与我争论的时候, 我若轻视他们的案件,
14 神若起来, 我怎么办呢?他若鉴察, 我怎样回答呢?
15 那造我在母腹中的, 不也造他吗?造我们在母胎里的, 不是同一位吗?
16 我若不给穷人所要的, 或使寡妇的眼所期待的落空;
17 我若独吃我的一点食物, 孤儿却没有与我同吃;
18 自我幼年时, 孤儿与我一同长大, 以我为父, 从我出母腹以来, 我就善待寡妇。
19 我若见人因无衣服死亡, 或贫穷人毫无遮盖;
20 他若不因我的羊毛得温暖, 他的心若不向我道谢;
21 我若在城门见有支持我的, 就挥手攻击孤儿,
22 就愿我的肩头从肩胛脱落, 愿我的前臂从上臂折断;
23 因为 神所降的灾难使我恐惧, 因他的崇高我不敢妄为。
24 我若以黄金为我所信靠的, 又对精金说: ‘你是我所靠赖的’;
25 我若因为财物丰裕, 或因为我多获财利而欢喜;
26 我若见太阳照耀, 或明月行在空中,
27 以致心中暗暗地受到迷惑, 用自己的嘴亲手;
28 那么这也就是该受审判的罪孽, 因为我欺哄了高高在上的 神。
29 我若因恨我的人遭灾祸而欢喜, 或因他遇患难而高兴;
30 我并没有容许我的口犯罪, 咒诅他的性命。
31 我家里的人若没有说: ‘谁能找出哪一个没有饱吃他的肉食的呢?’
32 旅客没有在街上过夜, 我的门向过路的人是敞开的。
33 我若像亚当遮掩我的过犯, 把我的罪孽藏在怀中,
34 因为我惧怕群众, 宗族的藐视又使我惊恐, 以致我静默不言, 足不出门。
35 但愿有一位肯听我的, 看哪! 这是我所划的押, 愿全能者回答我, 愿那与我争讼的写好状词。
36 我定要把它带到我的肩上, 绑在我的头上为冠冕。
37 我要向他述说全部的行为, 又像王子一般进到他面前。
38 我的田地若呼冤控告我, 地的犁沟若都一同哀哭;
39 我若吃地里的出产而不给价银, 或使地主气绝身亡,
40 就愿蒺藜长出来代替小麦, 臭草代替大麦。"约伯的话说完了。