1 Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis ankaŭ Satano inter ili, por stariĝi antaŭ la Eternulo.
2 Kaj la Eternulo diris al Satano:De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi.
3 Kaj la Eternulo diris al Satano:Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon; kaj li ĝis nun ankoraŭ estas firma en sia virteco, kvankam vi ekscitis Min kontraŭ li, por pereigi lin senkulpe.
4 Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Haŭto pro haŭto; kaj ĉion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo.
5 Sed etendu Vian manon, kaj tuŝu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo.
6 La Eternulo diris al Satano:Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu.
7 Satano foriris de antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo ĝis lia verto.
8 Li prenis potpecon, por skrapadi sin per ĝi, sidante meze de cindro.
9 Kaj lia edzino diris al li:Vi ĉiam ankoraŭ estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu.
10 Sed li diris al ŝi:Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsaĝulinoj; ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.
11 Kiam la tri amikoj de Ijob aŭdis pri tiu tuta malfeliĉo, kiu trafis lin, ili iris ĉiu de sia loko, Elifaz, la Temanano, Bildad, la Ŝuĥano, kaj Cofar, la Naamano, kaj kunvenis kune, por iri plori kun li kaj konsoli lin.
12 Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian voĉon kaj ekploris; kaj ĉiu el ili disŝiris sian veston, kaj ĵetis teron sur sian kapon, turnante sin al la ĉielo.
13 Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li eĉ unu vorton; ĉar ili vidis, ke la suferado estas tre granda.
1 又有一天, 神的众子都来侍立在耶和华面前, 撒但也来到他们中间, 侍立在耶和华面前。
2 耶和华问撒但: "你从哪里来?"撒但回答说: "我在地上徘徊, 走来走去。"
3 耶和华问撒但: "你有没有注意到我的仆人约伯?世上再也没有一个人像他那样完全、正直, 敬畏 神, 远离罪恶。虽然你挑拨我与他作对, 无缘无故使他倾家荡产, 他还是坚守自己的纯全。"
4 撒但回答耶和华说: "人以皮换皮, 宁可付出他所有的一切去保命。
5 只要你伸手伤害他的骨和肉, 他一定当面亵渎你。"
6 耶和华对撒但说: "好吧, 他在你手中, 不过, 要留存他的命。"
7 于是撒但从耶和华面前退去, 击打约伯, 使他从脚掌到头顶都生了毒疮。
8 约伯坐在灰烬中, 拿瓦片刮自己。
9 他妻子对他说: "难道你还要坚守自己的纯全吗?你不如放弃 神, 死掉算了。"
10 可是约伯对她说: "你说话像个愚妄的女人。难道我们从 神得福, 也不应当受祸吗?"在这一切事上, 约伯并没有用口犯罪。
11 约伯的三个朋友, 提幔人以利法、书亚人比勒达、拿玛人琐法, 听到这一切降在他身上的灾祸, 就各从自己的地方出发, 相约而来对他表同情, 安慰他。
12 他们从远处举目观望, 竟认不出他来, 就放声大哭, 各自撕裂外袍, 向天扬起尘土, 落在自己头上。
13 他们就七天七夜与他一起坐在地上, 没有人向他说一句话, 因为他们看出他极其痛苦。