1 Revenu, ho Izrael, al la Eternulo, via Dio; ĉar vi falis pro viaj malbonagoj.

2 Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li:Pardonu ĉiun pekon kaj akceptu bonon; anstataŭ bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.

3 Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur ĉevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritaĵon de niaj manoj; nur ĉe Vi la orfo trovas kompaton.

4 Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, ĉar pasis Mia kolero koncerne ilin.

5 Mi estos por Izrael kiel roso; li ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon.

6 Liaj branĉoj disvastiĝos, li estos bela kiel olivarbo, li bonodoros kiel Lebanon.

7 Revenos tiuj, kiuj sidis en lia ombro; ili reviviĝos kiel greno, ili floros kiel vinberbranĉo; li estos fama, kiel la vino de Lebanon.

8 Ho Efraim, per kio interesas Min plue la idoloj? Mi aŭskultos lin kaj gvidos lin; Mi estos kiel verda cipreso; ĉe Mi oni trovos viajn fruktojn.

9 Kiu estas saĝa, tiu komprenu ĉi tion; kiu estas prudenta, tiu sciu ĉi tion; ĉar ĝustaj estas la vojoj de la Eternulo, virtuloj iras sur ili, kaj malpiuloj falas sur ili.

1 以色列啊, 回转吧! 回到耶和华你的 神那里, 因为你是因自己的罪孽跌倒的。(本节在《马索拉抄本》为14:2)

2 你们预备好要说的话, 归向耶和华, 对他说: "除去我们一切罪孽, 悦纳我们的祷告。这样我们就把嘴唇的果子献上。

3 亚述不能救我们, 我们必不再骑埃及的马; 我们亲手所做的, 我们必不再称为‘我们的 神’; 因为在你那里, 孤儿才得着怜悯。"

4 "我必医治他们背道的病, 甘心乐意爱他们, 因为我的怒气已经远离他们了。

5 我对以色列要像甘露, 他必像百合花开放; 他要扎根, 如黎巴嫩的香柏树。

6 他的幼枝必伸展, 他的荣美要像橄榄树, 他的香气必如黎巴嫩的香柏树。

7 他们必再住在我的荫下, 使五谷生长。他们必发旺像葡萄树, 他们的名声要像黎巴嫩的酒。

8 以法莲与偶像还有什么关系呢?答允他的是我, 看顾他的也是我。我像一棵青翠的松树, 你的果子是从我而得。"

9 谁是智慧人, 让他明白这些事吧! 谁是有见识的人, 让他领会这一切吧! 因为耶和华的道路是正直的, 义人要行在其中, 恶人却必在其上绊倒。