1 Kaj la Eternulo diris al mi plue:Iru, kaj komencu amaĵon kun virino, kiun amas ŝia edzo, sed kiu adultas, simile al tio, kiel la Eternulo amas la Izraelidojn, sed ili turnas sin al aliaj dioj kaj amas iliajn vinberkukojn.

2 Kaj mi akiris ŝin al mi per dek kvin arĝentaj moneroj kaj ĥomero kaj duono da hordeo.

3 Kaj mi diris al ŝi:Longan tempon restu ĉe mi; ne malĉastu, kaj fordonu vin al neniu viro; tiel same mi agos kun vi.

4 Ĉar dum longa tempo la Izraelidoj restos sen reĝo, sen estro, sen oferoj, sen statuo, sen efodo, kaj sen domaj dioj;

5 poste la Izraelidoj returnos sin, kaj serĉos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian reĝon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.

1 耶和华对我说: "你再去爱一个妇人, 这妇人是为情人所爱, 又是个淫妇, 就像耶和华爱以色列人, 虽然他们转去跟随别神, 喜爱葡萄饼。"

2 于是, 我用一百七十一克银子, 一百五十公斤大麦, 买她回来归我。

3 我对她说: "你要给我独居多日, 不要行淫, 不要有别的男人, 我也必不与你同房。"

4 因为以色列人也要独居多日; 没有君王, 没有领袖, 没有祭祀, 没有柱像, 没有以弗得, 也没有家中的神像。

5 后来以色列人必归回, 寻求耶和华他们的 神, 寻求大卫他们的王。在末后的日子, 他们必战战兢兢来到耶和华那里, 接受他的恩惠。