1 Aŭskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho reĝa domo; ĉar vin trafos juĝo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor.2 Per premado ili profundigis la pekojn; Mi punos ĉiujn.3 Mi konas Efraimon, kaj Izrael ne estas kaŝita antaŭ Mi:vi nun malĉastas, ho Efraim, kaj Izrael malpuriĝis.4 Iliaj agoj ne permesas al ili reveni al ilia Dio, ĉar spirito de malĉasteco estas en ili kaj la Eternulon ili ne konas.5 La malmodesteco de Izrael parolas kontraŭ li antaŭ lia vizaĝo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaŭ Jehuda falos kun ili.6 Kun siaj ŝafoj kaj bovoj ili iros serĉi la Eternulon, sed ne trovos; Li foriĝis de ili.7 Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havaĵo.8 Blovu per korno en Gibea, per trumpeto en Rama; bruu en Bet-Aven, post vi, ho Benjamen!9 Efraim fariĝos dezerto en la tago de la puno; inter la triboj de Izrael Mi avertis fidele.10 La princoj de Jehuda fariĝis similaj al forŝovantoj de limo; Mi elverŝos sur ilin Mian koleron kiel akvon.11 Efraim estas premata, frapita de la juĝo; ĉar li memvole sekvis homan ordonon.12 Mi estos por Efraim kiel tineo, kiel putro por la domo de Jehuda.13 Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al reĝo, kiu venĝus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon.14 Ĉar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda; Mi, Mi disŝiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi.15 Mi iros returne sur Mian lokon, ĝis ili konfesos sian kulpon kaj serĉos Mian vizaĝon; kiam ili suferos, ili Min serĉos, kaj diros:
1 祭司啊, 你们要听这话! 以色列家啊, 你们要留心听! 王的家啊, 你们要侧耳而听! 因为审判必临到你们, 因你们曾是米斯巴地的捕鸟机, 是他泊山上张开的网罗。 2 他们在什亭掘深了陷阱, 但我要惩治他们所有的人。 3 我认识以法莲, 以色列也瞒不住我; 以法莲啊! 现在你竟行淫, 以色列竟玷污了自己。 4 他们所行的使他们不能回转, 归回自己的 神; 因为在他们当中有淫乱的心; 他们也不认识耶和华。 5 以色列的骄傲当面指证自己, 以色列和以法莲因自己的罪孽跌倒, 犹大也与他们一同跌倒。 6 虽然他们带着牛群羊群去寻求耶和华, 却寻不见; 他已经离开他们远去了。 7 他们以诡诈待耶和华, 因为他们生了私生子。现在新月("新月"或译: "侵略者")要吞灭他们和他们的地业。 8 你们要在基比亚吹角, 在拉玛吹号, 在伯.亚文大声吶喊: "便雅悯啊! 敌人就在你背后。" 9 在责罚的日子, 以法莲必成为荒场。我要在以色列各支派中宣告一定会发生的事情。 10 "犹大的领袖, 好像挪移地界的人, 我要把我的忿怒倾倒在他们身上, 如同倒水一样。 11 以法莲受欺压, 被审判压碎; 因为他们乐意随从人的命令。 12 因此我要成为以法莲的蛀虫, 成为犹大家的朽烂。 13 以法莲看见自己的疾病, 犹大家看见自己的创伤, 以法莲就往亚述去, 派人去见亚述的大王。可是他却不能医治你们, 也不能医好你们的创伤。 14 因为我对以法莲要像只猛狮, 对犹大家必像头少壮狮子。我要亲自撕裂他们, 然后离去; 我把他们带走, 没有人能搭救。 15 我要回到自己的地方去; 直到他们承认自己的罪过, 寻求我的面。在痛苦中必恳切寻求我。"