1 Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho Izraelidoj; ĉar la Eternulo havas juĝan disputon kun la loĝantoj de la tero; ĉar sur la tero ne ekzistas vero, nek amo, nek konado de Dio.2 Malbenado kaj trompado, mortigado, ŝtelado, kaj adultado tre disvastiĝis, kaj sangoverŝo sekvas sangoverŝon.3 Pro tio ekploros la tero, kaj malfeliĉo trafos ĉiujn ĝiajn loĝantojn kaj la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la ĉielo; eĉ la fiŝoj de la maro malaperos.4 Sed neniu malpacu, neniu riproĉu; via popolo estas kiel insultantoj de pastro.5 Vi falos meze de la tago, kaj ankaŭ la profeto falos kun vi en la nokto; kaj Mi pereigos vian patrinon.6 Mia popolo pereos pro tio, ke ĝi ne havas scion. Ĉar vi forpuŝis la scion, tial Mi vin forpuŝos, ke vi ne plu estu Mia pastro. Ĉar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaŭ Mi forgesos viajn infanojn.7 Ju pli ili multiĝas, des pli ili pekas kontraŭ Mi; ilian honoron Mi faros senhonoreco.8 Per la pekoj de Mia popolo ili sin nutras, kaj al ĝia malpieco strebas ilia animo.9 Kaj fariĝos al la popolo tiel same, kiel al la pastroj:Mi punos ĝin pro ĝia konduto, kaj Mi repagos al ĝi pro ĝiaj agoj.10 Ili manĝos kaj ne satiĝos, ili malĉastos kaj ne disvastiĝos; ĉar ili forlasis la Eternulon kaj ne atentas Lin.11 Malĉastado, vino, kaj mosto forprenas la prudenton.12 Mia popolo demandas sian lignon, kaj ĝia bastono donas al ĝi respondon; ĉar la spirito de malĉasteco erarigas ilin, kaj ili malĉastas kontraŭ sia Dio.13 Sur la supro de montoj ili alportas oferojn, kaj sur montetoj ili incensas sub kverko, poplo, kaj terebintarbo, ĉar bona estas ilia ombro. Tial malĉastos viaj filinoj, kaj viaj bofilinoj adultos.14 Ĉu Mi povas ne puni viajn filinojn, se ili malĉastas, kaj viajn bofilinojn, se ili adultas, se ili apartiĝas kune kun la malĉastistinoj kaj alportas oferojn kune kun la publikaj virinoj, kaj la malklera popolo pereas?15 Se malĉastas vi, ho Izrael, tiam almenaŭ Jehuda ne kulpiĝu; ne iru en Gilgalon, ne iru en Bet-Avenon, kaj ne ĵuru:Kiel vivas la Eternulo.16 Ĉar Izrael obstinas, kiel obstina bovino; ĉu nun la Eternulo povas paŝti ilin, kiel ŝafidon sur vasta paŝtejo?17 Efraim aliĝis al idoloj; lasu lin.18 Abomeninda fariĝis ilia drinkado; ili fordonis sin al malĉastado kaj malhonora amo; honto al iliaj protektantoj.19 La vento forportos ilin per siaj flugiloj, kaj ili hontos pri siaj oferoj.
1 以色列人哪! 你们要听耶和华的话。耶和华要与这地的居民争辩, 因为在这地上没有诚实, 没有慈爱, 也没有认识 神的知识; 2 只有起假誓、撒谎、残杀、偷盗、奸淫、行强暴, 以至流人血事件相继而来。 3 因此, 这地必悲哀, 地上所有的居民、田野的走兽、空中的飞鸟都必衰微、枯萎, 连海里的鱼也要灭亡。 4 虽然这样, 人人都不必争论, 不要彼此指责。祭司啊! 要与你辩论的是我。 5 白天你要跌倒, 晚上先知也必与你一同跌倒; 我要毁灭你的母亲。 6 我的子民因无知识而灭亡; 因为你拒绝了知识, 我必拒绝你, 不让你作我的祭司; 因为你忘掉了你 神的律法, 我也必忘记你的子孙。 7 祭司越增多, 就越发得罪我, 我必把他们的尊荣变为耻辱。 8 他们借着我的子民犯罪来养活自己, 渴望他们多有罪孽。 9 所以, 祭司怎样, 人民也怎样。我必按他们的行为惩罚他们, 照他们的行为报应他们。 10 他们吃, 却吃不饱; 行淫, 人数却不会增多; 因为他们离弃了耶和华, 不遵守他的命令。 11 淫行、陈酒和新酒, 把人的心夺走了。 12 我的子民求问木头, 由木杖引导他们, 因为淫荡的心使他们走迷了路, 他们就行淫不顺从 神。 13 他们在山顶上献祭, 在冈陵上的橡树、杨树和栗树之下献上烧香, 因为树荫美好。所以你们的女儿行淫乱, 你们的儿媳犯奸淫。 14 我却不因你们的女儿行淫乱, 也不因你们的儿媳犯奸淫而惩罚她们, 因为你们男人自己离群与娼妓在一起, 又与庙妓一同献祭。这无知的人民必遭毁灭。 15 以色列啊! 你虽然行淫, 犹大却不可犯罪, 不要往吉甲去, 不要上到伯.亚文, 也不要指着永活的耶和华起誓。 16 以色列倔强, 好像倔强的母牛, 现在耶和华怎样牧放他们, 好像牧放宽阔草场上的羊羔呢? 17 以法莲和偶像连在一起, 任凭他吧! 18 他们醉意全消以后, 就不断行淫; 他们的官长最喜爱耻辱的事。 19 风要把他们裹在翅膀里卷去, 他们必因自己所献的祭祀而蒙受羞辱。