1 Ne ĝoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, ĉar vi malĉaste foriĝis de via Dio, vi preferas proamaĵajn donacojn ol ĉiujn grenejojn plenajn de greno.
2 Tial draŝejo kaj vinpremejo ne nutros ilin, la mosto mankos en ĝi.
3 Ili ne loĝos en la lando de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon, kaj en Asirio ili manĝos malpuraĵon.
4 Ili ne verŝoferos al la Eternulo vinon, kaj ne estos agrablaj al Li; iliaj oferoj estos kiel pano de suferantoj:ĉiuj ĝiaj manĝantoj fariĝos malpuraj; ĉar ilia pano devas esti nur por ili mem, ĝi ne devas veni en la domon de la Eternulo.
5 Kion vi faros en la tago de solena kunveno kaj en la tago de festo de la Eternulo?
6 Ĉar vidu, ili forkuras de malfeliĉo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la loko, kie troviĝis iliaj amataj arĝentaĵoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj.
7 Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, ĉu malsaĝa estis la profeto, ĉu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.
8 La gardisto de Efraim estis antaŭe kun mia Dio; nun profeto metas kaptilojn sur ĉiuj liaj vojoj, kaj malamo estas en la domo de lia Dio.
9 Profunde ili malboniĝis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn.
10 Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de ĝia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindaĵo, kaj fariĝis abomeninduloj, kiel ilia amato.
11 La honoro de Efraim forflugos kiel birdo; ne estos nasko, nek gravedeco, nek gravediĝo.
12 Kaj se ili eĉ edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; ĉar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.
13 Efraim, kiel Mi vidas, estas plantita sur bela loko, kiel Tiro; tamen Efraim elirigos siajn infanojn al la mortiganto.
14 Donu al ili, ho Eternulo, tion, kion Vi promesis doni; donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekiĝintajn.
15 Ilia tuta malboneco estas en Gilgal; tie Mi ekmalamis ilin; pro iliaj malbonaj agoj Mi elpelos ilin el Mia domo; Mi ne plu amos ilin; ĉiuj iliaj princoj estas defalintoj.
16 Efraim estas batita; ilia radiko sekiĝis; ili ne plu donos fruktojn; eĉ se ili naskos, Mi mortigos la karan frukton de ilia ventro.
17 Mia Dio ilin forpuŝos, ĉar ili ne aŭskultis Lin; kaj ili vagados inter la nacioj.
1 以色列啊! 不要欢喜; 不要像外族人一样快乐, 因为你行了邪淫, 离开你的 神, 在各打谷场上喜爱卖淫的赏赐。
2 打谷场和榨酒池不能喂养他们, 新酒也必使他们失望。
3 他们必不得住在耶和华之地; 以法莲要回到埃及去, 要在亚述吃不洁之物。
4 他们必不得向耶和华奠酒, 他们的祭物也不能使他喜悦。他们的饼好像丧家的饼, 凡吃这饼的, 都必被玷污; 因为他们的饼只可自己吃, 不可带进耶和华的殿。
5 那么, 在规定集会的日子和耶和华节期的时候, 你们能作什么?
6 看哪! 他们逃到亚述去, 埃及要收殓他们, 摩弗要埋葬他们。他们珍贵的银器必为蒺藜所占有, 他们的帐棚必长满荆棘。
7 惩罚的日子临近, 报应的时候来到, 以色列必定知道, 因着你们众多的罪孽和深仇大恨, 先知被看为愚昧, 受灵感动的人被当作疯子。
8 先知与 神一同作以法莲的守望者, 在他所行的一切路上, 都满有捕鸟人的网罗, 在他 神的家中只有仇恨。
9 以法莲深深败坏, 如同在基比亚的日子一般。 神必记得他们的罪孽, 惩罚他们的罪恶。
10 "我遇见以色列, 好像在旷野里遇见葡萄。我看见你们的列祖, 像看见无花果树初熟的果子。他们却来到巴力.毗珥, 专作羞耻的事, 成为可憎恶的, 像他们所爱的偶像一样。
11 至于以法莲, 他们的荣耀必如鸟儿飞逝; 没有生育, 没有怀胎, 没有成孕。
12 即使他们把儿女养大, 我也必使他们丧子, 一个不留。我离弃他们的时候, 他们就有祸了。"
13 在我看来, 以法莲的儿女注定被当作猎物; 以法莲要把自己的儿女带出来, 交给施行杀戮的人。
14 耶和华啊, 求你赐给他们; 你要赐给他们什么呢?求你使他们坠胎小产, 乳房萎缩。
15 "他们的一切罪恶都在吉甲, 我在那里憎恨他们, 因他们的恶行, 我要把他们从我的家里赶出来; 我不再爱他们, 他们的领袖都是叛徒。
16 以法莲被击打, 他们的根枯干了, 必不能再结果子。即使他们生产, 我必杀死他们所生的爱子。"
17 我的 神必弃绝他们, 因为他们不听从他; 他们必在列国中飘流。