1 Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante:
2 La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo,
3 kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni.
4 Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante:Diru al la invititoj:Jen mi preparis la manĝon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas buĉitaj, kaj ĉio estas preta; venu al la edziĝa festo.
5 Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado;
6 kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin.
7 Kaj la reĝo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon.
8 Tiam li diris al siaj sklavoj:La edziĝa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj.
9 Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj ĉiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edziĝa festo.
10 Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis ĉiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edziĝa festo pleniĝis de gastoj.
11 Sed la reĝo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edziĝofestan veston;
12 kaj li diris al li:Amiko, kiel vi envenis ĉi tien, ne havante edziĝofestan veston? Kaj li silentadis.
13 Tiam la reĝo diris al siaj servantoj:Ligu lin mane kaj piede, kaj elĵetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
14 Ĉar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.
15 Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiliĝis, kiel ili povos impliki lin per interparolado.
16 Kaj ili sendis al li siajn disĉiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laŭ vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj.
17 Diru do al ni, kiel ŝajnas al vi? ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?
18 Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris:Kial vi min provas, hipokrituloj?
19 Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron.
20 Kaj li diris al ili:Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo?
21 Ili diris al li:De Cezaro. Tiam li diris al ili:Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.
22 Kaj aŭdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.
23 En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante:
24 Majstro, Moseo diris:Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edziĝu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato.
25 Estis ĉe ni sep fratoj; kaj la unua edziĝis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato;
26 tiel same ankaŭ la dua, kaj la tria, ĝis la sepa.
27 Kaj post ĉiuj la virino mortis.
28 En la releviĝo do, por kiu el la sep ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj ŝin havis.
29 Sed Jesuo responde diris:Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio.
30 Ĉar en la releviĝo oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo.
31 Sed pri la releviĝo el la mortintoj, ĉu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome:
32 Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj.
33 Kaj kiam la homamaso tion aŭdis, ili miregis pro lia instruado.
34 Sed la Fariseoj, aŭdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis.
35 Kaj unu el ili, leĝisto, demandis lin, provante lin:
36 Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo?
37 Kaj li diris al li:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.
38 Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
39 Kaj dua estas simila al ĝi:Amu vian proksimulon kiel vin mem.
40 De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj.
41 Kaj kiam la Fariseoj jam kunvenis, Jesuo ilin demandis,
42 dirante:Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li:De David.
43 Li diris al ili:Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante:
44 La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?
45 Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo?
46 Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuraĝis fari al li demandon.
1 耶稣又用比喻对他们说:
2 "天国好像一个王, 为儿子摆设婚筵。
3 他派仆人去叫被邀请的人来参加婚筵。但他们不肯来。
4 他再派另一些仆人去, 说: ‘你们告诉被邀请的人, 我已经预备好了筵席, 公牛和肥畜已经宰了, 一切都预备妥当。来参加婚筵吧! ’
5 但那些人却不理会就走了; 有的去耕田, 有的去作买卖,
6 其余的抓住王的仆人, 凌辱他们, 并且把他们杀了。
7 王就发怒, 派兵消灭那些凶手, 焚毁他们的城。
8 然后对仆人说: ‘婚筵已经预备好了, 只是被邀请的人不配。
9 所以你们要到大路口, 凡遇见的, 都请来参加婚筵。’
10 "那些仆人就走到街上, 把所有遇见的, 不论好人坏人, 都招聚了来, 婚筵上就坐满了人。
11 王进来与赴筵的人见面, 看见有一个人没有穿着婚筵的礼服,
12 就对他说: ‘朋友, 你没有婚筵的礼服, 怎能进到这里来呢?’他就无话可说。
13 于是王对侍从说: ‘把他的手和脚都绑起来, 丢到外面的黑暗里, 在那里必要哀哭切齿。’
14 因为被召的人多, 选上的人少。"
15 法利赛人就去商量, 怎样找耶稣的话柄来陷害他。
16 他们派了自己的门徒和希律党的人一同去问耶稣: "老师, 我们知道你为人诚实, 照着真理把 神的道教导人, 不顾忌任何人, 因为你不徇情面。
17 请把你的意见告诉我们, 纳税给凯撒, 可不可以呢?"
18 耶稣看出他们的恶意, 就说: "虚伪的人, 为什么试探我呢?
19 拿纳税的钱币给我看看。"他们就拿了一个银币给他。
20 耶稣问他们: "这是谁的像, 谁的名号?"
21 他们回答: "凯撒的。"他就对他们说: "凯撒的应当归给凯撒, 神的应当归给 神。"
22 他们听了, 十分惊奇, 就离开他走了。
23 撒都该人向来认为没有复活的事。那一天, 他们前来问耶稣:
24 "老师, 摩西说: ‘如果一个人死了, 没有儿女, 他的弟弟应该娶他的妻子, 为哥哥立后。’
25 从前我们这里有兄弟七人, 头一个结了婚, 没有孩子就死了, 留下妻子给他的弟弟。
26 第二个、第三个直到第七个都是这样。
27 最后, 那女人也死了。
28 那么, 复活的时候, 她是这七个人中哪一个的妻子呢?因为他们都娶过她。"
29 耶稣回答他们: "你们错了, 因为你们不明白圣经, 也不晓得 神的能力。
30 复活的时候, 人们也不娶也不嫁, 而是像天上的使者一样。
31 关于死人复活的事, 神对你们讲过: ‘我是亚伯拉罕的 神, 以撒的 神, 雅各的 神’, 你们没有念过吗? 神不是死人的 神, 而是活人的 神。"
33 群众听了他的教训, 就十分诧异。
34 法利赛人听见耶稣使撒都该人无话可说, 就聚集在一起。
35 他们中间有一个律法家, 试探耶稣说:
36 "老师, 律法中哪一条诫命是最重要的呢?"
37 他回答: "你要全心、全性、全意爱主你的 神。
38 这是最重要的第一条诫命。
39 第二条也和它相似, 就是要爱人如己。
40 全部律法和先知书, 都以这两条诫命作为根据。"
41 法利赛人聚在一起的时候, 耶稣问他们:
42 "你们对基督的看法怎样?他是谁的子孙呢?"他们回答: "大卫的子孙。"
43 耶稣就说: "那么大卫被圣灵感动, 怎么会称他为主呢?他说:
44 ‘主对我的主说: 你坐在我的右边, 等我把你的仇敌放在你的脚下。’
45 "大卫既然称他为主, 他怎么又是大卫的子孙呢?"
46 没有人能够回答他。从那天起, 也没有人敢再问他。