1 Tiam parolis Jesuo al la homamasoj kaj al siaj disĉiploj, dirante:
2 La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la seĝo de Moseo:
3 ĉion do, kion ili ordonas al vi, faru kaj observu; sed ne agu laŭ iliaj faroj, ĉar ili ordonas, sed ne faras.
4 Ili ligas pezajn ŝarĝojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la ŝultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro.
5 Sed ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj; ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de siaj vestoj,
6 kaj amas la ĉeflokojn ĉe festenoj, kaj la ĉefseĝojn en la sinagogoj,
7 kaj salutojn sur la placoj, kaj esti nomataj de homoj Rabeno.
8 Sed vi ne estu nomataj Rabeno; ĉar unu estas via instruanto, kaj vi ĉiuj estas fratoj.
9 Kaj nomu neniun sur la tero via patro; ĉar Unu, kiu estas en la ĉielo, estas via Patro.
10 Kaj ne estu nomataj edukantoj; ĉar unu, la Kristo, estas via edukanto.
11 Sed la pli granda el vi estos via servanto.
12 Kaj kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita; kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita.
13 Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ŝlosas la regnon de la ĉielo kontraŭ la homoj; ĉar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri.
14 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto vi longe preĝas; tial vi ricevos pli severan kondamnon.
15 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia fariĝis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem.
16 Ve al vi, blindaj gvidantoj! kiuj diras:Se iu ĵuras per la sanktejo, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la oro de la sanktejo, tiu estas ŝuldanto.
17 Vi malsaĝaj kaj blindaj! ĉar kio estas pli granda, la oro, aŭ la sanktejo, kiu sanktigas la oron?
18 Kaj:Se iu ĵuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la ofero, kuŝanta sur ĝi, tiu estas ŝuldanto.
19 Vi blinduloj! ĉar kio estas pli granda, la ofero, aŭ la altaro, kiu sanktigas la oferon?
20 Tiu do, kiu ĵuras per la altaro, ĵuras per ĝi, kaj per ĉio, kuŝanta sur ĝi.
21 Kaj tiu, kiu ĵuras per la sanktejo, ĵuras per ĝi, kaj per Tiu, kiu loĝas en ĝi.
22 Kaj tiu, kiu ĵuras per la ĉielo, ĵuras per la trono de Dio, kaj per Tiu, kiu sidas sur ĝi.
23 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la pli gravajn aferojn de la leĝo:juĝon kaj kompaton kaj fidon. Sed ĉi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi.
24 Vi blindaj gvidantoj! kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon.
25 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco.
26 Vi blinda Fariseo! purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia ekstero ankaŭ fariĝu pura.
27 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere ŝajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de ĉia malpureco.
28 Tiel ankaŭ vi ekstere ŝajnas justaj antaŭ homoj, sed interne vi estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco.
29 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj kaj ornamas la monumentojn de la justuloj, kaj diras:
30 Se ni vivus en la tagoj de niaj patroj, ni ne partoprenus kun ili en la sango de la profetoj.
31 Tial vi atestas pri vi mem, ke vi estas filoj de tiuj, kiuj mortigis la profetojn.
32 Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj.
33 Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la juĝon de Gehena?
34 Jen do mi sendas al vi profetojn kaj saĝulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurĝos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo;
35 por ke venu sur vin la tuta justa sango elverŝita sur la teron, de la sango de la justulo Habel ĝis la sango de Zeĥarja, filo de Bereĥja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro.
36 Vere mi diras al vi:Ĉio tio venos sur ĉi tiun generacion.
37 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj priĵetas per ŝtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis.
38 Jen via domo estas lasita al vi dezerta.
39 Ĉar mi diras al vi:De nun vi ne vidos min, ĝis vi diros:Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.
1 那时, 耶稣对群众和他的门徒说:
2 "经学家和法利赛人坐在摩西的座位上,
3 所以凡他们吩咐你们的, 你们都要遵守, 但不可效法他们的行为, 因为他们只会说而不去作。
4 他们把重担捆起来, 压在人的肩头上, 但自己连一个指头也不肯动。
5 他们所作的一切, 都是要作给人看: 他们把经文的匣子做大了, 衣服的繸子做长了;
6 他们喜欢筵席上的首位、会堂里的高位;
7 又喜欢人在市中心向他们问安, 称呼他们‘拉比’。
8 然而你们不要被人称为‘拉比’, 因为只有一位是你们的老师, 你们都是弟兄。
9 不要称呼地上的人为父, 因为只有一位是你们的父, 就是天父。
10 你们也不要被人称为师傅, 因为只有一位是你们的师傅, 就是基督。
11 你们中间最大的, 必作你们的仆人。
12 凡高抬自己的, 必被降卑; 凡自己谦卑的, 必被升高。
13 "虚伪的经学家和法利赛人哪, 你们有祸了! 你们在人面前关了天国的门, 自己不进去, 连正要进去的人, 你们也不准他们进去。
14 (有些抄本有第14节: "虚伪的经学家和法利赛人哪, 你们有祸了! 你们吞没了寡妇的房产, 假装作冗长的祷告, 所以你们必受更重的刑罚。")
15 "虚伪的经学家和法利赛人哪, 你们有祸了! 你们走遍海洋陆地, 要使一个人入教; 当他入了教, 你们却使他沦为地狱之子, 比你们更甚。
16 "你们这些瞎眼的向导有祸了! 你们说: ‘凡指着圣所而起的誓, 是没有用的; 但指着圣所的金子而起的誓, 就必须遵守。’
17 你们这些瞎眼的愚昧人哪, 到底是金子大, 还是使金子成圣的圣所大呢?
18 你们又说: ‘凡指着祭坛所起的誓, 是没有用的; 但指着坛上的祭物所起的誓, 就必须遵守。’
19 瞎眼的人哪! 到底是祭物大, 还是使祭物成圣的祭坛大呢?
20 所以, 凡指着祭坛起誓的, 他就是指着祭坛和坛上的一切起誓;
21 指着圣所起誓的, 就是指着圣所和住在那里的 神起誓;
22 指着天起誓的, 就是指着 神的宝座和坐在宝座上的起誓。
23 "虚伪的经学家和法利赛人哪, 你们有祸了! 你们把薄荷、茴香、芹菜, 献上十分之一, 却忽略律法上更重要的, 就如正义、怜悯和信实; 这些更重要的是你们应当作的, 但其他的也不可忽略。
24 你们这些瞎眼的向导啊, 你们把蚊虫滤出来, 却把骆驼吞下去。
25 "虚伪的经学家和法利赛人哪, 你们有祸了! 你们洗净杯盘的外面, 里面却装满了抢夺和放荡。
26 瞎眼的法利赛人哪, 先把杯和盘的里面洗净, 好使外面也可以干净。
27 "虚伪的经学家和法利赛人哪, 你们有祸了! 你们好像粉饰了的坟墓, 外面好看, 里面却装满了死人的骨头和各样的污秽;
28 照样, 你们外面看来像义人, 里面却充塞着虚伪和不法。
29 "虚伪的经学家和法利赛人哪, 你们有祸了! 你们建造先知的墓, 修饰义人的碑,
30 并且说: ‘我们若活在我们祖先的时代, 决不会与他们一同流先知的血。’
31 这样, 你们就指证自己是杀害先知的人的子孙了。
32 那么, 去完成你们祖先的罪孽吧!
33 你们这些蛇, 这些毒蛇所生的啊, 你们怎能逃脱地狱的刑罚呢?
34 因此, 我差派先知、智慧人和经学家到你们那里; 有些你们要杀害又钉在十字架上, 有些你们要在会堂里鞭打, 从一个城赶逐到另一个城。
35 所以, 从义人亚伯的血起, 到巴拉加的儿子撒迦利亚的血为止, 他就是你们在圣所和祭坛中间所杀的, 所有义人在地上所流的血, 都要归在你们身上。
36 我实在告诉你们, 这一切都必临到这个世代。
37 "耶路撒冷, 耶路撒冷啊, 你杀害先知, 又用石头把奉派到你们那里的人打死。我多次想招聚你的儿女, 好像母鸡招聚小鸡到翅膀底下, 只是你们不愿意。
38 你看, 你们的家必成为荒场, 留给你们。
39 我告诉你们, 从今以后, 你们一定见不到我, 直等到你们说: ‘奉主名来的, 是应当称颂的。’"