Publicidade

Mateus 3

1 En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo,2 kaj dirante:Pentu, ĉar alproksimiĝis la regno de la ĉielo.3 Ĉar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja: Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.4 Kaj tiu Johano havis sian vestaĵon el kamelaj haroj, kaj ledan zonon ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj lia nutraĵo estis akridoj kaj sovaĝa mielo.5 Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo kaj la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan;6 kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.7 Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?8 Donu do fruktojn taŭgajn por pento;9 kaj ne pensu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham.10 Kaj jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron.11 Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;12 lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian draŝejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.13 Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li.14 Sed tiu lin malakceptis, dirante:Mi bezonas esti baptata de vi, kaj ĉu vi venas al mi?15 Sed Jesuo responde diris al li:Lasu do, ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon. Tiam li lasis lin.16 Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la ĉielo malfermiĝis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin;17 kaj jen voĉo el la ĉielo, dirante:Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

1 那时, 施洗的约翰出来, 在犹太的旷野传道, 2 说: "天国近了, 你们应当悔改。" 3 以赛亚先知所说: "在旷野有呼喊者的声音: ‘预备主的道, 修直他的路! ’"就是指着这约翰说的。 4 约翰身穿骆驼毛的衣服, 腰束皮带, 吃的是蝗虫和野蜜。 5 耶路撒冷、犹太全地和约旦河一带的人都出来到他那里去, 6 承认自己的罪, 在约旦河里受了他的洗。 7 约翰看见许多法利赛人和撒都该人也来受他的洗, 就对他们说: "毒蛇所生的啊, 谁指示你们逃避那将要来的忿怒呢? 8 应当结出果子来, 与悔改的心相称。 9 你们心里不要以为: ‘我们有亚伯拉罕作我们的祖宗。’我告诉你们, 神能从这些石头中给亚伯拉罕兴起后裔来。 10 现在斧头已经放在树根上, 所有不结好果子的树, 就砍下来, 丢在火里。 11 我用水给你们施洗, 表示你们悔改; 但在我以后要来的那一位, 能力比我更大, 我就是替他提鞋也没有资格。他要用圣灵与火给你们施洗。 12 他手里拿着簸箕, 要扬净麦场, 把麦子收进仓里, 却用不灭的火把糠秕烧尽。" 13 那时, 耶稣从加利利来到约旦河约翰那里, 要受他的洗。 14 约翰想要阻止他, 说: "我应该受你的洗, 你却到我这里来吗?" 15 耶稣回答: "暂且这样作吧。我们理当这样履行全部的义。"于是约翰答应了他。 16 耶稣受了洗, 立刻从水中上来; 忽然, 天为他开了, 他看见 神的灵, 好像鸽子降下来, 落在他身上; 17 又有声音从天上来, 说: "这是我的爱子, 我所喜悦的。"

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_12-06-32-