1 Kaj kiam venis la mateno, ĉiuj ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo konsiliĝis kontraŭ Jesuo, por mortigi lin;

2 kaj ili ligis lin, kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato, la provincestro.

3 Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek arĝentajn monerojn al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj,

4 dirante:Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris:Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio.

5 Kaj li ĵetis la arĝentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin.

6 Kaj la ĉefpastroj prenis la arĝentajn monerojn, kaj diris:Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, ĉar tio estas prezo de sango.

7 Kaj ili konsiliĝis, kaj aĉetis per ili la kampon de la potisto, por enterigi fremdulojn.

8 Tial tiu kampo estas nomata Kampo de Sango, ankoraŭ ĝis hodiaŭ.

9 Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:Kaj ili prenis la tridek arĝentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis;

10 kaj donis ilin por la kampo de la potisto, kiel la Eternulo difinis al mi.

11 Kaj Jesuo staris antaŭ la provincestro; kaj la estro demandis lin, dirante:Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj Jesuo diris al li:Vi diras.

12 Kaj kiam la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj akuzis lin, li respondis nenion.

13 Tiam Pilato diris al li:Ĉu vi ne aŭdas, kiom da aferoj oni atestas kontraŭ vi?

14 Kaj li ne respondis al li eĉ unu vorton, tiel ke la provincestro tre forte miris.

15 Sed ĉe tiu festo la provincestro kutimis liberigi al la homamaso unu malliberulon, kiun ili deziris.

16 Kaj oni havis tiam faman malliberulon, nomatan Barabas.

17 Kiam do ili kolektiĝis, Pilato diris al ili:Kiun vi deziras, ke mi liberigu al vi? ĉu Barabason, aŭ Jesuon, nomatan Kristo?

18 Ĉar li sciis, ke pro envio ili transdonis lin.

19 Kaj dum li sidis sur la tribunala seĝo, lia edzino sendis al li, por diri:Nenion havu kun tiu justulo, ĉar mi suferis multe hodiaŭ en sonĝo kaŭze de li.

20 Kaj la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj decidigis la homamason postuli Barabason kaj pereigi Jesuon.

21 Sed la provincestro responde diris al ili:Kiun el la du vi volas, ke mi liberigu al vi? Kaj ili diris:Barabason.

22 Pilato diris al ili:Kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo? Ĉiuj diris:Li estu krucumita.

23 Kaj li diris:Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis, dirante:Li estu krucumita.

24 Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontraŭe tumulto leviĝas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaŭ la homamaso, dirante:Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo:vi zorgu pri ĝi.

25 Kaj la tuta popolo responde diris:Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj.

26 Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurĝinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.

27 Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton.

28 Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon.

29 Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaŭ li, kaj mokis lin, dirante:Saluton, Reĝo de la Judoj!

30 Kaj ili kraĉis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon.

31 Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin.

32 Kaj elirinte, ili trovis viron Kirenanon, nomatan Simon; tiun ili devigis, ke li portu lian krucon.

33 Kaj veninte al loko nomata Golgota, tio estas, Loko de Kranio,

34 ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita; kaj li gustumis ĝin, kaj ne volis trinki.

35 Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn;

36 kaj ili sidiĝis, kaj gardis lin tie.

37 Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan:ĈI TIU ESTAS JESUO, LA REĜO DE LA JUDOJ.

38 Tiam kun li estis krucumitaj du rabistoj, unu dekstre kaj unu maldekstre.

39 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon,

40 kaj dirante:Vi, kiu detruas la sanktejon kaj rekonstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj, savu vin. Se vi estas la Filo de Dio, deiru de la kruco.

41 Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliaĝuloj, diris:

42 Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Reĝo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li.

43 Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; ĉar li diris:Mi estas la Filo de Dio.

44 Kaj ankaŭ la rabistoj, kiuj estis krucumitaj kun li, tiel same insultis lin.

45 Kaj de post la sesa horo fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo.

46 Kaj ĉirkaŭ la naŭa horo Jesuo ekkriis per laŭta voĉo, dirante:Eli, Eli, lama sabaĥtani? tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?

47 Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte tion, diris:Ĉi tiu vokas Elijan.

48 Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis ĝin per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki.

49 Kaj la aliaj diris:Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por savi lin.

50 Kaj Jesuo, denove kriinte per laŭta voĉo, ellasis for la spiriton.

51 Kaj jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis;

52 kaj la tomboj malfermiĝis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj leviĝis,

53 kaj elirinte el la tomboj post lia releviĝo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj.

54 Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantaĵojn, tre timis, dirante:Vere ĉi tiu estis Filo de Dio.

55 Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li;

56 inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.

57 Kaj kiam vesperiĝis, venis riĉulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis disĉiplo de Jesuo:

58 tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni ĝin.

59 Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis ĝin en pura tolaĵo,

60 kaj metis ĝin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris.

61 Kaj Maria Magdalena estis tie, kaj la alia Maria, sidantaj apud la tombo.

62 La sekvantan tagon, kiu estas la tago post la Preparado, la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kolektiĝis al Pilato,

63 dirante:Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompanto diris, dum li ankoraŭ vivis:Post tri tagoj mi releviĝos.

64 Ordonu do, ke oni gardu la tombon ĝis la tria tago, por ke liaj disĉiploj ne venu kaj ne forŝtelu lin kaj ne diru al la popolo:Li releviĝis el la mortintoj; kaj la lasta trompo estus pli malbona, ol la unua.

65 Pilato diris al ili:Vi havas gardistaron; iru, kaj gardu ĝin laŭ via eblo.

66 Tial ili foriris kaj gardis la tombon, sigelinte la ŝtonon, kune kun gardistaro.

1 到了早上, 所有的祭司长和民间的长老商议怎样对付耶稣, 好杀掉他。

2 他们把他绑起来, 押去交给总督彼拉多。

3 那时, 出卖耶稣的犹大见耶稣定了罪, 就后悔了。他把那三十块银子还给祭司长和长老, 说:

4 "我有罪了! 我出卖了无辜的人("人"原文作"血")! "他们说: "这是你的事, 跟我们有什么关系?"

5 犹大把银子丢进圣所, 然后离开, 出去吊死了。

6 祭司长把银子拾起来, 说: "这是血钱, 不可放在殿库里。"

7 他们商议之后, 就用那些钱买了"陶匠的田", 用来作外国人的坟地。

8 所以那田称为"血田", 直到今日。

9 这应验了耶利米先知所说的: "他们拿了三十块银子, 就是以色列人给他估定的价钱,

10 用它买了‘陶匠的田’, 正如主所指示我的。"

11 耶稣站在总督面前, 总督问他: "你是犹太人的王吗?"耶稣回答: "这是你说的。"

12 祭司长和长老控告他的时候, 他却不回答。

13 彼拉多又问他: "他们作证指控你这么多的事, 你没有听见吗?"

14 耶稣一句话也不回答他, 令总督非常惊奇。

15 每逢这节期, 总督有一个惯例, 就是给群众释放一个他们要求释放的囚犯。

16 那时, 有个声名狼籍的囚犯, 名叫耶数.巴拉巴。

17 群众聚集的时候, 彼拉多问他们: "你们要我给你们释放谁?耶数.巴拉巴或是称为基督的耶稣呢?"

18 他知道他们是因为嫉妒才把耶稣交了来。

19 彼拉多坐在审判台上的时候, 他的夫人派人来说: "你不要干涉这个义人的事, 因为昨夜我在梦中因他受了很多的苦。"

20 祭司长和长老怂恿群众, 叫他们去要求释放巴拉巴, 除掉耶稣。

21 总督问他们: "这两个人, 你们要我给你们释放哪一个?"他们说: "巴拉巴! "

22 彼拉多对他们说: "那么, 我怎样处置那称为基督的耶稣呢?"他们齐声说: "把他钉十字架! "

23 彼拉多说: "他作了什么恶事呢?"众人更加大声喊叫: "把他钉十字架! "

24 彼拉多见无济于事, 反会引起骚动, 就拿水在群众面前洗手, 说: "流这人的血, 与我无关, 你们自己负责吧。"

25 群众回答: "流他的血的责任, 归在我们和我们子孙的身上吧。"

26 于是彼拉多给他们释放了巴拉巴; 他把耶稣鞭打了, 就交给他们钉十字架。

27 总督的士兵把耶稣带到总督府, 召集全队士兵到他面前。

28 他们脱去他的衣服, 给他披上朱红色的外袍,

29 又用荆棘编成冠冕, 戴在他的头上, 把一根芦苇放在他的右手, 跪在他面前讥笑他说: "犹太人的王万岁! "

30 然后向他吐唾沫, 又拿起芦苇打他的头。

31 戏弄完了, 就脱下他的外袍, 给他穿回衣服, 带去钉十字架。

32 他们出来的时候, 遇见一个古利奈人, 名叫西门, 就强迫他背耶稣的十字架。

33 到了一个地方, 名叫各各他, 就是"髑髅地"的意思,

34 他们把苦胆调和的酒给他喝, 他尝了却不肯喝。

35 士兵把他钉了十字架, 就抽签分他的衣服,

36 然后坐在那里看守他。

37 他们在耶稣的头以上, 钉了一块牌子, 写着他的罪状: "这是犹太人的王耶稣"。

38 当时, 有两个强盗和他一同钉十字架, 一个在右, 一个在左。

39 过路的人嘲笑他, 摇着头说:

40 "你这个想拆毁圣所, 三日之内又把它建造起来的, 救救自己吧! 如果你是 神的儿子, 从十字架上下来吧! "

41 祭司长、经学家和长老也同样讥笑他, 说:

42 "他救了别人, 却不能救自己。如果他是以色列的王, 现在可以从十字架上下来, 我们就信他。

43 他信靠 神; 如果 神喜悦他, 就让 神现在救他吧, 因为他说自己是 神的儿子。"

44 和他一同钉十字架的强盗也都这样侮辱他。

45 从正午到下午三点钟, 遍地都黑暗了。

46 大约三点钟, 耶稣大声呼叫: "以利, 以利, 拉马撒巴各大尼?"意思是"我的 神, 我的 神, 你为什么离弃我?"

47 有几个站在那里的人, 听见了就说: "这个人在呼叫以利亚呢。"

48 有一个人马上跑去拿海绵蘸满了酸酒, 用芦苇递给他喝。

49 但其他的人说: "等一等, 我们看看以利亚来不来救他。"

50 耶稣再大声呼叫, 气就断了。

51 忽然, 圣所里的幔子从上到下裂成两半; 地面震动, 石头崩裂;

52 而且坟墓开了, 许多睡了的圣徒的身体也复活了,

53 从坟墓里出来; 到了耶稣复活之后, 他们进到圣城向许多人显现。

54 百夫长和跟他一起看守耶稣的士兵, 看见了地震和所发生的事情, 就十分惧怕, 说: "这个人真是 神的儿子。"

55 有许多妇女在那里远远地观看; 她们是从加利利开始跟随耶稣服事他的。

56 她们中间有抹大拉的马利亚、雅各和约西的母亲马利亚, 以及西庇太的儿子的母亲。

57 到了晚上, 有一个亚利马太的富翁来到, 他名叫约瑟, 是耶稣的门徒。

58 这个人去见彼拉多, 请求领取耶稣的身体, 彼拉多就吩咐给他。

59 约瑟领了耶稣的身体, 用干净的细麻布裹好,

60 放在自己的新坟墓里, 就是在磐石里凿出来的。他辊了一块大石头来挡住墓门, 然后才离开。

61 抹大拉的马利亚和另一个马利亚都在那里, 对着坟墓坐着。

62 第二天, 就是过了"预备日"的那一天, 祭司长和法利赛人去见彼拉多, 说:

63 "大人, 我们想起那个骗子, 生前说过: ‘三天之后, 我要复活。’

64 所以请你下令把坟墓严密看守, 直到第三天, 免得他的门徒来把他偷去, 然后对民众说: ‘他从死人中复活了。’这样, 日后的骗局比起初的就更大了。"

65 彼拉多对他们说: "你们带着卫兵, 尽你们所能的去严密看守吧。"

66 他们就去把墓前的石封好, 又派卫兵把守, 严密地守住坟墓。