1 Kaj vidinte la homamasojn, li supreniris sur la monton, kaj kiam li sidiĝis, liaj disĉiploj venis al li;
2 kaj malferminte la buŝon, li instruis ilin, dirante:
3 Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.
4 Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.
5 Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.
6 Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.
7 Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.
8 Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.
9 Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.
10 Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.
11 Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi.
12 Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.
13 Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos salita? ĝi jam taŭgas por nenio, krom por esti elĵetita kaj piedpremita de homoj.
14 Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kaŝita.
15 Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo.
16 Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.
17 Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi.
18 Vere mi diras al vi:Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos.
19 Tial, kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo.
20 Ĉar mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la ĉielo.
21 Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj:Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en danĝero de juĝado;
22 sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato:Raka, tiu estos en danĝero de la sinedrio; kaj kiu diros:Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro.
23 Tial, se vi prezentas vian oferon ĉe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi,
24 lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon.
25 Konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu ĵetita en malliberejon.
26 Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, ĝis vi pagos la lastan kodranton.
27 Vi aŭdis, ke estas dirite:Ne adultu;
28 sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro.
29 Kaj se via dekstra okulo faligas vin, elŝiru kaj forĵetu ĝin; ĉar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo estus ĵetita en Gehenan.
30 Kaj se via dekstra mano faligas vin, detranĉu kaj forĵetu ĝin; ĉar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo irus en Gehenan.
31 Estas ankaŭ dirite:Kiu forsendos sian edzinon, tiu donu al ŝi eksedzigan leteron;
32 sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu forsendas sian edzinon, krom pro malĉasteco, igas ŝin adulti; kaj kiu edziĝos kun forsenditino, tiu adultas.
33 Plue, vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj:Ne rompu ĵurojn, sed plenumu viajn ĵurojn antaŭ la Eternulo;
34 sed mi diras al vi:Tute ne ĵuru; nek per la ĉielo, ĉar ĝi estas la trono de Dio;
35 nek per la tero, ĉar ĝi estas la benketo de Liaj piedoj; nek per Jerusalem, ĉar ĝi estas urbo de la granda Reĝo.
36 Nek ĵuru per via kapo, ĉar vi ne povas fari eĉ unu haron blanka aŭ nigra.
37 Sed via parolo estu:Jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas el malbono.
38 Vi aŭdis, ke estas dirite:Okulon pro okulo, kaj denton pro dento;
39 sed mi diras al vi:Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian.
40 Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon.
41 Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du.
42 Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.
43 Vi aŭdis, ke estas dirite:Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon;
44 sed mi diras al vi:Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj;
45 por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.
46 Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj?
47 Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj?
48 Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.
1 耶稣看见群众, 就上了山; 他坐下之后, 门徒来到他跟前,
2 他就开口教训他们:
3 "心灵贫乏的人有福了, 因为天国是他们的。
4 哀痛的人有福了, 因为他们必得安慰。
5 温柔的人有福了, 因为他们必承受地土。
6 爱慕公义如饥如渴的人有福了, 因为他们必得饱足。
7 怜悯人的人有福了, 因为他们必蒙怜悯。
8 内心清洁的人有福了, 因为他们必看见 神。
9 使人和平的人有福了, 因为他们必称为 神的儿子。
10 为义遭受迫害的人有福了, 因为天国是他们的。
11 人若因我的缘故辱骂你们, 迫害你们, 并且捏造各样坏话毁谤你们, 你们就有福了。
12 你们应该欢喜快乐, 因为你们在天上的赏赐是大的; 在你们以前的先知, 他们也曾这样迫害。
13 "你们是地上的盐; 如果盐失了味, 怎能使它再咸呢?结果毫无用处, 唯有丢在外面任人践踏。
14 你们是世上的光。建在山上的城是无法隐藏的;
15 人点了灯, 不会放在量器底下, 而是放在灯台上, 就照亮一家人。
16 照样, 你们的光也应当照在人前, 让他们看见你们的好行为, 又颂赞你们在天上的父。
17 "你们不要以为我来是要废除律法和先知; 我来不是要废除, 而是要完成。
18 我实在告诉你们, 就算天地过去, 律法的一点一画也不会废去, 全部都要成就。
19 因此, 无论谁废除诫命中最小的一条, 又这样教导人, 他在天国中必称为最小的; 但若有人遵行这些诫命, 并且教导人遵行, 他在天国中必称为大。
20 我告诉你们, 你们的义若不胜过经学家和法利赛人的义, 就必不能进天国。
21 "你们听过有这样吩咐古人的话: ‘不可杀人, 杀人的必被判罪。’
22 可是我告诉你们, 凡是向弟兄发怒的, 必被判罪。人若说弟兄是‘拉加’, 必被公议会审判; 人若说弟兄是‘摩利’, 必难逃地狱的火。
23 所以你在祭坛上献供物的时候, 如果在那里想起你的弟兄对你不满,
24 就当在坛前放下供物, 先去与弟兄和好, 然后才来献你的供物。
25 趁着你和你的对头还在路上的时候, 要赶快与他和解, 免得他抓你去见法官, 法官把你交给狱警, 关在监里。
26 我实在告诉你, 除非你还清最后一分钱, 否则决不能从那里出来。
27 "你们听过有这样的吩咐: ‘不可奸淫。’
28 可是我告诉你们, 凡是看见妇女就动淫念的, 心里已经犯了奸淫。
29 如果你的右眼使你犯罪, 就把它挖出来丢掉; 宁可失去身体的一部分, 胜过全身被丢进地狱里。
30 如果你的右手使你犯罪, 就把它砍下来丢掉; 宁可失去身体的一部分, 胜过全身进到地狱里去。
31 "又有这样的吩咐: ‘人若休妻, 就应当给她休书。’
32 可是我告诉你们, 凡休妻的, 如果不是因她不贞, 就是促使她犯奸淫; 无论谁娶了被休的妇人, 也就是犯奸淫了。
33 "你们又听过有这样吩咐古人的话: ‘不可背约, 向主许的愿都要偿还。’
34 可是我告诉你们, 总不可发誓, 不可指着天发誓, 因为天是 神的宝座;
35 不可指着地发誓, 因为地是 神的脚凳; 不可指着耶路撒冷发誓, 因为它是大君王的京城;
36 也不可指着自己的头发誓, 因为你不能使一根头发变白或变黑。
37 你们的话, 是就说‘是’, 不是就说‘不是’; 如果再多说, 就是出于那恶者。
38 "你们听过有这样的吩咐: ‘以眼还眼, 以牙还牙。’
39 可是我告诉你们, 不要与恶人对抗, 有人打你的右脸, 把另一边也转过来让他打;
40 有人要告你, 想拿你的衬衫, 就连外套也让他拿去。
41 有人要强迫你走一里路, 就陪他走两里。
42 有求你的, 就给他; 想借贷的, 也不可拒绝。
43 "你们听过有这样的吩咐: ‘当爱你的邻舍, 恨你的仇敌。’
44 可是我告诉你们, 当爱你们的仇敌, 为迫害你们的祈祷,
45 好叫你们成为你们天父的儿子; 因为他使太阳照恶人, 也照好人; 降雨给义人, 也给不义的人。
46 如果你们只爱那些爱你们的人, 有什么赏赐呢?税吏不也是这样作吗?
47 如果你们单问候你们的弟兄, 有什么特别呢?教外人不也是这样作吗?
48 所以你们要完全, 正如你们的天父是完全的。"