1 En tiu tempo la tetrarĥo Herodo aŭdis la famon pri Jesuo,

2 kaj diris al siaj servantoj:Tiu estas Johano, la Baptisto; li leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li.

3 Ĉar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo.

4 Ĉar Johano diris al li:Ne decas, ke vi havu ŝin.

5 Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto.

6 Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj plaĉis al Herodo.

7 Tiam li ĵure promesis doni al ŝi ion ajn, kion ŝi petos.

8 Kaj ŝi, instigite de sia patrino, diris:Donu al mi ĉi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.

9 Kaj la reĝo malĝojis; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ordonis doni ĝin;

10 kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo.

11 Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino, kaj ŝi alportis ĝin al sia patrino.

12 Kaj liaj disĉiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis ĝin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.

13 Kaj Jesuo, aŭdinte, foriris de tie en ŝipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, aŭdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj.

14 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn.

15 Kaj kiam venis la vespero, liaj disĉiploj venis al li, dirante:La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon.

16 Sed Jesuo diris al ili:Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili manĝi.

17 Kaj ili diris al li:Ni nenion havas ĉi tie, krom kvin panoj kaj du fiŝoj.

18 Kaj li diris:Alportu ilin ĉi tien al mi.

19 Kaj li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj.

20 Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.

21 Kaj la manĝantoj estis ĉirkaŭ kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.

22 Kaj tuj li devigis la disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, ĝis li forsendos la homamason.

23 Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por preĝi; kaj kiam vesperiĝis, li estis tie sola.

24 Sed la ŝipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; ĉar la vento estis kontraŭa.

25 Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro.

26 Sed la disĉiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviliĝis, dirante:Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo.

27 Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante:Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.

28 Kaj responde al li Petro diris:Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo.

29 Kaj li diris:Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo.

30 Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li ekkriis, dirante:Sinjoro, savu min.

31 Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li:Ho malgrandfidulo, kial vi dubis?

32 Kaj kiam ili supreniris en la ŝipeton, la vento ĉesiĝis.

33 Kaj tiuj, kiuj estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante:Vere vi estas Filo de Dio.

34 Kaj transirinte, ili alvenis teren ĉe Genesaret.

35 Kaj kiam la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj venigis al li ĉiujn malsanulojn;

36 kaj ili petis lin, ke ili nur tuŝu la randon de lia mantelo; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, estis tute resanigitaj.

1 那时, 分封王希律听见耶稣的名声,

2 就对臣仆说: "这人是施洗的约翰, 他从死人中复活, 所以他身上有行神迹的能力。"

3 原来希律为了他弟弟腓力的妻子希罗底的缘故, 拘捕了约翰, 把他捆绑, 关在监里,

4 因为约翰多次告诉他: "你占有她是不合理的。"

5 他想杀约翰, 但又害怕群众, 因为他们都认为约翰是个先知。

6 到了希律生日的那天, 希罗底的女儿在众人面前跳舞, 希律非常高兴,

7 就起誓答应她, 无论求什么都给她。

8 她在母亲的怂恿之下, 说: "请把施洗的约翰的头放在盘子上给我。"

9 王就忧愁, 但因为誓言和在座的宾客, 就下令给她。

10 他派人去, 在监里斩了约翰的头,

11 把头放在盘子上, 拿来给那女孩子, 她又带给母亲。

12 约翰的门徒前来, 领了尸体, 把它埋葬, 然后去告诉耶稣。

13 耶稣听见了, 就离开那里, 独自坐船到旷野去。群众听见了, 就从各城步行来跟随他。

14 耶稣上了岸, 看见一大群人, 就怜悯他们, 医好了他们的病人。

15 黄昏的时候, 门徒前来对他说: "这是旷野的地方, 时间也不早了, 请叫群众散开, 好让他们往村里去, 买自己的食物吧。"

16 耶稣回答: "他们用不着离开, 你们给他们吃吧! "

17 但门徒说: "我们这里除了五个饼和两条鱼, 什么也没有。"

18 他说: "拿过来给我。"

19 于是吩咐群众坐在草地上, 拿起那五个饼两条鱼, 望着天, 祝谢了; 然后把饼擘开, 递给门徒, 门徒又分给群众。

20 大家都吃了, 并且吃饱了, 他们把剩下的零碎拾起来, 装满了十二个篮子。

21 吃的人, 除了妇女和孩子, 约有五千。

22 耶稣立刻催门徒上船, 叫他们先到对岸去, 他却留下来叫群众散开。

23 他解散了群众, 就独自上山去祷告。到了晚上, 他还是独自一人在那里。

24 那时门徒的船已经离岸数公里, 因为逆风, 被波浪冲击。

25 天快亮的时候("天快亮的时候"原文作"夜里四更天"), 耶稣在海面上向他们走过去。

26 门徒见他在海面上行走, 就很惊慌, 说: "有鬼啊! "并且恐惧得大叫起来。

27 耶稣立刻对他们说: "放心吧! 是我, 不要怕。"

28 彼得对他说: "主啊, 如果是你, 让我在水面上到你那里去。"

29 他说: "来吧! "彼得就从船上下来, 行在水面上, 走向耶稣那里去。

30 但他一见风浪就害怕, 快要沉下去的时候, 就呼叫: "主啊! 救我! "

31 耶稣马上伸手拉住他, 对他说: "小信的人哪, 为什么疑惑?"

32 他们上了船, 风就平静了。

33 船上的人都拜他, 说: "你真是 神的儿子。"

34 他们过到对岸, 来到革尼撒勒的地区。

35 那地的人认出是耶稣, 就把消息传遍了那一带。众人把一切有病的人都带来,

36 求耶稣让他们只摸一摸他衣服的繸子, 摸着的人就都痊愈了。