1 Kaj alvenis la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj por provi lin postulis, ke li montru al ili signon el la ĉielo.

2 Kaj responde li diris al ili:Kiam vesperiĝas, vi diras:Estos bona vetero, ĉar la ĉielo ruĝiĝas;

3 kaj frumatene:Estos hodiaŭ malbona vetero, ĉar la ĉielo ruĝiĝas kolere. La vizaĝon de la ĉielo vi povas juĝi, sed la signojn de la tempo vi ne povas.

4 Generacio malbona kaj adultema serĉas signon; kaj signo ne estos donita al ĝi, krom la signo de Jona. Kaj lasinte ilin, li foriris.

5 Kaj la disĉiploj, transirinte al la alia bordo, forgesis preni panojn.

6 Sed Jesuo diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj.

7 Kaj ili diskutis inter si, dirante:Ĉar ni ne prenis panojn.

8 Sed Jesuo, eksciante tion, diris:Kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn?

9 Ĉu vi ankoraŭ ne konscias, nek memoras la kvin panojn de la kvin mil, kaj kiom da korboj vi kolektis?

10 Nek la sep panojn de la kvar mil, kaj kiom da korbegoj vi kolektis?

11 Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi:Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj?

12 Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi ne kontraŭ la fermentaĵo de panoj, sed kontraŭ la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj.

13 Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn disĉiplojn, dirante:Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas?

14 Kaj ili diris:Laŭ iuj:Johano, la Baptisto; laŭ aliaj:Elija; kaj laŭ aliaj:Jeremia, aŭ unu el la profetoj.

15 Li diris al ili:Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas?

16 Kaj responde Simon Petro diris:Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.

17 Kaj Jesuo responde diris al li:Feliĉa vi estas, Simon Bar-Jona; ĉar ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo.

18 Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin.

19 Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.

20 Tiam li admonis la disĉiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo.

21 De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj disĉiploj, ke li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi ĉe la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi.

22 Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin, dirante:Kompaton al vi, Sinjoro! tio ne estu al vi!

23 Sed turninte sin, li diris al Petro:Iru malantaŭ min, Satano; vi estas faligilo por mi, ĉar vi havas pensojn ne laŭ Dio, sed laŭ homoj.

24 Tiam Jesuo diris al siaj disĉiploj:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min;

25 ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin trovos.

26 Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aŭ kion homo donu interŝanĝe por sia animo?

27 Ĉar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj, kaj tiam li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj.

28 Vere mi diras al vi:Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno.

1 法利赛人和撒都该人前来试探耶稣, 求他显个从天上来的神迹给他们看。

2 耶稣回答: "黄昏的时候, 你们说: ‘天色通红, 明天一定是晴天。’

3 早上的时候, 你们说: ‘天色又红又暗, 今天一定有风雨。’你们知道分辨天色, 却不能分辨时代的征兆吗?

4 邪恶和淫乱的世代要寻求神迹, 除了约拿的神迹之外, 不会有什么神迹给它了。"耶稣就离开他们走了。

5 门徒到了对岸, 忘记了带饼。

6 耶稣对他们说: "你们要小心, 提防法利赛人和撒都该人的酵。"

7 他们就彼此议论说: "这是因为我们没有带饼吧。"

8 耶稣知道了, 就说: "小信的人, 为什么议论没有饼这件事呢?

9 你们还不明白吗?你们是不是忘记了那五个饼分给五千人, 又装满了多少个篮子呢?

10 还是忘记了那七个饼分给四千人, 又装满了多少个大篮子呢?

11 我对你们讲的不是饼的事, 你们为什么不明白?你们要提防法利赛人和撒都该人的酵。"

12 这时他们才领会耶稣说的不是要提防饼酵, 而是要提防法利赛人和撒都该人的教训。

13 耶稣来到该撒利亚.腓立比的地区, 就问自己的门徒: "人说人子是谁?"

14 他们回答: "有人说是施洗的约翰, 有人说是以利亚, 也有人说是耶利米, 或是先知里的一位。"

15 他问他们: "你们说我是谁?"

16 西门.彼得回答: "你是基督, 是永生 神的儿子。"

17 耶稣对他说: "约拿的儿子西门, 你是有福的, 因为这不是人("人"原文作"肉和血")指示你的, 而是我在天上的父启示你的。

18 我告诉你, 你是彼得, 我要在这磐石上建立我的教会, 死亡的权势("死亡的权势"原文作"阴间的门")不能胜过他。

19 我要把天国的钥匙给你, 你在地上捆绑的, 在天上也被捆绑; 你在地上释放的, 在天上也被释放。"

20 于是耶稣吩咐门徒不可对人说他就是基督。

21 从那时起, 耶稣开始向门徒指出, 他必须往耶路撒冷去, 受长老、祭司长和经学家许多的苦害, 并且被杀, 第三天复活。

22 彼得就把他拉到一边, 责怪他说: "主啊, 千万不可这样, 这事一定不会发生在你身上的。"

23 耶稣转过来对彼得说: "撒但! 退到我后面去! 你是绊倒我的, 因为你不思念 神的事, 只思念人的事。"

24 于是耶稣对门徒说: "如果有人愿意跟从我, 就当舍己, 背起他的十字架来跟从我。

25 凡是想救自己生命的, 必丧掉生命; 但为我牺牲生命的, 必得着生命。

26 人若赚得全世界, 却赔上自己的生命, 有什么好处呢?人还能用什么换回自己的生命呢?

27 人子要在父的荣耀里和众天使一同降临, 那时他要照各人的行为报应各人。

28 我实在告诉你们, 站在这里的, 有人在没有尝过死味以前, 必要看见人子带着他的国降临。"