1 Vortoj de la Predikanto, filo de David, reĝo en Jerusalem.
2 Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto; vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo.
3 Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?
4 Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.
5 Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi leviĝas.
6 Iras al sudo kaj reiras al nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento.
7 Ĉiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne pleniĝas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas ĉiam denove.
8 Ĉiuj aferoj estas lacigaj, ne povas homo tion eldiri; ne satiĝas la okulo de vidado, kaj ne pleniĝas la orelo de aŭdado.
9 Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno.
10 Ekzistas io, pri kio oni diras:Vidu, ĉi tio estas nova; sed ĝi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaŭ ni.
11 Ne restis memoro pri la antaŭuloj; kaj ankaŭ pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos poste.
12 Mi, Predikanto, estis reĝo super Izrael en Jerusalem.
13 Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la saĝo ĉion, kio fariĝas sub la ĉielo:ĉi tiun malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi.
14 Mi vidis ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno; kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj entreprenoj ventaj.
15 Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli.
16 Mi meditis kun mia koro tiele:Jen mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jerusalem; kaj mia koro penetris multon da saĝo kaj scio.
17 Sed kiam mi dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaŭ ĉi tio estas ventaĵo.
18 Ĉar ĉe multe da saĝeco estas multe da zorgemeco; kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn.
1 以下是传道者, 就是在耶路撒冷作王、大卫的儿子所说的话。
2 传道者说: 虚空的虚空。虚空的虚空, 一切都是虚空。
3 人的一切劳碌, 就是他在日光之下的劳碌, 对自己有什么益处呢?
4 一代过去, 一代又来, 地却永远存在。
5 太阳升起, 太阳落下, 匆忙回到它上升之处。
6 风向南刮, 又往北转, 循环周行, 旋转不息。
7 江河向海里流, 海却不满溢; 江河之水归回本源, 循环流转。
8 万事都令人厌倦, 人说, 说不尽; 眼看, 看不饱; 耳听, 听不足。
9 已有的事必再有, 作过的事必再作; 日光之下并无新事。
10 有什么事人可以说: "看啊! 这是新的"?其实, 很久之前已经有了, 在我们之前早就有了。
11 以前的事, 无人记念; 将来的事, 后来的人也不追忆。
12 那时, 我传道者在耶路撒冷作以色列的王。
13 我曾用智慧专心寻求查究天下所发生的一切事; 原来 神给予世人的, 是劳苦的担子, 叫他们为此烦恼。
14 我看过日光之下所发生的一切事, 不料, 一切都是虚空, 都是捕风。
15 弯曲的, 不能弄直; 缺少的, 不能数算。
16 我自己心里说: "我得了极大的智慧, 胜过所有在我以前统治耶路撒冷的人; 我见识了许多智慧与知识。"
17 我又专心究察智慧和知识, 狂妄和愚昧, 才知道这也是捕风。
18 因为多有智慧, 就多有烦恼; 加增知识, 就加增痛苦。