1 Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj;
2 kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio por agrabla odoraĵo.
3 Sed malĉasteco kaj ĉia malpureco kaj avideco ne eĉ estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj;
4 nek ia hontindaĵo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo.
5 Ĉar vi ja scias, ke ĉiu malĉastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio.
6 Neniu vin trompu per vantaj vortoj; ĉar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio.
7 Ne estu do partoprenantoj kun ili;
8 ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo
9 (ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero),
10 provante, kio bone plaĉas al la Sinjoro;
11 kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin;
12 ĉar estas hontinde eĉ paroli pri tio, kion ili faras sekrete.
13 Sed ĉio, kio estas refutata, estas elmontrata per la lumo, ĉar ĉio elmontrata estas lumo.
14 Tial estas dirite:Vekiĝu, dormanto, kaj releviĝu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.
15 Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsaĝaj, sed kiel saĝaj;
16 elaĉetante la tempon, ĉar malbonaj estas la tagoj.
17 Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro.
18 Kaj ne ebriiĝu per vino, en kio estas diboĉo, sed pleniĝu per la Spirito;
19 parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro,
20 dankante Dion, la Patron, ĉiam pro ĉio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo;
21 submetiĝante unu al alia en la timo al Kristo.
22 Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro.
23 Ĉar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo.
24 Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaŭ edzinoj al edzoj en ĉio.
25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis,
26 por ke li sanktigu ĝin per akvolavo, kun la vorto,
27 por ke li starigu ĝin antaŭ si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglataĵon, nek ion tian, sed por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta.
28 Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem;
29 ĉar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la eklezion;
30 ĉar ni estas membroj de lia korpo.
31 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno.
32 Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio.
33 Tamen ankaŭ ĉiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.
1 因此, 你们既然是蒙爱的儿女, 就应当效法 神。
2 要凭着爱心行事, 好像基督爱我们, 为我们舍己, 当作馨香的供品和祭物献给 神。
3 至于淫乱和任何污秽或贪心的事, 在你们中间连提都不可提, 才合圣徒的体统。
4 更不要讲淫秽和愚妄的话, 或下流的笑话, 这些都与你们不相称; 却要说感谢的话。
5 因为你们确实知道, 无论是淫乱的、污秽的或贪心的(贪心就是拜偶像), 都得不到在基督和 神的国里的基业。
6 不要给别人用空言欺骗了你们, 正因为这些事, 神的震怒必定临到那些悖逆的人。
7 所以, 不要与他们同流合污。
8 你们从前是黑暗的, 现今在主里却是光明的, 行事为人就应当像光明的儿女。
9 光明所结的果子, 就是一切良善、公义、诚实。
10 你们要察验什么是主所喜悦的。
11 不要参与暗昧无益的事, 倒要把它揭露出来,
12 因为他们暗中所作的事, 连提起来也是羞耻的。
13 凡被光揭露的, 都是显而易见的。
14 因为一切显露出来的就是光, 所以有话说: "睡了的人哪, 醒过来, 从死人中起来吧! 基督必要照亮你。"
15 所以, 你们行事为人要谨慎, 不要像愚昧人, 却要像聪明人。
16 要把握时机, 因为这时代邪恶。
17 因此, 不要作糊涂人, 要明白什么是主的旨意。
18 不要醉酒, 醉酒能使人放荡乱性, 却要让圣灵充满。
19 应当用诗章、圣诗、灵歌, 彼此呼应, 口唱心和地赞美主。
20 凡事要奉我们主耶稣基督的名, 常常感谢父 神,
21 还要存敬畏基督的心, 彼此顺服。
22 你们作妻子的, 要顺服自己的丈夫, 好像顺服主一样,
23 因为丈夫是妻子的头, 好像基督是教会的头; 基督又是教会全体的救主。
24 教会怎样顺服基督, 妻子也要照样凡事顺服丈夫。
25 你们作丈夫的, 要爱妻子, 好像基督爱教会, 为教会舍己,
26 为的是要用水借着道把教会洗净, 成为圣洁,
27 可以作荣耀的教会归给自己, 什么污点皱纹等也没有, 而是圣洁没有瑕疵的。
28 丈夫也应当这样爱妻子, 好像爱自己的身体一样。爱妻子的, 就是爱自己了。
29 从来没有人恨恶自己的身体, 总是保养顾惜, 好像基督对教会一样,
30 因为我们是他身上的肢体。
31 为了这缘故, 人要离开父母, 与妻子结合, 二人成为一体。
32 这是极大的奥秘, 但我是指着基督和教会说的。
33 无论怎样, 你们各人都要爱自己的妻子, 好像爱自己一样。妻子也应当敬重丈夫。