1 Pro tio mi, Paŭlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj,

2 se vi aŭdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi,

3 ke per malkaŝo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antaŭe mallonge skribis,

4 per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo,

5 kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel ĝi nun malkaŝiĝis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito,

6 ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio,

7 al kiu mi fariĝis servanto laŭ la dono de la graco de Dio, donita al mi laŭ la energio de Lia potenco.

8 Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el ĉiuj sanktuloj, ĉi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan riĉon de Kristo;

9 kaj por ke mi klarigu al ĉiuj, kia estas la dispono de la mistero kaŝita tra ĉiuj mondaĝoj en Dio, kiu kreis ĉion;

10 por ke nun konatiĝu al la regantoj kaj aŭtoritatoj en la ĉielejoj, per la eklezio, la multobla saĝeco de Dio,

11 laŭ la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro;

12 en kiu ni havas kuraĝon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li.

13 Pro tio mi petas, ke vi ne senfortiĝu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.

14 Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaŭ la Patro,

15 el kiu ĉiu familio, en la ĉielo kaj sur la tero, estas nomata,

16 por ke Li donu al vi, laŭ la riĉo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito;

17 por ke Kristo loĝu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo,

18 kapabliĝu kun ĉiuj sanktuloj kompreni, kio estas la larĝeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco,

19 kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio.

20 Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super ĉio, kion ni povas peti aŭ pensi, laŭ la potenco, kiu energias en ni,

21 estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo ĝis ĉiuj generacioj por ĉiam kaj eterne. Amen.

1 因此, 我这为你们外族人的缘故, 作了为基督耶稣被囚禁的保罗, 为你们祈求──

2 想必你们听过 神恩惠的计划, 他为你们的缘故赐恩给我,

3 借着启示使我可以知道这奥秘, 就像我以前在信中略略提过的。

4 你们读了, 就可以知道我深深地明白基督的奥秘。

5 这奥秘在以前的世代并没有让世人知道, 不像现在借着圣灵启示了圣使徒和先知那样。

6 这奥秘就是外族人在基督耶稣里, 借着福音可以同作后嗣, 同为一体, 同蒙应许。

7 我作了福音的仆役, 是照着 神的恩赐; 这恩赐是按着他大能的作为赐给我的。

8 我本来比圣徒中最小的还小, 神还是赐给我这恩典, 要我把基督那测不透的丰富传给外族人,

9 并且使众人明白那奥秘的救世计划是什么(这奥秘是历代以来隐藏在创造万有的 神里面的),

10 为了要使天上执政的和掌权的, 现在借着教会都可以知道 神各样的智慧。

11 这都是照着 神在我们主基督耶稣里所成就的永恒的旨意。

12 我们因信基督, 就在他里面坦然无惧, 满有把握地进到 神面前。

13 因此, 我恳求你们, 不要因着我为你们所受的苦难而沮丧, 这原是你们的光荣。

14 因此, 我在父面前屈膝,

15 (天上地上所有的家族都是由他命名的, )

16 求他按着他荣耀的丰盛, 借着他的灵, 用大能使你们内在的人刚强起来,

17 使基督借着你们的信, 住在你们心里, 使你们既然在爱中扎根建基,

18 就能和众圣徒一同领悟基督的爱是多么的长阔高深,

19 并且知道他的爱是超过人所能理解的, 使你们被充满, 得着 神的一切丰盛。

20 愿荣耀归给 神, 就是归给那能照着运行在我们里面的大能, 充充足足地成就一切, 超过我们所求所想的。

21 愿荣耀在教会中和基督耶稣里归给他, 直到万代, 永世无穷。阿们。