1 Tio tre forte ĉagrenis Jonan, kaj li ekkoleris.
2 Kaj li ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, tion mi ja diris, kiam mi estis ankoraŭ en mia lando; kaj tial mi preferis forkuri en Tarŝiŝon, ĉar mi sciis, ke Vi estas Dio indulgema kaj kompatema, longepacienca kaj tre favorkora, kaj bedaŭras malbonon.
3 Nun, ho Eternulo, volu forpreni de mi mian animon; ĉar pli bone por mi estas morti, ol vivi.
4 La Eternulo diris:Ĉu vi havas grandan ĉagrenon?
5 Jona eliris el la urbo, sidiĝis oriente de la urbo, faris al si tie laŭbon, kaj sidiĝis sub ĝi en la ombro, ĝis li vidos, kio estos kun la urbo.
6 Dume Dio, la Eternulo, pretigis hederon, kaj ĝi elkreskis super lian kapon, por ke li havu ombron super sia kapo kaj liberiĝu el sia suferado. Kaj Jona forte ekĝojis pro la hedero.
7 Sed kiam leviĝis la matenruĝo de la sekvanta tago, Dio aperigis vermon, kiu difektis la hederon, kaj ĝi forvelkis.
8 Kaj kiam ekbrilis la suno, Dio aperigis bruligan orientan venton, kaj la suno turmentis la kapon de Jona tiel, ke li senfortiĝis kaj petis por si morton; li diris:Pli bone por mi estas morti, ol vivi.
9 Tiam Dio diris al Jona:Ĉu vi havas grandan ĉagrenon pro la hedero? Li respondis:Mi havas grandan ĉagrenon, eĉ ĝis deziro al morto.
10 La Eternulo tiam diris:Vi domaĝas la hederon, pri kiu vi ne laboris kaj kiun vi ne edukis, kiu dum unu nokto elkreskis kaj dum unu nokto pereis;
11 kaj ĉu Mi povus ne domaĝi Nineven, la grandan urbon, en kiu troviĝas pli ol cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter sia dekstra mano kaj sia maldekstra, kaj krom tio multe da brutoj?
1 约拿对这事非常不高兴, 并且发起怒来,
2 就向耶和华祷告, 说: "耶和华啊! 我还在本国的时候, 不是这样说过吗?我知道你是有恩典有怜悯的 神, 不轻易发怒, 并且有丰盛的慈爱, 转意不降灾祸, 所以我才急忙逃往他施去。
3 耶和华啊! 现在求你取去我的性命吧, 因为我死了比活着还好。"
4 耶和华回答说: "你这样发怒对不对呢?"
5 约拿出了城, 在城东坐下; 他在那里搭了一座棚, 坐在棚荫之下, 要看看那城究竟怎样。
6 耶和华 神安排一棵蓖麻, 使它长起来高过约拿, 成了阴影遮盖他的头, 免他受苦; 约拿因这棵蓖麻, 就大大欢畅。
7 次日黎明的时候, 神安排一条虫子, 蛀蚀这棵蓖麻, 蓖麻就枯槁了。
8 日出的时候, 神又安排炎热的东风。烈日晒在约拿的头上, 以致发昏, 他就为自己求死, 说: "我死了比活着还好。"
9 神问约拿: "你因这棵蓖麻这样发怒, 对不对呢?"约拿说: "我发怒以至于死都是对的。"
10 耶和华说: "这棵蓖麻, 不是你栽种的, 也不是你使它长大的, 一夜长成, 一夜死去, 你尚且爱惜它,
11 何况这尼尼微大城, 其中不晓得分辨左右手的有十二万多人, 并且有许多牲畜, 我怎能不爱惜呢?"