1 Disĵetanto iras kontraŭ vin; fortikigu viajn fortikaĵojn, gardu la vojon, armu viajn lumbojn, fortigu vin kiel eble plej potence.

2 Ĉar la Eternulo restarigos la majeston de Jakob, kiel ankaŭ la majeston de Izrael; ĉar la ruinigantoj ilin ruinigis kaj ekstermis iliajn vinberbranĉojn.

3 La ŝildo de liaj herooj estas ruĝigita; liaj militistoj estas kiel en purpuro; kiel fajro brilas la ĉaroj en la tago de lia armiĝo; la lancoj ŝanceliĝas.

4 Sur la stratoj rapide ruliĝas la ĉaroj, bruas sur la placoj; ili aspektas kiel torĉoj, brilas kiel fulmoj.

5 Li vokas siajn fortulojn, sed ili falpuŝiĝos dum sia irado; ili rapidas al la murego kaj preparas defendon.

6 La pordegoj ĉe la akvo malfermiĝos, kaj la palaco cedos.

7 Decidita estas ĝia kapto kaj forkonduko, kaj ĝiaj sklavinoj ĝemos kiel kolomboj kaj batos sian bruston.

8 Nineve estas de ĉiam kiel baseno da akvo; sed nun ĝi forkuras:Haltu, haltu! sed neniu revenas.

9 Disrabu arĝenton, disrabu oron; senfinaj estas la trezoroj, estas multege da diversaj valoraĵoj.

10 Prirabita kaj plene ruinigita ĝi estos; la koro svenas, la genuoj tremas; ĉies lumboj senfortiĝis, kaj ĉies vizaĝoj nigriĝis.

11 Kie nun estas la loĝejo de la leonoj, kaj tiu paŝtejo de leonidoj, kie iradis leono, leonino, kaj leonidoj, kaj neniu ilin timigis?

12 La leono disŝiradis sufiĉon por siaj idoj, sufokadis por siaj leoninoj, plenigadis siajn kavernojn per kaptaĵo kaj siajn nestegojn per disŝiritaĵo.

13 Jen Mi iras kontraŭ vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forbruligos en fumo viajn ĉarojn, kaj glavo ekstermos viajn leonidojn; Mi ĉesigos sur la tero vian disŝiradon, kaj oni ne plu aŭdos la voĉon de viaj sendatoj.

1 尼尼微啊! 那分散邦国的必上来攻击你, 你要固守堡垒, 严防要道, 束紧你的腰, 大大增强你的力量。(本节在《马索拉抄本》为2:2)

2 然而, 耶和华必恢复雅各的光荣, 好像以色列的光荣一样; 因为劫掠的人曾把他们劫掠一空, 又把他们的葡萄枝子毁坏了。

3 他勇士的盾牌是红的, 战士的衣服是朱红的。在他预备出击的时候, 战车的钢铁闪烁如火, 骑兵疾驰。

4 战车在街上狂奔, 在广场上东奔西驰; 它们看起来像火把, 跑起来像闪电。

5 亚述王召集他的权臣, 他们碰碰跌跌而来, 急急忙忙走上城墙, 竖起了防御的挡牌。

6 河闸都被打开, 宫殿也给摧毁了。

7 王后赤身被掳去; 她的宫女都哀哭, 声如鸽子, 各人捶胸痛哭。

8 自古以来, 尼尼微一直都像个水池, 池水不断流出; 虽然有人呼叫: "止住! 止住! "却没有回转的。

9 你们劫掠银子, 抢夺金子吧! 积蓄的财宝无穷无尽, 珍贵的器皿不可胜数。

10 现在却空虚、荒凉, 一无所有; 人心惊惶, 两膝发抖, 全身疼痛, 面无血色。

11 狮子的洞穴在哪里?喂养幼狮的地方在哪里?公狮、母狮和幼狮不受惊吓之处, 可以闲游的地方又在哪里呢?

12 公狮为幼狮撕碎足够的食物, 为母狮掐死活物; 把猎物塞满了它的洞, 把撕碎的填满了它的穴。

13 万军之耶和华说: 看哪! 我必攻击你, 我要把你的战车焚烧成烟, 刀剑必吞灭你的幼狮; 我必从地上除去你的猎物, 你使者的声音也必不再有人听见。