1 En la sepa jaro, en la deka tago de la kvina monato, venis kelkaj el la plejaĝuloj de Izrael, por demandi la Eternulon, kaj ili sidiĝis antaŭ mi.

2 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

3 Ho filo de homo, parolu al la plejaĝuloj de Izrael, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ĉu por demandi Min vi venis? kiel Mi vivas, Mi ne respondos al via demando, diras la Sinjoro, la Eternulo.

4 Se vi volas juĝi ilin, se vi volas juĝi, ho filo de homo, tiam montru al ili la abomenindaĵojn de iliaj patroj,

5 kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tago, kiam Mi elektis Izraelon kaj levis Mian manon al la idaro de la domo de Jakob, kiam Mi konigis Min al ili en la lando Egipta, kaj, levante al ili Mian manon, diris:Mi estas la Eternulo, via Dio-

6 en tiu tago Mi per levo de la mano promesis al ili, ke Mi elkondukos ilin el la lando Egipta en landon, kiun Mi elektis por ili, kie fluas lakto kaj mielo, kaj kiu estas la plej bela el ĉiuj landoj.

7 Kaj Mi diris al ili:Ĉiu el vi forĵetu la fiaĵojn, kiuj estas antaŭ liaj okuloj, kaj ne malpurigu vin per la idoloj de Egiptujo:Mi, la Eternulo, estas via Dio.

8 Sed ili malobeis Min kaj ne volis aŭskulti Min, kaj neniu el ili forĵetis la fiaĵojn, kiuj estis antaŭ liaj okuloj, kaj la idolojn de Egiptujo ili ne forlasis. Kaj Mi intencis elverŝi sur ilin Mian koleron, kontentigi sur ili Mian indignon meze de la lando Egipta.

9 Tamen pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, inter kiuj ili estis kaj antaŭ kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi agis tiel, ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta.

10 Kaj Mi elkondukis ilin el la lando Egipta kaj venigis ilin en la dezerton.

11 Kaj Mi donis al ili Miajn leĝojn, kaj Mi konigis al ili Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas.

12 Ankaŭ Miajn sabatojn Mi donis al ili, por ke ili estu signo inter Mi kaj ili, por ke ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.

13 Sed la domo de Izrael ribelis kontraŭ Mi en la dezerto:ili ne sekvis Miajn leĝojn, kaj ili malŝatis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, kaj Miajn sabatojn ili tre malsanktigis. Kaj Mi intencis elverŝi sur ilin Mian koleron en la dezerto, por ekstermi ilin.

14 Tamen Mi agis pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, antaŭ kies okuloj Mi elkondukis ilin.

15 Mi levis kontraŭ ilin Mian manon en la dezerto, por ne venigi ilin en la landon, kiun Mi destinis, en kiu fluas lakto kaj mielo kaj kiu estas la plej bela el ĉiuj landoj;

16 pro tio, ke ili malŝatis Miajn decidojn, ne sekvis Miajn leĝojn, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; ĉar ilia koro sekvis iliajn idolojn.

17 Tamen Mia okulo indulgis ilin, por ne pereigi ilin, kaj Mi ne faris al ili finon en la dezerto.

18 Kaj Mi diris al iliaj infanoj en la dezerto:Ne sekvu la leĝojn de viaj patroj, ne observu iliajn morojn, kaj ne malpurigu vin per iliaj idoloj.

19 Mi, la Eternulo, estas via Dio; Miajn leĝojn sekvu, kaj Miajn decidojn observu, kaj plenumu ilin;

20 kaj tenu sankte Miajn sabatojn, por ke ili estu signo inter Mi kaj vi, por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio.

21 Sed la infanoj malobeis Min:Miajn leĝojn ili ne sekvis, ili ne observis kaj ne plenumis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, malsanktigis Miajn sabatojn. Kaj Mi intencis elverŝi Mian koleron sur ilin, kontentigi Mian indignon sur ili en la dezerto.

22 Tamen Mi retiris Mian manon kaj agis pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, antaŭ kies okuloj Mi elkondukis ilin.

23 Sed, levinte Mian manon, Mi diris al ili en la dezerto, ke Mi disĵetos ilin inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn

24 pro tio, ke ili ne plenumis Miajn decidojn, malŝatis Miajn leĝojn, malsanktigis Miajn sabatojn, kaj direktis siajn okulojn al la idoloj de siaj patroj.

25 Tial Mi donis al ili instituciojn nebonajn, kaj aranĝojn, per kiuj ili ne povas vivi;

26 kaj Mi permesis al ili malpurigi sin per siaj oferoj, trairigante tra fajro ĉiun unuenaskiton, por ke Mi ruinigu ilin, por ke ili eksciu, ke Mi estas la Eternulo.

27 Tial parolu al la domo de Izrael, ho filo de homo, kaj diru al ili, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ankoraŭ plue viaj patroj malhonoris Min per la pekoj, kiujn ili faris kontraŭ Mi:

28 Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi per levo de mano promesis, ke Mi donos ĝin al ili; sed ĉie, kie ili vidis ian altan monteton aŭ ian branĉoriĉan arbon, ili buĉis tie siajn oferojn kaj alportis tien siajn kolerigantajn donojn, metis tien siajn agrablajn odoraĵojn kaj verŝis tie siajn verŝoferojn.

29 Kaj Mi diris al ili:Kio estas tiu altaĵo, sur kiun vi iras? Kaj oni donis al tiu loko la nomon Altaĵo ĝis la nuna tago.

30 Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi malpurigas vin konforme al la konduto de viaj patroj, kaj vi malĉaste sekvas iliajn abomenindaĵojn;

31 alportante viajn donacojn, trairigante viajn infanojn tra fajro, vi malpurigas vin per ĉiuj viaj idoloj ĝis la nuna tempo; ĉu do Mi povas respondi al viaj demandoj, ho domo de Izrael? Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi ne respondos al viaj demandoj.

32 Kaj kio venas en vian kapon, kiam vi diras:Ni estu kiel la nacioj, kiel la gentoj de la landoj, servante al ligno kaj al ŝtonoj-tio ne efektiviĝos.

33 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, per forta mano, per etendita brako, kaj per elverŝado de kolero Mi reĝos super vi;

34 kaj per forta mano, per etendita brako, kaj per elverŝado de kolero, Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estas disĵetitaj;

35 kaj Mi venigos vin en la dezerton de la popoloj, kaj tie Mi procesos kun vi vizaĝon kontraŭ vizaĝo.

36 Kiel Mi procesis kun viaj patroj en la dezerto de la lando Egipta, tiel Mi procesos kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

37 Kaj Mi pasigos vin sub vergo kaj venigos vin en la ligilojn de la interligo;

38 kaj Mi eligos el inter vi tiujn, kiuj ribelis kaj pekis kontraŭ Mi, el la lando de ilia loĝado Mi elirigos ilin, sed en la landon de Izrael ili ne eniros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

39 Kaj pri vi, ho domo de Izrael, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ĉiu el vi iru kaj servu al siaj idoloj, se vi ne aŭskultas Min; sed Mian sanktan nomon ne plu malhonoru per viaj donoj kaj per viaj idoloj.

40 Ĉar sur Mia sankta monto, sur la alta monto de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, tie servos al Mi la tuta domo de Izrael, ĉiuj, kiuj estos en la lando; tie Mi akceptos ilin favore, kaj tie Mi akceptos viajn oferdonojn kaj la unuaaĵojn de viaj donoj, kun ĉio, kion vi dediĉas al Mi.

41 Mi akceptos vin favore ĉe la agrabla odoraĵo, kiam Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estis disĵetitaj; kaj Mi sanktiĝos per vi antaŭ la okuloj de la nacioj.

42 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi venigos vin en la landon de Izrael, en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi donos ĝin al viaj patroj.

43 Kaj vi rememoros tie vian konduton kaj ĉiujn viajn agojn, per kiuj vi malpurigis vin, kaj vi sentos abomenon antaŭ vi mem kontraŭ ĉiuj malbonagoj, kiujn vi faris.

44 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi agos kun vi pro Mia nomo, ne konforme al via malbona konduto kaj al viaj pereigaj agoj, ho domo de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

45 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

46 Ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la vojo suden, prediku al la sudo, kaj profetu pri la arbaro de la suda kampo.

47 Kaj diru al la suda arbaro:Aŭskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi ekbruligos en vi fajron, kaj ĝi formanĝegos en vi ĉiun arbon verdan kaj ĉiun arbon velksekiĝintan; ne estingiĝos la flamanta fajro, kaj forbrulos ĉio, kio troviĝas de la sudo ĝis la nordo.

48 Kaj ĉiu karno vidos, ke Mi, la Eternulo, tion ekbruligis tiel, ke oni ne povas estingi.

49 Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! ili diras pri mi:Li parolas ja nur parabolojn.

1 第七年五月十日, 有几个以色列的长老来求问耶和华, 他们坐在我的面前。

2 耶和华的话临到我说:

3 "人子啊! 你要告诉以色列的长老, 对他们说: ‘主耶和华这样说: 你们来求问我吗?我指着我的永生起誓, 我必不让你们求问我。这是主耶和华的宣告。’

4 人子啊, 你要审问他们吗?要审问他们吗?你要使他们知道他们列祖那些可憎的事,

5 对他们说: ‘主耶和华这样说: 在我拣选以色列的日子, 我向雅各家的后裔举手起誓, 又在埃及地向他们显现。我向他们举手起誓说: 我是耶和华你们的 神。

6 那日, 我向他们举手起誓, 要把他们从埃及地领出来, 到我为他们所选定的流奶与蜜之地, 就是万邦中最荣美的地。

7 我对他们说: 你们各人要拋弃你们眼中那些可憎的像, 不可因埃及的偶像玷污自己: 我是耶和华你们的 神。

8 但是他们背叛了我, 不肯听从我; 他们各人没有拋弃他们眼中那些可憎的像, 没有离弃埃及的偶像。"’那时我说, 我要把我的烈怒倾倒在他们身上, 在埃及地向他们完全发尽我的怒气。

9 然而我为了我名的缘故没有这样作, 免得我的名在他们寄居的列国的人眼中被亵渎, 我把他们从埃及地领出来, 在列国的人眼前向他们显现。

10 "‘这样我把他们从埃及地领了出来, 带到旷野。

11 我把我的律例赐给他们, 把我的典章指示他们; 人如果遵行, 就必因此活着。

12 我又把我的安息日赐给他们, 作我与他们之间的凭据, 使他们知道我是使他们分别为圣的耶和华。

13 可是以色列家在旷野背叛了我, 没有遵行我的律例, 弃绝了我的典章(人如果遵行这些, 就必因此活着), 大大亵渎了我的安息日, 那时我说我要把我的烈怒倒在他们身上, 在旷野把他们灭绝。

14 然而我为了我名的缘故没有这样作, 免得我的名在列国的人眼中被亵渎; 我曾在他们眼前把以色列人领出来。

15 我在旷野也曾经向他们举手起誓, 必不领他们到我赐给他们的流奶与蜜之地, 就是万邦中最荣美的地。

16 因为他们弃绝了我的典章, 没有遵行我的律例, 亵渎了我的安息日; 他们的心随从自己的偶像。

17 虽然这样, 我的眼还是顾惜他们, 不毁灭他们; 我没有在旷野把他们灭绝。

18 "‘我在旷野对他们的儿女说: 不要遵行你们祖先的律例, 不要谨守他们的典章, 也不要因他们的偶像玷污自己。

19 我是耶和华你们的 神; 你们要遵行我的律例, 谨守我的典章, 把它们实行出来。

20 你们要把我的安息日分别为圣, 作我与你们之间的凭据, 使你们知道我是耶和华你们的 神。

21 可是他们的儿女背叛了我, 没有遵行我的律例, 也没有谨守实行我的典章(人如果遵行这些律例典章, 就必因此活着), 亵渎了我的安息日; 那时我说我要把我的烈怒倒在他们身上, 在旷野向他们发尽我的怒气。

22 然而我为了我名的缘故缩手, 没有这样作, 免得我名在列国的人眼中被亵渎; 我曾在他们眼前把以色列人领出来。

23 我在旷野也曾经向他们举手起誓, 要把他们分散在列国, 四散在万邦;

24 因为他们没有遵守我的典章, 弃绝了我的律例, 亵渎了我的安息日, 他们的眼目注视着他们祖先的偶像。

25 因此, 我也把不好的律例和不能借以存活的典章赐给他们;

26 他们使所有头生的都经火作供物, 所以我让他们玷污自己, 好叫他们惊惶, 知道我是耶和华。’

27 "因此, 人子啊! 你要告诉以色列家, 对他们说: ‘主耶和华这样说: 你们的列祖在对我不忠的这事上亵渎了我。

28 我领他们到了我曾经举手起誓要赐给他们的那地, 他们看见各高山和茂盛的树林, 就在那里献祭, 在那里奉上惹我发怒的供物, 也在那里献上馨香的祭, 并且在那里浇上他们的奠祭。’

29 我问他们: ‘你们所去的那高处是什么地方?’于是那高处的名字叫巴麻, 直到今日。

30 因此, 你要对以色列家说: ‘主耶和华这样说: 你们还照着你们祖先所行的玷污自己吗?仍随着他们可憎的偶像行邪淫吗?

31 你们奉上供物, 使你们的儿子经火, 用你们的一切偶像玷污自己, 直到今日。以色列家啊, 我怎能让你们向我求问呢?主耶和华说: 我指着我的永生起誓: 我决不让你们向我求问。这是主耶和华的宣告。

32 你们说: 我们要像列国的人, 像列邦的各族一样去事奉木头和石头。你们心里所起的这意念, 必不能成就。

33 "‘我指着我的永生起誓: 我必用大能的手, 伸出来的膀臂, 以及倒出来的烈怒, 统治你们。这是主耶和华的宣告。

34 我必用大能的手, 伸出来的膀臂, 以及倒出来的烈怒, 把你们从万族中领出来, 从你们所分散到的列邦招聚你们。

35 我要把你们带到万族的旷野, 在那里当面审判你们。

36 我怎样在埃及地的旷野审判你们的祖先, 也必怎样审判你们。这是主耶和华的宣告。

37 我必使你们从牧人的杖下经过, 使你们进入盟约的约束。

38 我必从你们中间除净那些背叛和得罪我的人, 我虽把他们从寄居之地领出来, 可是他们不得进入以色列地; 这样, 你们就知道我是耶和华。

39 以色列家啊, 至于你们, 主耶和华这样说: 你们各人去事奉自己的偶像吧! 只是将来你们必要听从我, 不可再以你们的供物和偶像亵渎我的圣名。

40 在我的圣山, 就是在以色列的高山, 以色列全家所有的人都要在那地事奉我; 我要在那里悦纳他们; 在那里向你们要举祭和初熟的土产, 以及一切圣物。这是主耶和华的宣告。

41 我从万族中把你们领出来, 从你们所分散到的列邦召集你们的时候, 我必悦纳你们, 好像悦纳馨香的祭一样。我要在列国的人眼前, 在你们中间显为圣。

42 我领你们进入以色列地, 就是进入我曾经举手起誓要赐给你们祖先的地以后, 你们就知道我是耶和华。

43 在那里你们要想起你们玷污自己的所作所为, 又要为了自己所行的一切恶事而厌恶自己。

44 以色列家啊! 为了我名的缘故, 我没有照着你们的恶行和败坏的行为待你们, 这样, 你们就知道我是耶和华。这是主耶和华的宣告。’"

45 耶和华的话临到我说:

46 "人子啊! 你要面向南方, 向南面发言, 说预言攻击南地田野的树林,

47 对南地的树林说: ‘你要听耶和华的话, 主耶和华这样说: 看哪! 我要在你中间点起火来, 吞灭你中间所有青绿和枯干的树; 猛烈的火焰必不熄灭; 从南到北遍地都要烧焦。

48 所有的人都必看见是我耶和华使这火燃起来; 这火必不熄灭。’"

49 于是我说: "啊, 主耶和华啊! 人都指着我说: ‘这人不是在说比喻吗?’"(本章第45-49节在《马索拉抄本》为21:1-5)