1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Gog, en la lando Magog, ĉefa princo de Meŝeĥ kaj Tubal, kaj profetu pri li;

3 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Gog, ĉefa princo de Meŝeĥ kaj Tubal.

4 Kaj Mi vagigos vin, Mi metos buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi elirigos vin kaj vian tutan militistaron, ĉevalojn kaj rajdistojn, ĉiujn en belegaj vestoj, grandan anaron, en kirasoj kaj kun ŝildoj, kun glavo en la mano;

5 Persojn, Etiopojn, kaj Putidojn, ĉiujn kun ŝildoj kaj kaskoj;

6 Gomeron kun ĉiuj ĝiaj taĉmentoj, la domon de Togarma, de la nordaj randoj, kun ĉiuj ĝiaj taĉmentoj; multaj popoloj estos kun vi.

7 Pretigu vin kaj aranĝu vin, vi kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kolektiĝis al vi, kaj vi estu ilia gvidanto.

8 Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj ĉiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta loĝas ekster danĝero.

9 Kaj vi leviĝos, kaj venos kiel ventego; vi estos kiel nubego, kiu volas kovri la teron, vi kaj ĉiuj viaj taĉmentoj kaj la multaj popoloj kun vi.

10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En tiu tempo venos en vian koron diversaj deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn.

11 Kaj vi diros:Mi iros kontraŭ la landon nebaritan, mi iros kontraŭ la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili loĝas ekster danĝero, kiuj loĝas ĉiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn;

12 por ke mi faru rabadon kaj kaptu kaptaĵon, kaj metu la manon sur la denove loĝatajn ruinojn, kaj sur la popolon, kiu estas rekolektita el inter la nacioj, okupas sin per brutedukado kaj komercado, kaj loĝas sur la centro de la tero.

13 Ŝeba kaj Dedan, kaj la komercistoj de Tarŝiŝ, kaj ĉiuj ĝiaj potenculoj diros al vi:Ĉu ne por fari rabadon vi venis? ĉu ne por kapti kaptaĵon vi kolektis vian homomulton, por forporti arĝenton kaj oron, por preni brutojn kaj havaĵojn, por fari grandan rabadon?

14 Tial profetu, ho filo de homo, kaj diru al Gog:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ĉu vi ne scias pri tiu tempo, kiam Mia popolo Izrael devas loĝi sendanĝere?

15 Vi venos de via loko, de la nordaj randoj, vi kaj multaj popoloj kun vi, ĉiuj rajdante sur ĉevaloj, granda homomulto kaj potenca armeo;

16 kaj vi iros kontraŭ Mian popolon Izrael kiel nubo, por kovri la landon. Tio okazos en la lasta tempo. Mi permesos al vi veni en Mian landon, por ke la nacioj ekkonu Min, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj, ho Gog.

17 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas ja tiu, pri kiu Mi parolis en la antikva tempo per Miaj servantoj, la profetoj de Izrael, kiuj en tiu tempo antaŭdiris la jarojn, kiam Mi venigos vin sur ilin.

18 En tiu tempo, kiam Gog venos sur la teron de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, leviĝos Mia kolero kaj Mia indigno.

19 Kaj en Mia fervoro, en la fajro de Mia kolero Mi decidis, ke en tiu tempo estos granda tumulto sur la tero de Izrael;

20 kaj ektremos antaŭ Mi la fiŝoj de la maro, la birdoj de la ĉielo, la bestoj de la kampo, ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj, kiuj estas sur la tero; kaj renversiĝos la montoj, falos la rokkrutaĵoj, kaj ĉiuj muroj falos sur la teron.

21 Kaj Mi vokos kontraŭ lin glavon sur ĉiuj Miaj montoj, diras la Sinjoro, la Eternulo; ĉiu prenos glavon kontraŭ sian fraton.

22 Kaj Mi faros kontraŭ li juĝon per pesto kaj sangoverŝado; Mi sendos pluvegon, ŝtonan hajlon, fajron, kaj sulfuron sur lin kaj sur liajn taĉmentojn, kaj sur la multajn popolojn, kiuj estos kun li.

23 Kaj Mi montros Mian grandecon kaj sanktecon, kaj Mi konatigos Min antaŭ la okuloj de multaj popoloj; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

1 耶和华的话临到我说:

2 "人子啊! 你要面向玛各地的歌革, 就是罗施、米设和土巴的首领, 说预言攻击他,

3 说: ‘主耶和华这样说: 罗施、米设和土巴的首领, 我要与你为敌。

4 我必使你转过来, 用钩子钩住你的腮颊, 把你和你的全军、马匹和骑兵, 都领出来, 他们都穿着全副军装, 成为大队人马, 配备大小盾牌, 各人紧握刀剑。

5 还有波斯人、古实人和弗人与他们在一起, 各人都配备盾牌和头盔;

6 又有歌篾人和他们的全军, 北方极处的陀迦玛族和他们的全军, 这许多民族都与你在一起。

7 "‘你要准备好, 你和那聚集到你那里的各队都要准备好; 你要作他们的大帅。

8 过了许多日子, 你必被征点出战; 在以后的年间, 你必来攻击那脱离刀剑的地, 就是那从列邦聚集回来的人所住的地; 你必来攻击以色列这些久已荒凉的山; 他们是从万族中领出来的, 都在那里安然居住。

9 你和你的军队, 以及与你在一起的许多民族, 都必像暴风上来, 像密云遮盖那地。

10 "‘主耶和华这样说: 到那日你心中必起意念, 图谋恶计,

11 说: 我要上去攻击那些没有城墙的乡村; 我要来攻击那些生活平静的人, 他们都安然居住, 没有城墙, 没有门闩。

12 你要抢夺财物, 掳掠货物, 伸手攻击那些从前荒废、现在有人居住的地方, 攻击那些从列邦招聚出来, 得了牲畜财物, 又住在世界中心的人民。

13 示巴人、底但人和他施各城镇的商人都必问你: 你来是要抢夺财物吗?你聚集军队是要掳掠货物吗?是要搬走金银、掳去牲畜财物吗?是要大肆抢掠吗?’

14 "因此, 人子啊! 你要对歌革说预言: ‘主耶和华这样说: 到那日, 我的子民以色列安然居住的时候, 你岂不会留意吗?

15 你必从你的地方, 从北方的极处, 与许多民族一起而来, 都骑着马, 成为一大队强盛的军兵。

16 你必上来攻击我的子民以色列, 像密云遮盖那地一样。歌革啊! 在以后的日子, 我必领你来攻击我的地, 好叫列国在我借着你向他们显为圣的时候, 能认识我。

17 "‘主耶和华这样说: 我从前借着我的众仆人以色列的先知所说的, 岂不是你吗?在那些年间, 他们曾预言我必领你来攻击以色列人。

18 歌革来攻击以色列地的日子, 我的怒气必从我的鼻孔中发出来。这是主耶和华的宣告。

19 我在妒恨和怒火之中说: 到那日, 以色列地必有大地震。

20 海里的鱼、空中的飞鸟、田野的走兽、在地上爬行的各种动物, 以及地上的众人, 都要在我面前震动。众山必崩裂, 悬崖必塌陷, 所有的墙垣都必倒在地上。

21 我必呼唤刀剑在我的众山上攻击歌革, 各人的刀剑必攻击自己的兄弟。这是主耶和华的宣告。

22 我必用瘟疫和血腥惩罚他; 我必把暴雨、大冰雹、火和硫磺降在他和他的军队, 以及与他在一起的许多民族身上。

23 我必显为大、显为圣, 在列国的人眼前显现自己。这样, 他们就知道我是耶和华。’"