1 Kaj li revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, ĉar la vizaĝa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro.
2 Kaj li elkondukis min tra la norda pordego, kaj kondukis min laŭ ekstera vojo al la ekstera pordego, turnita orienten; kaj jen la akvo fluas el la dekstra flanko.
3 Kiam la viro iris orienten, li havis en sia mano mezurŝnuron, kaj li mezuris mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la maleoloj.
4 Kaj li mezuris ankoraŭ mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon; la akvo estis alta ĝis la genuoj. Kaj li mezuris ankoraŭ mil, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la lumboj.
5 Kiam li mezuris ankoraŭ mil, estis jam torento, kiun mi ne povis transiri; ĉar la akvo estis tro alta, oni devis ĝin transnaĝi, sed transiri la torenton oni ne povis.
6 Kaj li diris al mi:Ĉu vi vidis, ho filo de homo? Kaj li kondukis min returne al la bordo de la torento.
7 Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaŭ flankoj.
8 Kaj li diris al mi:Ĉi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam ĝi troviĝos en la maro, tiam saniĝos la akvo.
9 Kaj ĉiu vivanta estaĵo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, reviviĝos, kaj estos tre multe da fiŝoj; ĉar tien venos ĉi tiu akvo, kaj ĉio saniĝos kaj reviviĝos, kien venos la torento.
10 Kaj staros apud ĝi fiŝkaptistoj de En-Gedi ĝis En-Eglaim, kaj ili etendos tie retojn; iliaj fiŝoj estos tiaspecaj, kiel la fiŝoj de la Granda Maro, kaj tre multe.
11 Sed ĝiaj marĉoj kaj marĉetoj ne saniĝos, ili estos destinitaj por salo.
12 Kaj apud la torento sur ambaŭ bordoj kreskos ĉiaspecaj manĝaĵdonantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfiniĝos iliaj fruktoj; ĉiumonate ili donos novajn fruktojn, ĉar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel manĝaĵo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo.
13 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen estas la limoj, laŭ kiuj vi devas dividi heredige la teron al la dek du triboj de Izrael:al Jozef duoblan parton.
14 Kaj dividu ĝin al ĉiuj egale; ĉar per levo de la mano Mi promesis doni ĝin al viaj patroj, tial ĉi tiu tero fariĝos via hereda posedaĵo.
15 Jen estas la limo de la lando:sur la norda rando, komencante de la Granda Maro, ĝi iras tra Ĥetlon en la direkto al Cedad;
16 tra Ĥamat, Berota, Sibraim, kiu estas inter la limo de Damasko kaj la limo de Ĥamat, ĝis Ĥacer-Tiĥon, kiu troviĝas ĉe la limo de Ĥavran.
17 Kaj la limo estos de la maro ĝis Ĥacar-Enan apud la limo de Damasko, kaj ĝis la norda Cafon kaj la limo de Ĥamat. Tio estas la rando norda.
18 Kaj la orientan randon mezuru inter Ĥavran kaj Damasko, inter Gilead kaj la lando de Izrael, laŭ Jordan, de la limo ĝis la orienta maro; tio estas la rando orienta.
19 La suda rando estas de Tamar ĝis la Akvo de Malpaco apud Kadeŝ, laŭ la torento ĝis la Granda Maro; tio estas la rando suda.
20 La okcidenta rando estas la Granda Maro, ĝis la komenco de Ĥamat; tio estas la rando okcidenta.
21 Kaj dividu inter vi ĉi tiun landon laŭ la triboj de Izrael.
22 Kaj dividu ĝin lote al vi, kaj ankaŭ al la fremduloj, kiuj loĝas inter vi kaj kiuj naskis infanojn inter vi; ili devas esti por vi kiel indiĝenoj inter la Izraelidoj, kune kun vi ili devas ricevi lote heredan posedaĵon inter la triboj de Izrael.
23 En tiu tribo, inter kiu ekloĝis la fremdulo, tie donu al li lian heredan posedaĵon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
1 然后, 他带我回到圣殿的门口。有水正从殿的门槛往下流出来, 向东流去, 因为圣殿是朝东的。这水从殿的右边, 从祭坛的南边下面流出来。
2 他又带我从北门出来, 再领我从外面绕到朝东的外门。有水正从右边流出来。
3 那人手里拿着一根准绳向东走出去的时候, 量了五百公尺的距离, 然后领我从水中走过去, 那里的水到了脚踝。
4 他又量了五百公尺, 然后领我从水中走过去, 水到了膝盖。他又量了五百公尺, 然后领我走过去, 水到了腰。
5 他再量了五百公尺, 水已成了一条河, 以致我不能走过去, 因为水势高涨, 成为只可供游泳的水, 而不能走过去的河。
6 他对我说: "人子啊! 你看到了吗?"他就领着我, 带我回到河边。
7 我回来以后, 看见河这边和那边的岸上有很多树木。
8 他又对我说: "这水要向东方的地区流出去, 下到亚拉巴, 流入死海。这水流入死海, 就使海里的水变淡("变淡"原文作"得医治")。
9 那时, 这河流过的地方, 所有滋生的动物都可以存活。这水流到哪里, 哪里就有许多鱼; 因为这河流到哪里, 海水就变淡, 一切都可以存活。
10 必有渔夫站在河边, 从隐.基底直到隐.以革莲, 都是晒网的地方。各类的鱼都像大海里的鱼那样多。
11 只有沼泽和洼地的水不能变淡, 留作产盐之用。
12 在河这边和那边的岸上, 都必有各种果树生长, 可作食物, 树上的叶子不枯干, 果子也不断绝。每月必结出新果子, 因为树所需的水是从圣所里流出来的。树上的果子可作食物, 叶子可以治病。"
13 主耶和华这样说: "你们按着以色列十二支派分地为业, 要照着这些地界: 约瑟要得双份。
14 你们要均分这地为业, 因为我曾举手要把这地赐给你们的列祖, 这地必归给你们为业。
15 "这地的边界是: 北边从大海经希特伦的路, 到西达达的入口,
16 又经哈马、比罗他和位于大马士革边界与哈马边界之间的西伯莲, 直到浩兰的边界的哈撒.哈提干。
17 这边界从海到哈萨.以难, 北边有大马士革的边界, 再北有哈马的边界。这是北面的地界。
18 东面的地界是在浩兰和大马士革之间, 基列和以色列地之间的约旦河。你们要从北面的地界量到东海, 这是东面的地界。
19 南面的地界, 从他玛到米利巴.加低斯水, 经埃及小河, 到大海。这是南面的地界。
20 西面的地界是大海, 从南面的地界到哈马口的对面。这是西面的地界。
21 "你们要按着以色列的支派分这地。
22 将来你们要抽签分这地为业, 归给你们和你们中间的外族人。他们在你们中间生儿育女。你们应该看他们如同本地生的以色列人, 他们要在以色列支派中与你们一起抽签分地为业。
23 将来无论在哪一支派里, 若有外族人寄居, 你们就要在那里把他的产业分给他。"这是主耶和华的宣告。