1 En la dek-dua jaro, en la dek-dua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj diru al li:Vi estas kiel leonido inter la nacioj, vi estas kiel drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn.
3 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi ĵetos sur vin Mian reton per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto.
4 Kaj Mi ĵetos vin sur la teron, sur nekovritan kampon Mi vin ĵetos, kaj Mi sidigos sur vi ĉiajn birdojn de la ĉielo, kaj Mi satigos de vi la bestojn de la tuta tero.
5 Mi disĵetos vian karnon sur la montojn, kaj Mi plenigos la valojn per via kadavraĵo.
6 La landon de via naĝado Mi malsekigos per via sango ĝis la montoj, kaj la valoj estos plenaj de vi.
7 Kiam vi estingiĝos, Mi kovros la ĉielon kaj senlumigos ĝiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon.
8 Ĉiujn fontojn de lumo en la ĉielo Mi senlumigos pro vi, kaj mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
9 Mi maltrankviligos la korojn de multaj popoloj, kiam Mi venigos la scion pri via pereo inter la naciojn, en landojn, kiujn vi ne konis.
10 Mi teruros pro vi multajn popolojn, kaj iliaj reĝoj ektremos pro vi, kiam Mi svingos Mian glavon antaŭ iliaj vizaĝoj, kaj ĉiu el ili ĉiuminute tremos pri sia vivo en la tago de via falo.
11 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La glavo de la reĝo de Babel venos sur vin.
12 Per la glavo de fortuloj Mi faligos vian multenombran popolon; ĉiuj ili estas la plej teruraj el la nacioj, kaj ili neniigos la belecon de Egiptujo, kaj ĝia tuta homomulto estos ekstermita.
13 Mi pereigos ĉiujn ĝiajn brutojn apud la abundaj akvoj, kaj ilin ne plu malklarigos piedo de homo nek la hufoj de bruto.
14 Tiam Mi ripozpurigos iliajn akvojn, kaj iliajn riverojn Mi fluigos kiel oleon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15 Kiam Mi faros la landon Egiptan dezerto, kaj la lando perdos ĉion, kion ĝi havis, kiam Mi mortigos ĉiujn, kiuj loĝas en ĝi, tiam oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
16 Tio estas funebra kanto, kiun oni kantos; la filinoj de la nacioj ĝin kantos, pri Egiptujo kaj pri ĝia tuta grandnombra popolo ili ĝin kantos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
17 En la dek-dua jaro, en la dek-kvina tago de la sama monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
18 Ho filo de homo, priploru la popolon de Egiptujo, kaj puŝu ĝin kaj la filinojn de potencaj nacioj en la profundon subteran kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
19 Ĉu vi estas pli bona ol iu? falu, kaj kuŝu kun la necirkumciditoj.
20 Inter tiuj, kiuj mortis de glavo, ili falos; al la glavo ĝi estas transdonita; oni tiros ĝin kaj ĝian tutan grandnombran popolon.
21 Ekparolos al ĝi la potencaj herooj el meze de Ŝeol, kiuj kune kun ĝiaj helpantoj malsupreniris kaj ekkuŝis necirkumciditaj, mortigitaj de glavo.
22 Tie estas Asirio kaj ĝia tuta homomulto; ĉirkaŭe de ĝi estas ĝiaj tomboj; ĉiuj ili estas mortigitaj, falis de glavo.
23 Ĝiaj tomboj estas en la profundo de la terinterno, kaj ĝia homomulto estas ĉirkaŭ ĝia tombo; ĉiuj ili estas mortigitaj, falintaj de glavo, ili, kiuj ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj.
24 Tie estas Elam kaj ĝia tuta homomulto, ĉirkaŭe estas ĝiaj tomboj; ĉiuj ili estas mortigitoj, kiuj falis de glavo kaj necirkumcidite malsupreniris en la profundon subteran, la samaj, kiuj ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj; ili portis sian honton kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
25 Meze de mortigitoj estas donita kuŝejo al ĝi kun ĝia tuta homomulto; ĉirkaŭe estas iliaj tomboj; ĉiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo; ĉar ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj, tial ili portis sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon, kaj ili estas metitaj inter la mortigitojn.
26 Tie estas Meŝeĥ kaj Tubal kaj ilia tuta homomulto, ĉirkaŭe estas iliaj tomboj; ĉiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo, ĉar ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj.
27 Ili ne kuŝas kun la herooj, kiuj falis de necirkumciditoj kaj iris en Ŝeolon kun siaj bataliloj kaj metis siajn glavojn sub siajn kapojn; iliaj malbonagoj restis sur iliaj ostoj, ĉar kiel fortuloj ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj.
28 Kaj vi ankaŭ estos frakasita meze de la necirkumciditoj, kaj kuŝos kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo.
29 Tie estas Edom kun siaj reĝoj kaj kun ĉiuj siaj princoj, kiuj malgraŭ sia forteco estas ĵetitaj al tiuj, kiuj falis de glavo; ili kuŝas kun la necirkumciditoj, kaj kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
30 Tie estas ĉiuj princoj de la nordo, kaj ĉiuj Cidonanoj, kiuj malsupreniris kune kun la mortigitoj; ili hontas pri la teruro, kiun ĵetadis ilia forto; ili kuŝas necirkumciditaj kun tiuj, kiuj falis de glavo, kaj ili portas sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
31 Ilin Faraono vidos, kaj li konsoliĝos pri sia tuta popolo, mortigita de glavo, Faraono kaj lia tuta militistaro, diras la Sinjoro, la Eternulo.
32 Ĉar Mi ĵetos Mian teruron sur la teron de la vivantoj; kaj inter la necirkumciditojn, kune kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo, estos metita Faraono kun sia tuta homomulto, diras la Sinjoro, la Eternulo.
1 十二年十二月初一日, 耶和华的话临到我说:
2 "人子啊! 你要为埃及王法老作一首哀歌, 对他说: ‘你像列国中的少壮狮子, 又像海中的海怪, 你在河中翻腾, 用你的爪搅动河水, 使江河浑浊。
3 主耶和华这样说: 我必用多国的群众, 把我的网撒在你身上, 他们必用我的网把你拉上来。
4 我必把你丢弃在地上, 拋掷在田野, 使空中的飞鸟都住在你身上, 使地上所有的野兽都吃你而得饱足。
5 我必把你的肉丢在山上, 把你高大的尸体填满山谷。
6 我必用你流出的血浇灌地面, 直到山上, 水沟都必充满你的血。
7 我毁灭你的时候, 必把天遮蔽, 使天上的星昏暗, 用密云遮盖太阳; 月亮也必不发光。
8 我必使天上所有的光体都在你以上变为昏暗; 我必使黑暗笼罩你的地; 这是主耶和华的宣告。
9 我使你在列国中灭亡的消息, 传到你所不认识的列邦的时候, 我必使万族的心感到不安。
10 我在他们面前向你挥动刀剑的时候, 他们必因你惊骇, 他们的君王也必因你非常恐慌; 在你倾覆的日子, 他们各人都必为自己的性命时刻战兢。
11 "‘主耶和华这样说: 巴比伦王的刀必临到你。
12 我必借着勇士的刀使你的众民倒下, 这些勇士都是列国中最强横的人。他们必毁灭埃及所夸耀的; 埃及的众民都必消灭。
13 我必从众水的旁边, 除灭埃及所有的牲畜; 人的脚必不再搅浊这些水, 牲畜的蹄也不这样作。
14 那时, 我必使众水澄清, 使江河的水像油一样缓流; 这是主耶和华的宣告。
15 我使埃及地荒凉, 使这地失去它所充满的, 又击杀其中所有的居民。那时, 他们就知道我是耶和华。
16 这就是人为埃及所唱的哀歌, 列国的女子必唱这哀歌; 她们必为埃及和它的众民唱这哀歌。这是主耶和华的宣告。’"
17 十二年十二月十五日, 耶和华的话临到我说:
18 "人子啊! 你要为埃及的众民哀号, 要把埃及和强国的女子, 与下坑的人一同送到地府那里。
19 你要对埃及说: ‘你比谁更优越呢?你下去与那些没有受割礼的人一起长眠吧! ’
20 他们必倒在那些被刀所杀的人中间; 刀既拔出, 埃及和它的众民都要被拉下去。
21 勇士中最强的必在阴间论到埃及和帮助埃及的说: ‘他们已经下来了, 他们与没有受割礼的, 就是被刀所杀的人, 一起长眠。’
22 "亚述和它的军队都在那里; 他们的坟墓在它周围; 他们都是被杀死的, 是倒在刀下的。
23 他们的坟墓是放在坑中极深之处, 亚述的众军都在它坟墓的周围, 全是被杀死的, 是倒在刀下的; 他们曾使惊恐散布在活人之地。
24 "以拦也在那里, 它的众民都在它坟墓的周围, 全是被杀死的, 是倒在刀下的; 他们没有受割礼而下到地府去; 他们曾使惊恐散布在活人之地, 现在他们与下坑的人一同担当自己的羞辱。
25 在被杀的人中, 有床为它和它的众民安设; 他们的坟墓都在它周围; 他们都是没有受割礼的, 是被刀所杀的; 他们曾使惊恐散布在活人之地。现在他们与下坑的人一同担当自己的羞辱; 以拦被安置在被杀的人中间。
26 "米设、土巴和它们所有的人民都在那里; 他们的坟墓都在米设和土巴的周围; 他们都是没有受割礼的, 是被刀所杀的; 他们曾使惊恐散布在活人之地。
27 他们不都是与那些没有受割礼而倒毙的勇士一起长眠吗?这些勇士都带着兵器下到阴间, 刀剑都放在自己的头下。他们的罪孽是在自己的骨头上。他们曾使惊恐散布在活人之地。
28 法老啊! 至于你, 你必在没有受割礼的人中被毁灭, 与那些被刀所杀的人一起长眠。
29 "以东也在那里, 以东的众王和所有首领虽然英勇, 还是与被刀所杀的人列在一起。他们必与没有受割礼而下坑的人一起长眠。
30 "在那里有北方的众首领和所有西顿人; 他们都与被杀死的人一同下去, 他们虽然英勇, 使人惊恐, 还是蒙受了羞辱; 他们没有受割礼而与那些被刀所杀的人一起长眠, 与那些下坑的人一同担当羞辱。
31 "法老看见他们, 就必为被刀所杀的众民, 就是法老自己和他的全军, 得了安慰。这是主耶和华的宣告。
32 虽然我任凭法老使惊恐散布在活人之地, 他和他的众民必在没有受割礼的人中, 与被刀所杀的人一起长眠。这是主耶和华的宣告。"