1 En la dudek-kvina jaro de nia forkaptiteco, en la komenco de la jaro, en la deka tago de la monato, en la dek-kvara jaro post la disbato de la urbo, ĝuste en tiu tago aperis super mi la mano de la Eternulo kaj venigis min tien.
2 En Dia vizio Li venigis min en la landon de Izrael, kaj starigis min sur tre alta monto, sur kiu sude estis kvazaŭ konstruaĵoj de urbo.
3 Kaj Li venigis min tien, kaj jen mi ekvidis viron, kies aspekto estis kiel aspekto de kupro; en la mano li havis fadenan ŝnureton kaj mezurstangon, kaj li staris ĉe pordego.
4 Kaj tiu viro ekparolis al mi:Ho filo de homo, rigardu per viaj okuloj, aŭskultu per viaj oreloj, kaj atentu per via koro ĉion, kion mi montros al vi; ĉar vi estas venigita ĉi tien, por ke mi tion montru al vi. Ĉion, kion vi vidos, raportu al la domo de Izrael.
5 Kaj jen mi ekvidis muron ekster la domo ĉirkaŭe, kaj en la mano de la viro estis mezurstango, havanta la longon de ses ulnoj kun aldono po manlarĝo por ĉiu ulno; kaj li mezuris sur tiu konstruaĵo unu stangon laŭlarĝe kaj unu stangon laŭalte.
6 Kaj li aliris al la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj supreniris sur ĝia ŝtuparo; kaj li mezuris sur unu sojlo de la pordego la larĝon de unu stango kaj sur la dua sojlo la larĝon de unu stango.
7 Kaj en la flankaj ĉambretoj li mezuris unu stangon da longo kaj unu stangon da larĝo, kaj inter la ĉambretoj kvin ulnojn; kaj sur la sojlo de la pordego apud la portiko, kondukanta al la interna pordego, ankaŭ unu stangon.
8 Kaj en la portiko de la interna pordego li mezuris unu stangon.
9 En la portiko de la pordego li mezuris ok ulnojn kaj sur ĝiaj kolonoj du ulnojn; la portiko de la pordego estis interne de la konstruaĵo.
10 Da flankaj ĉambretoj ĉe la orienta pordego estis tri sur unu flanko kaj tri sur la alia flanko; ĉiuj tri havis unu mezuron, kaj ankaŭ la ambaŭflankaj kolonoj havis unu mezuron.
11 Li mezuris la larĝon de la enirejo de la pordego, dek ulnojn; laŭlonge de la pordego li mezuris dek tri ulnojn.
12 La spaco antaŭ la ĉambretoj estis po unu ulno sur ambaŭ flankoj, kaj la ĉambretoj havis po ses ulnoj sur ambaŭ flankoj.
13 Kaj li mezuris la pordegon de la tegmento de unu ĉambreto ĝis la tegmento de la dua ĉambreto, dudek kvin ulnojn laŭlarĝe; unu pordo estis kontraŭ la alia pordo.
14 Kaj en la kolonoj li kalkulis sesdek ulnojn, en la kolonoj de la korto kaj de la pordego ĉirkaŭe.
15 Kaj de la antaŭo de la pordego de la eniro ĝis la antaŭo de la interna portiko de la pordego estis kvindek ulnoj.
16 Kaj kovritaj fenestroj estis en la flankaj ĉambretoj kaj en la vestibloj kun direkto internen, ĉirkaŭe de la pordego; tiel ankaŭ en la vestibloj la fenestroj estis direktitaj ĉe ĉiuj flankoj internen, kaj sur la kolonoj estis pentritaj palmoj.
17 Kaj li venigis min sur la korton eksteran; kaj tie mi ekvidis ĉambrojn kaj pavimon, faritan ĉirkaŭe ĉe la korto; tridek ĉambroj estis sur la pavimo.
18 La pavimo estis flanke de la pordegoj; laŭlonge de la pordegoj la pavimo estis pli malalte.
19 Kaj li mezuris la larĝon deloke de la malsupra pordego ĝis la ekstera rando de la interna korto, cent ulnojn orienten kaj norden.
20 Li mezuris ankaŭ la longon kaj la larĝon de la norden turnita pordego de la ekstera korto.
21 Kaj da flankaj ĉambretoj estis ambaŭflanke po tri; kaj ĝiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel ĉe la unua pordego:kvindek ulnojn da longo kaj dudek kvin ulnojn da larĝo.
22 Ĝiaj fenestroj kaj vestibloj kaj palmornamoj havis la saman mezuron, kiel la pordego turnita orienten; per sep ŝtupoj oni leviĝadis sur ĝin; kaj antaŭ ĝi estis ĝia vestiblo.
23 Kaj la pordegoj de la interna korto estis kontraŭ la pordegoj norda kaj orienta; kaj li mezuris de pordego ĝis pordego cent ulnojn.
24 Kaj li kondukis min suden; kaj jen estis pordego turnita suden; kaj li mezuris ĝiajn kolonojn kaj vestiblojn, kaj ilia mezuro estis la sama, kiel ĉe la aliaj.
25 Kaj fenestrojn kaj vestiblojn ĉirkaŭe ĝi havis tiajn samajn, kiel tiuj fenestroj; la longo de la pordego estis kvindek ulnoj, kaj la larĝo dudek kvin ulnoj.
26 Kaj por supreniri ĝi havis sep ŝtupojn, kaj iliaj vestibloj estis antaŭ ili, kaj palmornamojn ĝiaj kolonoj havis po unu sur unu flanko kaj unu sur la alia flanko.
27 Ankaŭ ĉe la interna korto estis pordego turnita suden; kaj li mezuris de unu pordego al la alia, turnita suden, cent ulnojn.
28 Kaj li venigis min sur la internan korton tra la suda pordego; kaj li mezuris ĉe la suda pordego la saman mezuron.
29 Kaj ĝiaj ĉambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel tiuj; kaj fenestrojn ĝi kaj ĝiaj portikoj havis ĉirkaŭe; ĉio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de dudek kvin ulnoj.
30 Kaj la portikoj ĉirkaŭe havis la longon de dudek kvin ulnoj kaj la larĝon de kvin ulnoj.
31 Estis ankaŭ portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj, kaj ok ŝtupoj por leviĝo.
32 Kaj li venigis min sur la internan korton al la orienta flanko; kaj li mezuris ĉe la pordego la samajn mezurojn, kiel ĉe la aliaj.
33 Kaj ĝiaj ĉambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la samajn mezurojn; kaj fenestrojn ĝi kaj ĝiaj portikoj havis ĉirkaŭe; ĉio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de dudek kvin ulnoj.
34 Estis ankaŭ portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj ambaŭflanke, kaj ok ŝtupoj por leviĝo.
35 Kaj li venigis min al la norda pordego; kaj li mezuris tie tiajn samajn mezurojn.
36 Ĝi havis ĉambretojn, kolonojn, kaj portikojn, kaj fenestrojn ĉirkaŭe; ĉio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de dudek kvin ulnoj.
37 Kaj ĝiaj kolonoj staris en la direkto al la ekstera korto, kaj palmornamoj estis sur la kolonoj ambaŭflanke, kaj ok ŝtupoj por leviĝo.
38 Estis ankaŭ ĉambro kun sia enirejo apud la kolonoj ĉe la pordegoj; tie oni lavadis la bruloferon.
39 En la portiko de la pordego staris du tabloj sur unu flanko kaj du tabloj sur la dua flanko, por buĉi sur ili la bruloferon, pekoferon, kaj kulpoferon.
40 Ĉe la ekstera flanko apud la enirejo de la norda pordego staris du tabloj, kaj ĉe la dua flanko, apud la portiko de la pordego, staris ankaŭ du tabloj.
41 Kvar tabloj unuflanke kaj kvar tabloj aliaflanke staris ĉe la flankoj de la pordego:ok tabloj, sur kiuj oni buĉadis.
42 Kaj kvar tabloj por bruloferoj estis el ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj, kaj havis la longon de unu ulno kaj duono kaj la larĝon de unu ulno kaj duono kaj la alton de unu ulno; sur ili oni kuŝigadis la ilojn, per kiuj oni buĉadis la bruloferon kaj aliajn oferojn.
43 Kaj listeloj, havantaj la larĝon de unu manplato, estis ĉe la muroj de la domo ĉirkaŭe; kaj sur la tablojn oni metadis la viandon de la ofero.
44 Ekstere de la interna pordego estis ĉambroj por kantistoj, ĉe la interna korto, flanke de la norda pordego; ili estis turnitaj per sia vizaĝa flanko suden, sed unu, flanke de la orienta ĉambro, estis turnita norden.
45 Kaj li diris al mi:Ĉi tiu ĉambro, kiu estas turnita suden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon en la domo;
46 kaj la ĉambro, kiu estas turnita per sia vizaĝa flanko norden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon ĉe la altaro:tio estas la filoj de Cadok, kiuj solaj el la idoj de Levi povas alproksimiĝi al la Eternulo, por servi al Li.
47 Kaj li mezuris la korton:ĝi havis la longon de cent ulnoj kaj la larĝon de cent ulnoj, ĝi estis kvadrata; kaj la altaro staris antaŭ la domo.
48 Kaj li venigis min en la vestiblon de la domo; kaj li mezuris ĉe kolono de la portiko kvin ulnojn ĉe unu flanko kaj kvin ulnojn ĉe la dua flanko; kaj la larĝo de la pordego estis tri ulnoj ĉe unu flanko kaj tri ulnoj ĉe la dua flanko.
49 La longo de la portiko estis dudek ulnoj, kaj la larĝo dek unu ulnoj, kaj ĝi havis ŝtupojn por supreniri; kaj la kolonoj havis bazaĵojn, unu ĉe unu flanko kaj unu ĉe la alia flanko.
1 我们被掳后第二十五年, 耶路撒冷城被攻陷后第十四年的年初; 那月的初十日, 耶和华的手按在我身上; 他把我带到那里去。
2 在 神的异象中, 他带我到以色列地, 把我安置在一座很高的山上; 在山上的南面, 有好像是一座城的建筑物。
3 他把我带到那里, 我见有一个人, 他看来像铜, 手里拿着麻绳和测量竿, 站在门口。
4 那人对我说: "人子啊! 我所要指示你的, 你都要用眼看, 用耳听, 并要放在心上, 因为我带你到这里来, 为的是要指示你; 你所看见的, 你都要告诉以色列家。"
5 我见殿四围有墙, 那人手里的测量竿长三公尺。他量了那建筑物, 墙厚三公尺、高三公尺。
6 他到了朝东的门, 上了门的台阶, 量度门槛, 厚三公尺; 又量另一个门槛, 厚三公尺。
7 又有守卫室, 长三公尺、宽三公尺; 守卫室与守卫室之间, 相隔两公尺半; 朝向殿内, 在门廊旁边的门槛, 厚三公尺。
8 他又量朝向殿内的门廊(有古卷加"厚三公尺")。
9 门廊深四公尺; 墙柱厚一公尺; 门廊是朝向殿内的。
10 东门的守卫室, 这边有三间, 那边有三间; 三间都是一样的长宽; 两边的墙柱都是一样的厚。
11 他量了东门, 入口宽五公尺, 通道宽六公尺半。
12 每个守卫室前面都有矮墙, 高五十公分, 两边守卫室都是一样。守卫室长三公尺, 两边都是一样。
13 他量了东门, 从这边房顶到那边房顶, 就是从这边守卫室后面的门到那边守卫室后面的门, 宽十二公尺半。
14 又沿着里面各墙柱量度, 直到朝向院子的墙柱, 共长三十公尺(原文意思不详, 有古译本作"又量了门廊, 宽十公尺, 墙柱外面周围是院子")。
15 从东门前面的入口到后面的门廊, 共二十五公尺。
16 守卫室和东门里面周围的墙柱, 以及门廊, 都有小窗; 里面周围都有小窗; 墙柱上还刻有棕树。
17 他带我到了外院, 我见有些房子, 院子周围有铺石地, 铺石地上有三十间房子。
18 铺石地在各大门的旁边, 比门矮一点, 宽度与门的长度相同。
19 他从下面的大门量到内院的外墙, 共宽五十公尺; 东面、北面, 都是一样。
20 他又量了外院朝北大门的长度和宽度。
21 里面的守卫室, 这边有三间, 那边有三间; 墙柱和门廊的尺寸都与东门的一样; 北门全长二十五公尺, 宽十二公尺半。
22 它的窗子、门廊和雕刻的棕树, 都与东门的一样; 人要登七级台阶才到这门, 前面尽头是门廊。
23 内院有门与这门相对; 北面、东面, 都是一样; 他从这门量到那门, 共有五十公尺。
24 他领我向南走, 我就看见朝南的门。他量了墙柱和门廊, 大小与先前的一样。
25 门的里面和门廊周围都有窗子, 与先前的窗子一样。南门全长二十五公尺, 宽十二公尺半。
26 人要登七级台阶才到这门, 前面尽头是门廊, 墙柱上两边都刻有棕树。
27 内院南面也有门; 他从这门量到南门, 共有五十公尺。
28 他领我从内院的南门进到内院, 量了这门, 大小与先前的一样。
29 守卫室、墙柱和门廊的尺寸都与先前的一样; 门的里面和门廊周围都有窗子。这门全长二十五公尺, 宽十二公尺半(有古卷加"周围有门廊, 长十二公尺半, 宽两公尺半"之句)。
31 门廊朝向外院; 墙柱刻有棕树; 台阶共有八级。
32 他领我到内院的东门, 他量了那门, 大小与先前的一样。
33 守卫室、墙柱和门廊的尺寸都与先前的一样; 门的里面和门廊的周围都有窗子。这门全长二十五公尺, 宽十二公尺半。
34 门廊朝着外院; 墙柱上两边都刻有棕树; 台阶共有八级。
35 他领我到内院的北门, 量了那门, 大小与先前的一样;
36 守卫室、墙柱和门廊, 都是一样。门的里面周围都有窗户; 这门全长二十五公尺, 宽十二公尺半。
37 门廊(这译法参古译本, "门廊"原文作"墙柱")朝向外院; 墙柱上两边都刻有棕树, 台阶共有八级。
38 在各门的墙柱旁边都有一间有门的房子; 那里是洗燔祭牲的地方。
39 在门廊里, 这边有两张桌子, 那边也有两张桌子, 在上面可以宰杀燔祭牲、赎罪祭牲和赎愆祭牲。
40 在北门入口的台阶那里, 朝向外面的一边有两张桌子, 朝向门廊的另一边也有两张桌子。
41 在大门两边, 这边有四张桌子, 那边也有四张桌子, 共有八张, 供宰杀祭牲之用。
42 另有四张桌子供燔祭使用, 是用凿好的石头做的, 长七十五公分, 宽七十五公分, 高五十公分, 宰杀燔祭牲和其他祭牲所用的器皿是放在那里的。
43 周围的墙上钉有钩子, 各长七公分半。桌子上放有献祭的肉。
44 内院的门外有两间(这译法参古译本, "两间"原文作"供歌唱的人使用的")房子: 一间在北门旁边, 朝向南面; 一间在南门旁边, 朝向北面。
45 他对我说: "这间朝向南面的房子是给那些负责圣殿职事的祭司使用的。
46 那间朝向北面的房子是给那些负责祭坛职事的祭司使用的。这些祭司都是撒督的子孙, 在利未人中只有他们可以近前来事奉耶和华。"
47 他又量了内院, 长五十公尺, 宽五十公尺, 是正方形的; 祭坛就在殿的前面。
48 他领我到圣殿的门廊, 量了门廊的墙柱, 这边厚两公尺半, 那边厚两公尺半。门口宽七公尺(这译法参古译本, 原文没有"七公尺"), 门的内墙, 这边一公尺半, 那边一公尺半。
49 门廊宽十公尺, 深六公尺(这译法参古译本, "六公尺"原文作"七公尺"); 人要登台阶才上到门廊; 墙柱旁边有柱子, 这边一根, 那边一根。