1 Kaj li venigis min en la templon; kaj li mezuris ĉe la kolonoj ses ulnojn da larĝo ĉe unu flanko kaj ses ulnojn da larĝo ĉe la alia flanko, laŭlarĝe de la tabernaklo.
2 La larĝo de la pordo estis dek ulnoj, kaj la flankoj de la pordo havis la larĝon de kvin ulnoj ĉe unu flanko kaj kvin ulnoj ĉe la alia flanko; kaj li mezuris la longon de la templo, kvardek ulnojn, kaj la larĝon, dudek ulnojn.
3 Kaj li eniris internen, kaj mezuris sur la kolono de la pordo du ulnojn kaj sur la pordo mem ses ulnojn; kaj la larĝo de la pordo estis sep ulnoj.
4 Kaj li mezuris en la longo de la templo dudek ulnojn kaj en la larĝo dudek ulnojn en la interna parto de la templo; kaj li diris al mi:Ĉi tio estas la plejsanktejo.
5 Kaj li mezuris la muron de la domo, kiu havis ses ulnojn da diko, kaj la larĝo de la flanka galerio ĉirkaŭe de la tuta domo estis kvar ulnoj.
6 Kaj la flankaj galerioj, unu apud la alia, havis la longon de tridek tri futoj, kaj limiĝis per la muro, kiu estis ĉe la domo por la galerioj ĉirkaŭe, por ke ili estu kunigitaj inter si, sed ne kunigitaj kun la muro de la domo.
7 Kaj la larĝo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli grandaj ju pli alte; ĉar ankaŭ la domo estis ju pli alte des pli ampleksa ĉiuflanke, kaj supre la domo estis pli larĝa; kaj el la malsupra galerio oni povis iri en la supran tra la meza.
8 Kaj mi vidis ĉe la domo ĉirkaŭe altaĵon, kiu estis la fundamento por la galerioj kaj havis la larĝon de tuta stango de ses ulnoj.
9 La larĝo de la muro de la galerio ekstere estis kvin ulnoj, kaj libera loko kondukis al la galerioj de la domo.
10 Kaj la interspaco inter la oficaj ĉambroj, kiuj estis ĉiuflanke ĉirkaŭ la domo, estis dudek ulnoj.
11 Kaj estis pordoj el la galerioj al la libera loko, unu pordo turnita norden kaj unu pordo suden; la larĝo de la libera loko estis kvin ulnoj ĉirkaŭe.
12 La konstruaĵo, kiu estis turnita al la placo okcidenten, havis la larĝon de sepdek ulnoj; kaj la muro de la konstruaĵo havis la larĝon de kvin ulnoj ĉiuflanke, kaj ĝia longo estis naŭdek ulnoj.
13 Kaj li mezuris la longon de la domo, cent ulnojn; kaj la placo kaj la konstruaĵo kaj ĝiaj muroj havis ankaŭ la longon de cent ulnoj.
14 Kaj la larĝo de la antaŭa flanko de la domo kaj la placo orienta havis ankaŭ cent ulnojn.
15 Kaj li mezuris la longon de la konstruaĵo kontraŭ la placo, kiu estis malantaŭe, kun ĝiaj flankaj partoj ambaŭflanke, cent ulnojn; ankaŭ la internan templon kaj la portikojn de la korto.
16 La sojloj kaj la kovritaj fenestroj kaj la galerioj ĉirkaŭe en siaj tri etaĝoj kontraŭ ĉiu sojlo estis tabulkovritaj per ligno ĉiuflanke, ankaŭ la tero ĝis la fenestroj; kaj la fenestroj estis kovritaj.
17 De la supra parto de la pordo ĝis la internaj kaj eksteraj partoj de la domo laŭ la tuta muro ĉirkaŭe, interne kaj ekstere ĉio estis laŭmezura.
18 Kaj estis faritaj keruboj kaj palmornamoj; inter unu kerubo kaj la alia estis palmornamo, kaj ĉiu kerubo havis du vizaĝojn.
19 Kaj homa vizaĝo estis turnita al la palmornamo de unu flanko, kaj al la palmornamo de la dua flanko estis turnita vizaĝo leonida; tiel estis farite en la tuta domo ĉirkaŭe.
20 De la tero ĝis la supro de la pordo estis skulptitaj la keruboj kaj la palmornamoj, ankaŭ sur la muro de la templo.
21 La templo havis kvarangulajn fostojn, kaj la tuta aspekto de la sanktejo estis simetria.
22 La ligna altaro havis la alton de tri ulnoj kaj la longon de du ulnoj; ĝiaj anguloj kaj ĉiuj ĝiaj flankoj estis el ligno. Kaj li diris al mi:Ĉi tio estas la tablo, kiu staras antaŭ la Eternulo.
23 Kaj du pordoj estis en la templo kaj en la sanktejo.
24 Ĉiu pordo havis du fermoplatojn, kiuj ambaŭ estis moveblaj; du fermoplatojn havis unu pordo, kaj du fermoplatojn havis la dua.
25 Kaj sur ili, sur la pordoj de la templo, troviĝis keruboj kaj palmornamoj similaj al tiuj, kiuj estis sur la muroj; kaj antaŭ la portiko ekstere estis ligna podio.
26 Kaj kovritaj fenestroj kaj palmornamoj estis ĉe ambaŭ flankoj de la portiko kaj flankpartoj de la domo kaj podioj.
1 他领我到外殿, 量了墙柱, 这边厚三公尺, 那边厚三公尺, 宽窄与会幕相同。
2 外殿的入口宽五公尺, 门的两边内墙, 这边两公尺半, 那边两公尺半; 他量了外殿, 长二十公尺, 宽十公尺。
3 他进了内殿, 量了门口的墙柱, 各厚一公尺; 入口宽三公尺, 门的内墙各宽三公尺半。
4 他量了内殿, 长十公尺, 宽十公尺, 贴着外殿。他对我说: "这是至圣所。"
5 他又量了圣殿的墙, 厚三公尺; 殿的周围有多间厢房, 各宽二公尺。
6 厢房共有三层, 一层叠在一层之上, 每层有三十间。殿墙的周围有墙坎子, 支撑着厢房, 免得厢房的梁木嵌入殿墙。
7 这些围绕着殿的厢房越高越宽。殿四围的内墙一级比一级薄, 所以厢房越上越宽; 有楼梯从下层经过中层上到上层。
8 我又看见一个高台围绕着殿, 作为厢房的根基, 台高三公尺。
9 厢房的外墙厚两公尺半; 圣殿的厢房与祭司的房子之间有空地, 绕着殿的四周, 宽十公尺。
11 厢房有门通向空地, 一门向北, 一门向南。厢房与空地之间相隔两公尺半, 周围都是一样。
12 在西边有一座朝向殿院空地的房子, 深三十五公尺, 长四十五公尺; 屋子四周的墙厚两公尺半。
13 他量了圣殿, 长五十公尺; 又量了殿院的空地, 那屋子和它的墙, 共长五十公尺。
14 在东面, 圣殿前面的空地, 宽五十公尺。
15 他量了殿院空地后面的屋子, 连同屋子两边的走廊, 共长五十公尺。外殿、内殿、朝向内院的门廊、
16 门槛、小窗和对着门槛的三层走廊, 周围都镶上木板, 从地面直到窗口。窗户都是遮蔽的;
17 在内殿门口上面的外墙, 以及内殿和外殿周围的墙上, 按着尺寸,
18 都刻上基路伯和棕树。基路伯和棕树相间并排, 每个基路伯都有两个脸孔。
19 这边有人的脸向着棕树, 那边有狮子的脸向着棕树。全殿周围的雕刻都是这样。
20 外殿的墙, 从地面直到门口上面, 都刻有基路伯和棕树。
21 外殿的门框是正方形的; 在至圣所前面的门框, 也是一样。
22 祭坛是木做的, 高一公尺半, 长一公尺; 坛角(有古译本加"坛的座")和坛的四边, 全都是木做的。他对我说: "这是摆在耶和华面前的桌子。"
23 外殿和至圣所各有一个门。
24 每个门分两扇, 每扇门分为两页, 可以折叠。
25 在外殿的门扇上, 刻有基路伯和棕树, 像那些刻在墙上的一样; 在外边门廊前面, 有木做的飞檐。
26 门廊两边都有小窗和棕树。殿的厢房也有飞檐。