1 Kiam vi lote dividos la teron en heredaĵojn, tiam apartigu oferdonon al la Eternulo, sanktan terpecon, havantan la longon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la larĝon de dek mil; tiu loko estu sankta en ĉiuj siaj limoj ĉirkaŭe.
2 El ĝi devas esti por la sanktejo kvadrato de kvincent mezuroj ĉiuflanke, kaj kvindek ulnoj ĉirkaŭe kiel libera placo por ĝi.
3 Per tiu mezuro mezuru la longon de dudek kvin mil kaj la larĝon de dek mil; sur tiu loko estos la sanktejo, la plejsanktaĵo.
4 La cetera parto de la sankta tero apartenu al la pastroj, kiuj servas en la sanktejo, kiuj alproksimiĝas al la Eternulo, por servi al Li; ĝi estu por ili kiel loko por domoj, kaj estu konsekrita al la sanktejo.
5 Dudek kvin mil ulnoj da longo kaj dek mil ulnoj da larĝo estu por la Levidoj, kiuj servas en la domo; dudek ĉambroj estu tie ilia posedaĵo.
6 Kaj kiel posedaĵon de la urbo apartigu kvin mil da larĝo kaj dudek kvin mil da longo kontraŭ la sankta terpeco:ĝi apartenu al la tuta domo de Izrael.
7 Kaj al la princo donu parton ambaŭflanke apud la sankta terpeco kaj apud la urba posedaĵo, sur la okcidenta flanko okcidenten kaj sur la orienta flanko orienten; ĝia longo devas esti tia sama, kiel de unu el tiuj partoj de la okcidenta limo ĝis la orienta.
8 Tio estos lia tero, lia terposedaĵo en Izrael, por ke Miaj princoj ne plu premu Mian popolon; kaj la ceteran teron oni donu al la domo de Izrael laŭ iliaj triboj.
9 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Sufiĉe estas por vi, ho princoj de Izrael; forigu la perfortadon kaj rabadon, agu juste kaj virte, ĉesigu vian persekutadon kontraŭ Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
10 Ĝusta pesilo, ĝusta ŝutmezurilo, kaj ĝusta verŝmezurilo estu ĉe vi.
11 La efo kaj la bat�o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat�o entenu dekonon de ĥomero kaj la efo ankaŭ dekonon de ĥomero:laŭ la ĥomero oni fiksu ilian amplekson.
12 La siklo devas enteni dudek gerojn; dudek sikloj, dudek vin sikloj, kaj dek kvin sikloj estu por vi unu min�o.
13 Jen estas la oferdono, kiun vi devas alportadi:sesono de efo el ĥomero da tritiko, kaj sesono de efo el ĥomero da hordeo.
14 Kaj la leĝo pri la oleo estas:bat�o da oleo; bat�o estas dekono de kor�o; dek bat�oj faras ĥomeron, ĉar ĥomero entenas dek bat�ojn.
15 Kaj unu ŝafidon oni donu el ducento da ŝafoj de paŝtejo de Izrael. Tio estos farunofero, brulofero, kaj pacofero, por pekliberigo por ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.
16 La tuta popolo de la lando alportadu tian oferdonon al la princo de Izrael.
17 Kaj la princo devas zorgi pri la bruloferoj, farunofero, kaj verŝofero en la festoj, monatkomencoj, kaj sabatoj, en ĉiuj festoj de la domo de Izrael; li devas alportadi la pekoferon, la farunoferon, la bruloferon, kaj la pacoferon, por atingi pekliberigon por la domo de Izrael.
18 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la unua tago de la unua monato prenu sendifektan bovidon, kaj pekliberigu la sanktejon.
19 Kaj la pastro prenu iom el la sango de la pekofero, kaj ŝprucigu sur la fostojn de la domo kaj sur la kvar angulojn de la elstaraĵo de la altaro kaj sur la fostojn de la pordego de la interna korto.
20 Tion saman faru en la sepa tago de la monato por ĉiu, kiu pekis pro eraro aŭ pro naiveco; kaj tiamaniere pekliberigu la domon.
21 En la dek-kvara tago de la unua monato estu ĉe vi Pasko, festo septaga, en kiu oni devas manĝi macojn.
22 Kaj la princo en tiu tago devas alporti pro si kaj pro la tuta popolo de la lando bovon kiel propekan oferon.
23 Kaj dum la sep tagoj de la festo li alportadu bruloferon al la Eternulo, po sep bovoj kaj po sep virŝafoj sendifektaj ĉiutage dum la sep tagoj, kaj po unu virkapro kiel pekoferon ĉiutage.
24 Kaj da farunofero li alportos po unu efo por ĉiu bovo, kaj po unu efo por ĉiu virŝafo, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.
25 En la dek-kvina tago de la sepa monato, en la festo, li faru tion saman dum sep tagoj:tian saman pekoferon, bruloferon, farunoferon, kaj oleon.
1 "你们抽签分地为业的时候, 要献上一份给耶和华作圣区, 长十二公里半, 宽十公里(此译法参古译本, "十公里"原文作"五公里"); 整个地区都是圣的。
2 其中要有一块作为圣所之地, 长二百五十公尺, 宽二百五十公尺, 四面见方; 周围再有二十五公尺作空地。
3 你们要从所量的圣区量出一块地来, 长十二公里半, 宽五公里, 其中要有圣所, 是至圣的地方。
4 这是整个地区中的一块圣地, 要归给那些在圣所里供职, 亲近事奉耶和华的祭司, 作他们房屋之地和圣所之圣地。
5 其余的一块地, 长十二公里半, 宽五公里, 要归给在圣殿里供职的利未人, 作为二十间房屋的基业。
6 "你们要划分一块地作城的基业, 宽两公里半, 长十二公里半, 在所献的圣区旁边, 归给以色列全家。
7 "归给君王之地要在所献的圣区和城的基业两旁, 一块对着所献的圣区, 一块对着城的基业, 从西边那块地的西面边界, 到东边那块地的东面边界, 长度与每支派所分得的地一样长。
8 这地在以色列中要归给君王作基业。我所立的君王都不可再欺压我的子民, 却要按支派把地分给以色列家。"
9 主耶和华这样说: "以色列的君王啊! 你们所作的该够了吧。你们要除掉强暴和毁灭的事, 施行公平和公义。不要再掠夺我子民的产业。这是主耶和华的宣告。
10 你们要用公道的天秤、公道的量器。
11 量液体的‘罢特’和量固体的‘伊法’的容量要相同: 一‘罢特’等于‘贺梅珥’的十分之一; 一‘伊法’也等于‘贺梅珥’的十分之一, 都以‘贺梅珥’的容量为准。
12 重量单位的一‘舍客勒’是二十‘季拉’; 二十‘舍客勒’, 加二十五‘舍客勒’和十五‘舍客勒’、就是你们的一‘弥那’。
13 "你们所当献的供物是这样: 一‘贺梅珥’小麦, 要献一‘伊法’的六分之一; 一‘贺梅珥’大麦, 要献一‘伊法’的六分之一。
14 献油的规定是这样: 要用‘罢特’来量, 一‘柯珥’要献一‘罢特’的十分之一。原来一‘柯珥’等于十‘罢特’或是一‘贺梅珥’, 因为十‘罢特‘就是一‘贺梅珥’。
15 从以色列肥沃的草场上, 每二百只羊中要献一只羊羔。这些供物要作素祭、燔祭和平安祭, 为他们赎罪。这是主耶和华的宣告。
16 国中所有的人民都要奉上供物给以色列的君王。
17 君王要在节期、月朔、安息日, 就是在以色列家一切规定的节日上, 奉上燔祭、素祭和奠祭。他要预备赎罪祭、素祭、燔祭和平安祭, 为以色列家赎罪。"
18 主耶和华这样说: "正月初一日, 你要取一头无残疾的公牛犊, 洁净圣所。
19 祭司要取些赎罪祭牲的血, 抹在殿的门框、祭坛台上的四角, 以及内院的门框上。
20 正月初七日, 你也要为犯了误杀罪的或因愚蒙而犯罪的人这样行, 为圣殿赎罪。
21 "正月十四日, 你们要守逾越节, 节期共七天, 期间你们要吃无酵饼。
22 在那一天, 君王要为自己和国中所有的人民预备一头公牛作赎罪祭。
23 这节期的七天, 每天他都要为耶和华预备无残疾的公牛七头和公绵羊七只作燔祭; 他每天又要预备公山羊一只作赎罪祭。
24 他也要预备素祭, 每一头公牛要与十七公升细面一同献上, 每一只公绵羊要与十七公升细面一同献上; 每份十七公升的细面加油三公升。
25 七月十五日, 守节的时候, 他也要这样行, 照着逾越节的赎罪祭、燔祭、素祭和油的条例去作。"